Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dmitrij Mendelejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitrij Mendelejev
Portreto de Mendelejev fare deIlja Repin, 1885
Persona informo
Дмитрий Иванович Менделеев
NaskonomoДмитрій Ивановичъ Менделѣевъ
Naskiĝo8-an de februaro1834
enTobolsk,Rusia Imperio
Morto2-an de februaro1907
enSankt-Peterburgo,Rusia Imperio
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perpneŭmonitoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboLiteratorskie mostki(mul)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Religiodiismovd
Lingvojrusagermanafrancavd
ŜtatanecoRusia ImperioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materMain Pedagogical Institute(en)Traduki (1850–1855)
Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Sankt-Peterburga Ŝtata Instituto de TeknologioRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboDmitrij Mendelejev
MemorigiloDmitrij Mendelejev
Familio
PatroIvan Pavlovich Mendeleyev(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoMaria Dmitrievna Mendeleeva(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojEkaterina Ivanovna Mendeleeva(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oAnna Ivanova Popova(en)Traduki(1882–nekonata valoro)
Feozva Nikitichna Leshcheva(en)Traduki(1862–1882)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojVladimir Mendeleev(en)Traduki
 (Feozva Nikitichna Leshcheva(en)Traduki)
Lyubov Blok(en)Traduki
 (Anna Ivanova Popova(en)Traduki)
Vasiliy Mendeleev(en)Traduki
 (Anna Ivanova Popova(en)Traduki)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoĥemiisto
universitata instruisto
fizikisto
ekonomikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkampokemiisto
Doktoreca konsilistoAleksandro Voskresenskijvd
Fama properioda sistemo de kemiaj elementoj
Verkado
Verkojperioda tabelovd
 
Postenoj
Postenojkatedroprofesoro(1865–1890)
katedroprofesoro(1863–1872)
Privatdocento(1857–1865)
senior professor(en)Traduki(1855–1856)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojReĝa Sveda Akademio de Sciencoj(1905–)
Serba Akademio de Sciencoj kaj Artoj(1904–)
Usona Nacia Akademio de Sciencoj (Eksterlanda partnero de la Nacia Akademio de Sciencoj)(1903–)
Prusa Akademio de Sciencoj(1900–)
Hungara Scienca Akademio(1900–)
Nacia Akademio de la Linkoj (socio straniero(it)Traduki)(1893–)
Accademia delle Scienze di Torino(1893–)
Reĝa Societo de Londono(1892–)
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj(1889–)
Peterburga Akademio de Sciencoj (koresponda membro)(1876–)
Imperia Libera Ekonomia Societo(1866–)
Amerika Filozofia Societo
Gotingena Akademio de Sciencoj
Akademio Nacia de Scienco de la KvardekoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Dmitrij Ivanoviĉ MENDELEJEV (ruse Дмитрий Иванович Менделеев,[1] transliterumita al Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev,8-a de februaro1834,Tobolsk2-a de februaro1907,Sankt-Peterburgo), estis eminentarusiakemiisto kaj inventisto, kies plej konata eltrovaĵo estas laPerioda leĝo de kemiaj elementoj, laŭ kiu li kompilisperiodan sistemon de kemiaj elementoj kaj uzis ĝin por korekti la propraĵojn de kelkaj jam malkovritaj elementoj kaj ankaŭ por antaŭdiri la propraĵojn de ok elementoj ankoraŭ malkovrotaj. Poste, sciencistoj povis certigi pri la ekzisto de aliaj elementoj en la perioda tabelo.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Komenca vivo

[redakti |redakti fonton]
Maria Dmitrievna Mendelejeva, patrino de Mendelejev.
Ivan Pavloviĉ Mendelejev, patro de Mendelejev.

Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev naskiĝis la8-an de februaro 1834 (la 27-an de januaro, laŭ la tiam uzata kalendaro) en vilaĝo ĉeTobolsk,Siberio. Li estis la dekkvara filo en la familio de direktoro de Tobolska gimnazio — Ivan Pavloviĉ Mendelejev - kaj de Maria Dmitrievna Mendeleeva (denaske Kornilieva). Lia avo estis Pavel Maksimoviĉ Sokolov, pastro deRusa Ortodoksa Eklezio el la regiono deTvero.[2] Ivan, kun siaj gefratoj, akiris novajn familinomojn dum li estis ĉe lateologia seminario.[3]

Mendelejev estis edukita kielortodoksa kristano, kaj lia patrino kuraĝiĝis lin "pacience serĉi dian kaj sciencan veron."[4] Lia filo poste informos, ke li eliris el la Eklezio kaj venis al ia formo dedeismo.[5]

Mendelejev estas konsiderata la plej juna el ĉu 11, 13, 14 aŭ 17 gefratoj;[6] kies preciza nombro diferencas inter fontoj.[7] Lia patro estis instruisto de fajnaj artoj, politiko kaj filozofio. Malfeliĉe por la financa bonfarto de la familio, lia patro blindiĝis kaj perdis sian instruistan postenon. Lia patrino estis devigita labori kaj ŝi restartis sian familian abandonitan vitrofaktorion. Kiam li estis 13-jaraĝa, post la morto de sia patro kaj la detruo de la faktorio de sia patrino pro incendio, Dmitrij ekstudis en Tobolskagimnazio.

En 1849, lia patrino veturigis Mendelejev tra tuta Rusio el Siberio al Moskvo kun la celo havigi al Mendelejev tre altan edukon. La universitato en Moskvo ne akceptis lin. La patrino kaj lia filo pluis al Sankta Peterburgo nome patraalma mater kreskoloko. La tiam malriĉa Mendelejeva familio relokiĝis enSankta Peterburgo, kie li eniris en laSankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1850. Post gradiĝo, li eksuferistuberkulozon, kio devigis lin translokiĝi al laKrimea Duoninsulo en la norda marbordo de laNigra Maro en 1855. Tie li iĝis scienca instruisto de la gimnazio nº 1 deSimferopolo. En 1857, li revenis en Sanktan Petersburgon kun tute restaŭrita sano.

En la jaro1855 li finis la fizikan-matematikan fakultaton de la ĉefa pedagogia instituto en Sankta Peterburgo. La sciencista konsilio aljuĝis al li la titolon «Ĉefa instruisto» kaj gratifis lin per ora medalo. En la jaro1856 Mendelejev brile defendis disertacion, sukcese tralegis enkondukan lekcion «Strukturo de silikataj komponaĵoj». Dum la jaroj18551856 li estis instruisto de gimnazio ĉe Riŝeljea liceo enOdesa.

Inter 1859 kaj 1861, li laboris pri lakapilareco de likvoj kaj la funkciado de laspektroskopo enHeidelberg. Poste en 1861, li publikigis lernolibron nomeOrganika Kemio.[8] Tio havigis al li la Premion Demidov de la Petersburga Akademio de Sciencoj.[8]

La 4an de Aprilo 1862, li engaĝiĝis kun Feozva Nikitiĉna Leŝĉeva, kaj ili geedziĝis la 27an de Aprilo 1862 en la preĝejo de la Nikolaeva Inĝenierada Instituto en Sankta Peterburgo (kie li estis instruinta).[9]

Mendelejev iĝis profesoro de la Sankt-Peterburga Teknologia Instituto kaj en laSankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1864,[8] kaj 1865, respektive. En 1865, li iĝis Doktoro pri Scienco per siadisertacio "Pri la kombinaĵoj de akvo kun alkoholo". Li atingis postenecon en 1867 en la Sankt-Peterburga Universitato kaj ekinstruis neorganikan kemion, sukcedante post Voskresenskij en tiu posteno;[8] ĉirkaŭ 1871, li estis transforminta Sankt-Peterburgon en internacie rekonata centro por kemia esplorado.

Perioda tabelo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPerioda tabelo.
Perioda tabelo de Mendelejev de 1871.

En 1863, estis 56 konatajelementoj kaj novaj elementoj estis malkovritaj je proporcio de proksimume po unu jare. Aliaj sciencistoj estis identigintaj periodecon de elementoj.John Newlands priskribis la Leĝon de Oktavoj, notante ties periodecon laŭ la relativa atompezo en 1864, kaj publikigis ĝin en 1865. Lia propono identigis la potencialon por novaj elementoj kiajgermaniumo. La koncepto estis kritikita kaj lia plinovigo ne estis agnoskita de la Societo de Kemiistoj ĝis 1887. Alia persono kiu proponis periodan tabelon estisLothar Meyer, kiu publikigis artikolon en 1864 priskribante 28 elementojn klasigitajn per siavalento, sed sen antaŭdiroj pri novaj elementoj.

Iĝinte instruisto en 1867, Mendelejev verkisPrincipojn de Kemio (ruse Основы химии), kiu iĝis la definitiva lernolibro siatempe. Ĝi estis publikiita en du volumoj inter 1868 kaj 1870, kaj Mendelejev verkis ĝin dum li estis preparanta lernolibron por sia kurso.[8] Tiu estas la momento kiam li faris sian plej gravan malkovron.[8] Dum li klopodis klasigi la elementojn laŭ tieskemiaj proprecoj, li notis modelojn kiuj kondukis lin al postulado de sia perioda tabelo; li plendis, ke li viziis la kompletan aranĝon de la elementoj dum unusonĝo:[10][11][12][13][14]

Citaĵo
 Mi vidis en sonĝo tabelon en kiu ĉiuj elementoj falis en loko kiel postulite. Vekiĝinte, mi tuj verkis ĝin sur paperpeco, kaj nur en unu loko mi faris korekton kiu poste ŝajnis necesa. 
— Mendelejev, kiel citita de Inostrantzev[15][16]
Skulptaĵo honora al Mendelejev kaj la perioda tabelo, enBratislavo, Slovakio.

Senkonscia pri la pli frua laboro pri periodaj tabeloj en la 1860a- jaroj, li faris la jenan tabelon:

Cl 35.5K 39Ca 40
Br 80Rb 85Sr 88
I 127Cs 133Ba 137

Aldonante aldonajn elementojn laŭ tiu modelo, Mendelejev disvolvigis etendan version de la perioda tabelo.[17][18] La 6an de Marto 1869, li faris formalan prezentadon al la Rusa Kemia Societo, titolitaLa dependo inter la proprecoj de la Atomaj Pezoj de la Elementoj, kiu priskribis elementojn kongrue kun laatoma pezo (nune nomatarelative atoma maso) kaj kun lavalento.[19][20] Tiu prezentado asertis, ke

  1. La elementoj, se aranĝitaj laŭ sia atoma pezo, montras ŝajnan periodecon de proprecoj.
  2. Elementoj kiuj estas similaj rilate al siaj kemiaj proprecoj aŭ havas similajn atompezojn (ekz., Pt, Ir, Os) aŭ havas siajn atompezojn pliiĝintaj regule (ekz., K, Rb, Cs).
  3. La aranĝo de elementoj en grupoj de elementoj en la ordo de siaj atompezoj korespondas al ties tiel nomitaj valentoj, same kiel, je ioma etendo, al ties distingaj kemiaj proprecoj; kiel ŝajnas okazanta inter aliaj serioj en tiu de Li, Be, B, C, N, O, kaj F.
  4. La elementoj kiuj estas la plej amplekse disvastigitaj havas malgrandajn atompezojn.
  5. La magnitudo de la atompezo determinas la trajtojn de la elemento, ĝuste kiel la magnitudo de la molekulo determinas la trajtojn de kombinaĵo.
  6. Oni devas atenti pri malkovro de multaj ankoraŭ nekonataj elementoj – por ekzemplo, du elementoj, similaj al aluminio kaj alsilicio, kies atompezoj estus inter 65 kaj 75.
  7. La atoma pezo de elemento povas foje esti modifita depende de la kono de ties apudaj elementoj. Tiel la atoma pezo deteluro devas esti inter 123 kaj 126, kaj ne povas esti 128. (La atoma pezo de la teluro estas 127.6, kaj Mendelejev eraris en sia kompreno ke la atoma pezo devas pliigi sian lokon en periodo.)
  8. Kelkaj karakteraj proprecoj de elementoj povas esti antaŭdiritaj el ties atomaj pezoj.

Mendelejev publikigis sian periodan tabelon por ĉiuj konataj elementoj kaj antaŭvidis kelkajn novajn elementojn por kompletigi la tabelon en rus-lingva ĵurnalo. Nun kelkajn monatojn poste, Meyer publikigis virtuale identan tabelon en german-lingva ĵurnalo.[21][22] Mendelejev havas la distingon akurate esti antaŭdiranta la proprecojn de tio kion li nomis«ekasilicio», «ekaaluminio» kaj «ekaboro» (nomegermaniumo,galiumo kajskandio, respektive).[23][24]

A shiny gray 5-centimeter piece of matter with a rough surface.
Uraninito, konata ankaŭ kiel peĉblendo, estas la plej oftaerco minita por elfosi uranion.

Mendelejev ankaŭ proponis ŝanĝojn en la proprecoj de iom konataj elementoj. Antaŭ lia laboro, oni supozis, keuranio havas valenton 3 kaj atompezon ĉirkaŭ 120. Mendelejev konstatis, ke tiuj valoroj ne kongruas en lia perioda tabelo, kaj duobligis kaj la valenton 6 kaj la atompezon 240 (proksime al la nuntempa valoro de 238).[25]

Pri siaj antaŭviditaj tri elementoj, li uzis la prefiksojn eka, dvi, kaj tri (enSanskrito unu, du, tri) en sia nomado. Mendelejev pridubis kelkajn el la tiutempe akceptitaj atompezoj (ili povis estis mezurataj nur per relative malalta akurateco tiutempe), indikante, ke ili ne korespondas al tiuj sugestitaj de lia Perioda Tabelo. Li notis, ke lateluro havas pli altan atompezon oljodo, sed li metis ilin en la ĝusta ordo, erare antaŭdirante, ke li akceptis, ke la atompezoj de tiutempo estis eraraj. Li estis kapturniĝante pri kien meti la konatajnlantanidojn, kaj antaŭdiris la ekzistadon de alia strio de la tabelo kiu enhavu laaktiniidojn, kiuj estis kelkaj el la plej pezaj en atompezo. Kelkaj personoj kontraŭis Mendelejev-on pro antaŭdiri, ke estus pliaj elementoj, sed oni pruvis, ke li pravas, kiam Ga (galiumo) kaj Ge (germaniumo) estis trovitaj en 1875 kaj 1886 respektive, kongruante perfekte en la du malplenajn spacojn.[26]

Uzante sanskritlingvajn prefiksojn pri la nomo de la "neaperintaj" elementoj, Mendelejev povis registri sian ŝuldon al la sanskritaj gramatikistoj de antikva Hindio, kiuj estis kreintaj prilaboritajn teoriojn pri lingvoscienco bazite sur sia malkovro de du-dimensiaj modeloj de parolsonoj (eble plej rimarkinde ekzempligita de la Ŝivasutroj en la sanskrita gramatiko dePāṇini). Mendelejev estis amiko kaj kolego de la SanskritistoOtto von Böhtlingk, kiu estis preparante la duan eldonon de sia libro priPāṇini[27] ĉirkaŭ tiu tempo, kaj Mendelejev deziris honori alPāṇini per sia nomenklaturo.[28][29][30]

La origina skizo farita de Mendelejev estos trovita jarojn poste kaj publikigita laŭ la nomoProvizora Sistemo de Elementoj.[31]

Dmitri Mendelejev estas ofte referencata kiel la Patro de la Perioda Tabelo. Li nomis sian tabelon, aŭ matricon, "la Perioda Sistemo".[32]

Posta vivo

[redakti |redakti fonton]
Dmitrij Mendelejev.

Ekde la jaro1876 li estis membro-korespondanto (antaŭakademiano) de la Sankt-Peterburga Scienca Akademio, kaj nur dum la jaro1860 li estis kandidatigita por iĝi plena akademiano, sed ne estis akceptita, kio elvokis akran publikan proteston. Fakte, jam en 1876, li estis obsediĝinta je Anna Ivanova Popova kaj komencis klopodi altiri ŝin; en 1881 li proponiĝis al ŝi kaj minacis per memmortigo se ŝi malakceptos lin. Lia divorco el Leŝŝĉeva estis finigita unu monaton post li edziĝis al Popova (la 2an de Aprilo[33]) komence de 1882. Eĉ post la divorco, Mendelejev estis teknikebigamiisto; laRusa Ortodoksa Eklezio postulis almenaŭ sep jarojn antaŭ nova laŭleĝa regeedzeco. Lia divorco kaj la pria polemiko kontribuis al malsukceso esti akceptita en la Rusa Akademio de Sciencoj (spite sian internacian famon jam tiem). Lia filino el lia dua geedzeco, Ljubov, iĝis edzino de la fama rusa poetoAleksandro Blok. Liaj aliaj infanoj estis filo Vladimir (maristo, kiu partoprenis en fama Orienta Vojaĝo de caridoNikolao) kaj filino Olga, el lia dua geedzeco kun Feozva, kaj filo Ivan kaj ĝemeloj el Anna.

Kvankam Mendelejev estis amplekse honorigita fare de sciencaj organizaĵoj tra tuta Eŭropo, kiel (en 1882) per laMedalo Davy el laReĝa Societo de Londono (kiu poste honorigis lin per laMedalo Copley en 1905),[34] la 17-an de Aŭgusto1890 li lasis la Sankt-Peterburgan Universitaton pro konflikto kun ministro de klerigo, kiu dum studenta protesto rifuzis ricevi de Mendelejev studentan peticion. Li estis elektita eksterlanda membro de laReĝa Societo en1892,[35] kaj en 1892 Mendelejev estis sciencisto-gardisto de la Deponejo de specimenaj mezuroj kaj pezoj, kiu dum1893 pro lia iniciato estis reformita en la Servon de Pezoj kaj Mezuroj (nun ĝi estas la Tutrusia Scienc-esplora Metrologia Instituto D. M. Mendelejev), posteno kiun li okupis ĝis sia morto.[36]

Mendeleev ankaŭ esploris la komponon de nafto, kaj helpis fondi la unuannaftorafinejon en Rusio. Li agnoskis la gravon de la nafto kiel fonto porpetrokemiaĵoj. Oni atribuas al li rimarkon ke bruli nafton kiel brulaĵon "estus kvazaŭ ekfajrigi kuirmaŝinon el monbiletoj".[37]

Mendelejev,Alfred Werner,Adolf von Baeyer, kaj aliaj elstaraj kemiistoj.

En 1905, Mendelejev estis elektita membro de laReĝa Sveda Akademio de Sciencoj. La venonta jaro la Nobel Kommitato pri Kemio rekomendis la Svedan Akademion atribui laNobel-premion pri kemio de 1906 al Mendelejev pro sia malkovro de la perioda sistemo. La Kemia Sekcio de la Sveda Akademio apogis tiun rekomendon. Oni supozis, ke tiam la Akademio aprobos la elekton de la Komitato, kiel ĝi estis farinta en preskaŭ ĉiu simila okazo. Neatendite, en la plenuma kunsido de la Akademio, malkonsenta membro de la Nobel Komitato, nome Peter Klason, proponis la kandidatecon deHenri Moissan kiun li favoris.Svante Arrhenius, kvankam li mem nemembro de la Nobel Komitato pri kemio, havis grandan influon en la Akademio kaj ankaŭ premis por atingi la malakcepton de Mendelejev, argumentante, ke la perioda sistemo estis tro malnova por agnoski ties malkovron en 1906. Laŭ samtempuloj, Arrhenius estis motivita de la kverelo kiun li tenis kontraŭ Mendelejev pro lia kritiko al la dissocia teorio de Arrhenius. Post ardaj diskutoj, la majoritato de la Akademio elektis Moissan per diferenco de nur unu voĉdono.[38]

Dmitri Mendelejev, 1890-aj jaroj.

La klopodoj nomumi Mendelejev en 1907 estis denove frustritaj per la absoluta kontraŭo de Arrhenius.[39] Ĉiuokaze Mendelejev membris en multaj sciencaj akademioj kaj sciencaj societoj. Li estis unu el fondintoj de la Rusa Fizik-kemia Societo (1868).

Mendelejev mortis la2-an de februaro 1907 estante 72-jaraĝa enSankta-Peterburgo progripo. Liaj lastaj vortoj estis direktitaj al sia kuracisto: "Doktoro, vi havas sciencon, mi havas fidon," kio estis eble citaĵo elJules Verne.[40] Li estis enterigita en la Vojetoj de la Literaturistoj de la Volkovskoje tombejo.

Inventaĵoj kaj eltrovaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Mendelejev estis la aŭtoro de fundamentaj esploraĵoj prikemio, kemia teknologio,fiziko,metrologio,aeronaŭtiko,meteorologio,agrikulturo,ekonomio, publika klerigo kaj aliaj verkoj, firme ligitaj kun evoluaj bezonaĵoj de produktadaj povoj deRusio. Li fundamentis la teorion desolvaĵo, proponis industrian metodon de frakcia disigo de nafto, inventis specon de senfuma pulvo, propagandis uzadon de mineralaj sterkoj, plibonigon de sekecaj teroj ktp. Mendelejev esploris (dum 1854—1856) fenomenojn de laizomorfismo, malfermantajn rilatojn inter la kristala formo kaj kemia kunmetaĵo de komponaĵoj, ankaŭ dependon de ecoj de kemiaj elementoj de grandeco de iliaj atomaj volumenoj. Li eltrovis en 1860 la «temperaturon de absoluta bolado de likvaĵoj», aŭ la kritan temperaturon. Mendelejev estis la aŭtoro de la unua rusa lernolibro «Organika kemio» (1861) pri la samnoma fako.

Laborante pri la verko «Elemento de kemio» li eltrovis dum februaro de 1869 unu el la fundamentaj leĝoj de la naturo — perioda leĝo de kemiaj elementoj (tamen en Okcidento, precipe en Germanio, oni kalkulis lin kiel kuneltrovinto kune kunLothar Meyer.

Portreto de Dmitrij Mendelejev fare deIvan Kramskoj (1878).

Li progresigis la ideojn de la periodeco, enkondukis nocion pri loko de la elementoj en la Perioda Sistemo kiel aro de ĝia ecoj en alfronto al ecoj de aliaj elementoj. Sur tiu fundo li korektis valorojn de atomaj masoj de multaj kemiaj elementoj, (berilio, indiumo, urano kaj aliaj). Li profetis dum 1870 ekziston, kalkulis atomajn masojn kaj priskribis ecojn de tri elementoj tiutempe ankoraŭ neeltrovitaj — «ekaaluminio» (eltrovita dum 1875, ekde tiam nomitagaliumo), «ekaboro» (eltrovita dum 1879 kaj poste nomitaskandio) kaj «ekasiciliumo» (eltrovita dum 1885 kaj poste nomitagermaniumo). Poste li profetis ekziston de ok kemiaj elementoj pluaj, inter kiuj estas «dviteluro» —polonio (eltrovita dum 1878), «ekajodo» —astato (eltrovita dum 1942—1943), «dvimangano» — teknecio (eltrovita dum 1937), «ekacezio» — franciumo (eltrovita dum 1939). En1900 Mendelejev kajWilliam Ramsay konkludis, ke necesas inkludi kemiajn elementojn de aparta, nula grupo de lanoblaj gasoj en la Periodan sistemon.

Li konstruis en 1859piknometron — ilon por mezuri densecon de likvaĵoj. Li kreis (1865—1887) la hidratan teorion de diluaĵoj. Li disvolvis ideojn pri ekzisto de kunmetaĵoj de varia konsisto. Esplorantegasojn, Mendelejev eltrovis en la jaro1874 ĝeneralan ekvacion de stato de la ideala gaso, inkludanta kiel specialeco dependon de la gasa stato de temperaturo, eltrovitan (1834) de fizikoBenoît Paul Émile Clapeyron (la ekvacio de Clapeyron — Mendelejev).

En1877 Mendelejev proponis hipotezon pri deveno denafto elkarbonidoj de gravaj metaloj, kiun tamen plimulto de sciencistoj refutis. En1900 li iĝis honoramembro deHungara Scienca Akademio.

Sekvo kaj honoroj

[redakti |redakti fonton]

Post li restis pli ol 500 publikigitaj verkoj, inter kiuj estas klasikaj «Elemento de kemio» (pp. 1–2, 1869—1871, 13 eld.,1947) — la unua sistema ekspono de laneorganika kemio.

Mendelevio aŭ Unilunio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Md (antaŭe Mv) aŭ Unu kaj la atomnumeron 101. Ĝi estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Mendelevio estas posturania radioaktivega metala elemento kiu oni povas fari per bombardado de ejnŝtejnio per alfaradioj. Ĝi estis tiel nomita pro Dmitrij Mendelejev.

Lian nomon havas ankaŭ laRusia Kemia-Teĥnologia Universitato kaj la strato en Sankt-Peterburgo, en kiu staras la ĉefa konstruaĵo de la Ŝtata Universitato.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. En la epoko de Mendelejev, lia nomo estis literumita Дмитрій Ивановичъ Менделѣевъ.
  2. Dmitriy Mendeleev: A Short CV, and A Story of Life, mendcomm.org[1]Arkivigite je 2017-08-25 per la retarkivoWayback Machine Alirita la31an de oktobro2015.
  3. Удомельские корни Дмитрия Ивановича Менделеева (1834–1907), starina.library.tver.ru
  4. (1975)Atomic Pioneers: From ancient Greece to the 19th century. U.S. Atomic Energy Commission. Division of Technical Information, p. 25.
  5. Gordin, Michael D.. (2004)A Well-ordered Thing: Dmitrii Mendeleev And The Shadow Of The Periodic Table. Basic Books, p. 229–230.ISBN 9780465027750. “Mendeleev seemed to have very few theological commitments. This was not for lack of exposure. His upbringing was actually heavily religious, and his mother — by far the dominating force in his youth - was exceptionally devout. One of his sisters even joined a fanatical religious sect for a time. Despite, or perhaps because of, this background, Mendeleev withheld comment on religious affairs for most of his life, reserving his few words for anti-clerical witticisms... Mendeleev's son Ivan later vehemently denied claims that his father was devoutly Orthodox: "I have also heard the view of my father's 'church religiosity' — and I must reject this categorically. From his earliest years Father practically split from the church — and if he tolerated certain simple everyday rites, then only as an innocent national tradition, similar to Easter cakes, which he didn't consider worth fighting against." ...Mendeleev's opposition to traditional Orthodoxy was not due to either atheism or a scientific materialism. Rather, he held to a form of romanticized deism.”.
  6. Johnson, George, "The Nitpicking of the Masses vs. the Authority of the Experts". Kontrolita 14a de Marto 2011.
  7. La nombro de gefratoj de Mendelejev estas afero de ioma historia disputo. Kiam la historiisto pri scienco de Princeton nome Michael Gordin reviziis la anglalingvan version de tiu artikolo kiel parto de analizo de la akurateco de Wikipedia por numero de la 14a de Decembro 2005 de la gazetoNature, li citis kiel unu el la eraroj de Wikipedia ke "Ili diras ke Mendelejev estas la 14a filo. Li estis la 14a survivanta filo de 17 totale. 14a estas prava." Tamen en artikolo deNew York Times el Januaro 2006, oni notis, ke en la propra biografio fare de Gordin en 2004 pri Mendelejev, li mem ankaŭ havis la rusan kemiiston listita kiel la 17a filo, kaj citis la reagon de Gordin al tio tiele: "That's curious. I believe that is a typographical error in my book. Mendeleyev was the final child, that is certain, and the number the reliable sources have is 13." La libro de Gordin specife diras, ke la patrino de Mendelejev havigis al sia edzino "deksep filojn, el kiuj ok survivis al juna plenkreskeco," el kiuj Mendelejev estis la plej juna. Vidu: George Johnson, The Nitpicking of the Masses vs. the Authority of the Experts, The New York Times, 3a de Januaro 2006,http://www.nytimes.com/2006/01/03/science/03comm.html kaj Gordin, Michael (22a de Decembro 2005). Supplementary information to accompanyNature news article 'Internet encyclopaedias go head to head' (Nature 438, 900–901; 2005).
  8. 8,08,18,28,38,48,5Heilbron 2003, p. 509.
  9. Семья Д.И.Менделеева. Rustest.spb.ru. Arkivita ella originalo je 22a de Septembro 2010. Alirita 13a de Marto 2010 .Arkivigite je 2010-09-22 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2010-09-22. Alirita 2021-09-07 .
  10. John B. Arden (1998). "Science, Theology and Consciousness", Praeger Frederick A. p. 59: "The initial expression of the commonly used chemical periodic table was reportedly envisioned in a dream. In 1869, Dmitri Mendeleev claimed to have had a dream in which he envisioned a table in which all the chemical elements were arranged according to their atomic weight."
  11. John Kotz, Paul Treichel, Gabriela Weaver (2005). "Chemistry and Chemical Reactivity," Cengage Learning. p. 333
  12. Gerard I. Nierenberg (1986). "The art of creative thinking", Simon & Schuster, p. 201:Dmitri Mendeleev's solution for the arrangement of the elements that came to him in a dream.
  13. Helen Palmer (1998). "Inner Knowing: Consciousness, Creativity, Insight, and Intuition". J.P. Tarcher/Putnam. p. 113: "The sewing machine, for instance, invented by Elias Howe, was developed from material appearing in a dream, as was Dmitri Mendeleev's periodic table of elements"
  14. Simon S. Godfrey (2003).Dreams & Reality. Trafford Publishing. Chapter 2.: "The Russian chemist, Dmitri Mendeleev (1834–1907), described a dream in which he saw the periodic table of elements in its complete form."(ISBN 1-4120-1143-4)
  15. "The Soviet Review TranslationsArkivigite je 2014-04-18 per la retarkivoWayback Machine" Somero 1967. Vol. VIII, No. 2, M.E. Sharpe, Incorporated, p. 38
  16. Myron E. Sharpe, (1967). "Soviet Psychology". Volume 5, p. 30.
  17. "A brief history of the development of the period tableArkivigite je 2015-05-03 per la retarkivoWayback Machine", wou.edu
  18. "Mendeleev and the Periodic Table"Arkivigite je 2012-04-25 per la retarkivoWayback Machine, chemsheets.co.uk
  19. Seaborg, Glenn T. (20a de Majo 1994) “The Periodic Table: Tortuous path to man-made elements”,Modern Alchemy: Selected Papers of Glenn T Seaborg. World Scientific, p. 179.ISBN 978-981-4502-99-3.
  20. Pfennig, Brian W.. (3a de Marto 2015)Principles of Inorganic Chemistry. Wiley, p. 109.ISBN 978-1-118-85902-5.
  21. (2016) “Speaking in Tongues: Science's centuries-long hunt for a common language”,Distillations 2 (1),p. 40–43. Alirita 22a de Marto 2018.. 
  22. Gordin, Michael D.. (2015)Scientific Babel: How Science Was Done Before and After Global English. Chicago, Illinois: University of Chicago Press.ISBN 978-0-226-00029-9.
  23. (2007) “Rediscovery of the elements: The Periodic Table”,The Hexagon,p. 23–29. Alirita 30a de Decembro 2019.. 
  24. Weeks, Mary Elvira. (1956)The discovery of the elements,6‑a eldono, Easton, PA: Journal of Chemical Education.
  25. Scerri, Eric. (2019)The Periodic Table: Its Story and Its Significance,2‑a eldono, Oxford University Press, p. 142–143.ISBN 9780190914363.
  26. Emsley, John. (2001)Nature's Building Blocks,‑a eldono, Oxford University Press, p. [htt://archive.org/details/naturesbuildingb0000emsl/e/521 521–522].ISBN 978-0-19-850340-8.
  27. Otto Böhtlingk, Panini's Grammatik: Herausgegeben, Ubersetzt, Erlautert und MIT Verschiedenen Indices Versehe. St. Petersburg, 1839–40.
  28. Kiparsky, Paul. "Economy and the construction of the Sivasutras". En M.M. Deshpande kaj S. Bhate (eld.),Paninian Studies. Ann Arbor, Michigan, 1991.
  29. (2004) “Mendeleev and the Periodic Table of Elements”,Sandhan 4 (2),p. 115–123.Bibkodo:2004physics..11080K. 
  30. The Grammar of the Elements (angle) (2019-10-04). Alirita 2019-10-19 .
  31. "The Soviet Review TranslationsArkivigite je 2014-04-18 per la retarkivoWayback Machine". Somero 1967. Vol. VIII, No. 2, M.E. Sharpe, Incorporated, p. 39
  32. Dmitri Mendeleev (angle). Arkivita ella originalo je 5a de Julio 2018. Alirita 23a de Februaro 2021 .
  33. Менделеев обвенчался за взятку. Gazeta.ua (10a de Aprilo 2007). Alirita 13a de Marto 2010 .
  34. Chisholm 1911.
  35. Fellows of the Royal Society. Reĝa Societo. Arkivita ella originalo je 2015-03-16.
  36. Chisholm, Hugh, eld. (1911)."Mendeléeff, Dmitri Ivanovich".Encyclopædia Britannica. 18 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 115.
  37. (2007)Chemistry: The Molecular Science, Volume 1.ISBN 978-0-495-11598-4.
  38. Gribbin, J. (2002)The Scientists: A History of Science Told Through the Lives of Its Greatest Inventors. Nov-Jorko: Random House, p. 378.ISBN 978-0-8129-6788-3.
  39. Friedman, Robert M.. (2001)The politics of excellence: behind the Nobel Prize in science. Nov-Jorko: Times Books, p. [htt://archive.org/details/liticsofexcell00robe/e/32 32–34].ISBN 978-0-7167-3103-0.
  40. Last and Near-Last Words of the Famous, Infamous and Those In-Between de Joseph W. Lewis Jr. M.D.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Kemia elemento
Perioda tabelo
Famaj kemiistoj
v  d  r
Ĉefaj kemiistoj
Famaj kemiistoj
Adolf von Baeyer (1835-1917)Albert Szent-Györgyi (1893-1986)Aleksandro Butlerov (1828-1886)Aleksandro Popov (1840-1881) • Александр Зайцев (1841-1910)  • Alexey Favorsky (1860-1945)  • Alexandre Brongniart (1770-1847)  • Amedeo Avogadro (1776-1856)  • Antoine Charlard (1796-1879)  • Antoine Lavoisier (1743-1794) • Archibald Scott Couper (1831-1892)  • Ascanio Sobrero (1812-1888)  • Aŭgusto Kekuleo (1829-1896)  • Svante Arrhenius (1859-1927)  • August von Hofmann (1818-1892)  • Bernard Courtois (1777-1838)  • Carl Auer von Welsbach (1858-1929)  • Carl Friedrich Gauß (1777-1855)  • Carl Gräbe (1841-1927)  • Charles Friedel (1832-1899)  • Charles Gerhardt (1816-1856)  • Charles-Adolphe Wurtz (1817-1884)  • Dmitri Mendeleev (1834-1907)  • Emil Erlenmeyer (1825-1909)  • Emilio Klapejrono (1799-1864)  • Erwin Schrödinger (1887-1961)  • Ferdinand Tiemann (1848-1899)  • François Stanislas Cloez (1817-1883)  • Frederiko Beilŝtejno (1838-1906)  • Friedrich Mohs (1773-1839)  • Friedrich Wöhler (1800-1882)  • Fritz Haber (1868-1934)  • Gilbert Newton Lewis (1875-1946)  • Hans Adolf Krebs (1900-1981)  • Johano Miarvajno (1879-1965)  • Heinrich Caro (1834-1910)  • Henry Moseley (1887-1915)  • Henry Louis Le Châtelier (1850-1936) • Emil Fischer (1852-1919)  • Hermann Julius Kolbe (1855-1939)  • Hermann Kolbe (1818-1884)  • Humphry Davy (1778-1829)  • Igor Kurĉatovo (1903-1960)  • Ivan Turgenev (1818-1883)  • Jacobus Henricus van 't Hoff (1852-1911)  • Jean-Baptiste Dumas (1800-1884)  • Егор Вагнер (1849-1903)  • Johano Buknero (1783-1852)  • Johannes Brønsted (1879-1947)  • Jöns Jakob Berzelius (1779-1848)  • Josiah Willard Gibbs (1839-1903)  • Юлия Лермонтова (1846-1919) • Justo de Libiko (1803-1873) • Karlo Vajarstraso (1815-1897)  • Kurt Alder (1902-1958)  • Leopold Gmelin (1788-1853)  • Linus Pauling (1901-1994)  • Gay-Lussac (1778-1850)  • Louis-Jacques Thénard (1777-1857)  • Ludwig Claisen (1851-1930)  • Michel-Eugène Chevreul (1786-1889)  • Михаил Львов (1848-1899)  • Modesto Musorgskij (1839-1881)  • Nikolao Demjanov (1861-1938)  • Николай Кижнер (1867-1935)  • Nikolao Vavilov (1887-1943)  • Nikolay Beketov (1827-1911)  • Nikolay Zinin (1812-1880)  • Otto Diels (1876-1954)  • Paul Ehrlich (1854-1915)  • Lecoq de Boisbaudran (1838-1912)  • Paul Sabatier (1854-1941)  • Petro Jozefo Peletiero (1788-1842)  • Robert Bunsen (1811-1899)  • Rudolf Clausius (1822-1888)  • Sergej Lebedefo (1874-1934)  • Stanislao Kanicaro (1826-1910)  • Teofilo Julio Peluzo (1807-1867)  • Трофим Лысенко (1898-1976)  • Viktor Grignard (1871-1935)  • Vladimiro Markovnikof (1837-1904)  • Vladimir Ipatieff (1867-1952)  • Wilhelm Ostwald (1853-1932)


Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dmitrij_Mendelejev&oldid=9304096"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp