Dolardo | ||
---|---|---|
golfo[+] | ||
Akvejo | Norda maro | |
Koordinatoj | 53° 17′ 7″ N,7° 9′ 22″ O(mapo)53.2852787.156111Koordinatoj:53° 17′ 7″ N,7° 9′ 22″ O(mapo) | |
![]() | ||
Dolardo | ||
![]() | ||
LaDolardo (germane Dollart,nederlande Dollard) estasgolfeto inter nordaNederlando kajGermanio, je la maldekstra flanko de laestuaro de la riveroEmso. La plej granda parto sekiĝas dum malaltatajdo. Multajakvobirdoj furaĝas tie.
La Dolardo verŝajne estiĝis inter 1219 kaj 1413, pro altiĝintaakvonivelo kaj kelkaj inundoj. Tamen, tio en la komenco ne estis vera problemo. La tero estis protektita perdigoj. Sed dum la batalo inter laVetkopers kaj Schieringers, du mezepokaj frisaj partioj, oni atakis kelkajn digojn. Kelkaj historiistoj opinias ke tiuj digoj kolapsis en 1413 kaj subakvigis la teron (Reiderland). En 1520 la Dolardo havis sian plej grandan areon. Inter tiam kaj la19-a jarcento, oni parte reendigigis la Dolardon.
Nuntempe ĝi estasparadizo por ĉiajbirdoj kaj aliaj bestoj kiuj vivas apud la golfeto. La fondaĵo por protektado kaj ekzamenado de lapejzaĝo de la provincoGroningen,Het Groninger Landschap, organizas ekskursojn al la Dolardo ĉ. trifoje en la jaro.
Nederlando kaj Germanio ne agordas pri la preciza pozicio de la limo tra la golfeto.
Koordinatoj:53° 17′ N7° 10′ O / 53.283 °N, 7.167 °O /53.283; 7.167(mapo)