Dogmemo estas tiu filozofia flanko kontraŭstaranta lakritikismon kajideismon, kiu devenigas lapenson el laEsto kaj tial supozas la superegon de laobjekto, kompare kun lasubjekto, nome de la realo super laideo, kaj foje de la naturo super laspirito.Dio mem estas konceptata imanenta en laNaturo, kaj eĉ tute (in toto) identigita kun tiu lasta adherante tiel alpanteismo.
Ne temas tamen pri simplamateriismo, ĉar Dio kaj naturo, kvankam unuigitaj kaj nedisigeblaj, estas prezentataj kiel komplementa unuiĝo: la naturo estas nur konkreta kaj tuŝebla manifestacio de Dio, kiu finfine vivas ekskluzive en ĝi, estante ĝi necesa por ke la subjekto fariĝu objekto de si mem, nome por ke ĝi objektiviĝu por vere ekzisti. La objekto siavice estas ĉiam “el” subjekto. Sekvas, do, intima korespondo inter la strukturoj de la realo kaj tiuj de la intelekto.
La unua elstarulo de dogmeno estas onie konsiderataSpinoza (1632-1677).[1] Tiu koncepto jam troviĝis inter la stoikuloj. En la19-a jarcento al ĝi adherisEinstein.[2]
Al la voĉo “dogmemo” oni atribuis dekomence (tio daŭras ankoraŭ hodiaŭ) signifojn kun malsamaj nuancoj krom tiu de Spinoza; per ĝi oni taksis tiujn filozofiojn kiuj metas la Eston superen de la Penso, kiel ekzemple:
a)Tomismo kajNovtomismo (kiu tamen respondas ke mem ekas el la sperto kaj racio, ne do el senfundamentaj premisoj).
Tute malaj al ideismo kajnovplatonismo.
c) Epoke deKlerismo la termino pasigis malsatige indiki mensan sintenon kiu akceptas antaŭdiskutita la ekziston de metafizika realo sendepende de empiria eksperimento, aŭ, aliaspekte, racia analizo.
Al plimalboniĝo de la signifo kontribuis la germana filozofoImmanuel Kant (1724-1804) per sia verkoKritiko pri la pura racio, kiu alŝuldiĝis al la skeptikismo deDavid Hume se mem eliris el la “dogmema dormo”. Dogmemo, laŭ Kanto, aludas blindan konfidon en la kapablo de la racio produkti tutesole veron validan “apriore” pro supozita korespondo inter la formoj de la esto kaj la formoj de la pendo. Laŭ Kant tiu korespondo ne okazas ĉar lanoumeno (la esto en si mem), kio estis la objekto de la tradicia metafiziko, estas nekonebla, estante ĝi fremda al la scianta subjekto.[3]
La de ideisma filozofoJohann Gottlieb Fichte (1762–1814), tamen, obĵetis ke la kantana pozicio daŭrigas pluesti “dogmema”, ĉar se la noumeno estus nekonebla, tiam pri ĝi eĉ ĝia ekzisto estus nekonebla. Li tial identigis dogmemon kunrealismo (filozofio) kiu estus filozofia sistemo kiu encentriĝas sur la aĵo en si mem (la noumeno de Kant) kaj en kiu la subjekto restus duaranga en la analizo pri la scio. Postuli aĵon en si mem sendependan de la subjekto estas, laŭ Fichte, aserto senkritika kaj neracia, ĉar ĉiu fakto aŭ ĉiu realo devas esti komprenita je la lumo de la kaŭzoj de ĝia konstituiĝo: ĉiu fakto, do, retrosendas al la ago kiu ĝin konstituigas. Dogmemo, male, konformisme kaj senmotive opinias ke la realo ekzistas aŭtonome kaj sendepende de laMi. Laŭ Fichte, dekomence ne troviĝas racia kriterio por preferi dogmemon anstataŭ ideismon.
Sekve ideisma filozofoFriedrich Schelling (1775-1854), sekvulo de Fichte, juĝos dogmemon kaj ideismon ne plu kontraŭstarantaj, se komplementaj. Ideismo, laŭ Schelling, estas filozofio de lasenfina kiu el la subjekto moviĝas al objekto, dum dogmemo estas filozofio defina kiu moviĝas el la objekto al subjekto, Ilia renkontopunkto estas laAbsoluto, unuiĝo de realismo kaj kritikismo.
Niajn tagojn “dogmemo” evoluiĝis al senco forte negativa, kaj plejfoje indikas:a) senkritikan adheron al antaŭjuĝoj, nome blinda sinforlasiĝo al dogmoj politikaj, ideologiaj, aŭ religiaj. Sed ne mankas okazoj en kiujb) al dogmemo oni asocias ankaŭ sendistinge religion sendepende de ĝia historia aŭ racia fundamento.
Ĉe kelkaj filozofoj-antropologoj foje la voĉo dogmemo akiras pozitivan takson pro tio ke iuj “dogmoj” estas universalaj principoj kiuj fondas kaj justigas praktikan konduton helpantan la socian harmonion: oni ekzemplas per la filozofio de stoikismo.Pierre Hadot.
Rilate religiajnDogmojn, el kiodogmismo, ili estas, kiel videblas en la kristanaj eklezioj, sintezaĵoj de kredodoktrinoj tute dependaj de la enhavoj de la kredo: pro tio ili postevenas la kredon kaj kiel fundamenton havas la samajn fundamentojn de la kredo.