Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dmitrij Donskoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dmitrij Donskoj
Persona informo
Naskiĝo12-an de oktobro1350 (1350-10-12)
en Moskvo,  Grandprinclando Moskvo
Morto19-an de majo1389 (1389-05-19) (38-jaraĝa)
en Moskvo,  Grandprinclando Moskvo
TomboKatedralo de la ĈefanĝeloRedakti la valoron en Wikidatavd
Religioortodoksismovd
ŜtatanecoGrandprinclando MoskvoRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
DinastioRurikidojvd
PatroIvano la 2-a RuĝaRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoAleksandra VeljaminovaRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojAnna IvanovnaRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oEŭdoksia de Moskvo(1366(Gregoria)–)Redakti la valoron en Wikidatavd
InfanojBazilo la 1-a de Moskvo, Anna Dmitrijevna, Marija Dmitrijevna Moskovskaja, Sofja Dmitrijevna, Anastasia Dmitrijevna, Konstantino de Ugliĉ, Andreo Dmitrijeviĉ, Petro de Dmitrov, Jurij de Zvenigorod, Ivan DmitrijeviĉRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupoŝtatreprezentantoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
PostenojGrand Duke of Vladimir(en)Traduki(1363–1389)
grandprinco de Moskvo(1359–1389)Redakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Dmitrij Ivanoviĉ Donskoj (Дми́трий Донско́й enrusa) aŭDmitrij de Don (12a de Oktobro 1350 – 19a de Majo 1389,Moskvo), filo deIvano la 2-a Ruĝa, regis kielPrinco de Moskvo el 1359 kaj kiel Granda Princo de Vladimiro el 1363 ĝis sia morto. Li estis la unua Princo de Moskvo kiu malferme defiis la hegemonio kaj aŭtoritato detataroj enRusio. Lia kromnomo Donskoj signifas «de Don», reference al lia granda venko super la tartaroj en labatalo de Kulikovo (1380) kiu okazis ĉe la riveroDon.[1]

Ekregado

[redakti |redakti fonton]
Dmitri Donskoj en labatalo de Kulikovo.

Dmitrij alvenis al la trono de laPrinclando Moskvo estante naŭ-jaraĝa. Dum lia minoritato la regotaskoj estis plenumitaj fakte de la metropolita Aleksio de Moskvo. En 1360 la ĉefa digneco inter la rusaj princoj, nome tiu de la Princlando Vladimiro, estis atribuita de laĥano de laOra Hordo al Dmitrij Konstantínoviĉ deNiĵnij Novgorod. En 1363, kiam tiu princo estis elpostenigita, Dmitrij Ivanoviĉ estis finfine kronita enVladimiro. Tri jarojn poste, li pacoĝis kun Dmitrij Konstantinoviĉ kaj edziĝis al lia filino, kiu iĝis Eŭdoksjia Dmitrievna. En1376, liaj kunigitaj armeoj detruis teritoriojn deVolgia Bulgario, aliancano de laOra Hordo.

La plej grava okazaĵo dum la unuaj jaroj de la regado de Dmitrij estis la konstruado de la unuaMoskva Kremlo el ŝtono, finigita en 1367. La nova fortikaĵo ebligis, ke la urbo eltenis du sieĝojn fare deAlgirdas deLitovio, en1368 kaj1370. Klopodo de tria sieĝo en1372 finis per la traktato de Ljubutsk. En 1375, Dmitrij sukcesis fini sian konflikton kun Miĥail la 2-a Tver priVladimiro siafavore. Ankaŭ aliaj princoj de Norda Rusio agnoskis lian aŭtoritaton kaj kontribuis per trupoj al la lukto kontraŭ la Hordo. Fine de sia regado Dmitrij estis duoblinta la teritorion de la princlando Moskovio.

Lukto kontraŭ Mamajo

[redakti |redakti fonton]
Defendo de Moskvo kontraŭ Toktamiŝo en 1382.

Dum la 22a jaro de la regado de Dmitrij okazis la ekfino de la mongola dominado de partoj de tio kio estas nuntempe Rusio. LaOra Hordo estis tre malfortigita pro interna milito kaj la dinastiaj rivalecoj. Dmitrij profitis tiun malfortecon de la mongoloj por malferme defii la tatarojn.

Krome, unuflanke, li agadis kiel impostokolektisto de la aliaj princlandoj de Rusio por la ĥano de laOra Hordo, dum aliflanke Dmitrij estas fama ankaŭ pro la estreco de la unua rusa militvenko super la mongoloj.Mamajo, mongola generalo kiu reklamis la tronon, klopodis puni Dmitrij pro lia klopodo pliigi sian povon. En1378 Mamajo sendis mongolan armeon, sed estis venkita de fortoj de Dmitrij en la batalo de la rivero Voĵa. Du jarojn poste Mamajo persone estris grandan armeon kontraŭ Moskvo. Dmitrij batalis kontraŭ li kaj venkis lin en labatalo de Kulikovo.

La venkita Mamajo estis eltronigita de rivala mongola generalo, nomeToktamiŝo. Tiu ĥano rekonfirmis la mongolan regadon super partoj de tio kio estas nun Rusio kaj rabadis Moskvon pro la rezistado fare de Dmitrij antaŭ Mamajo. Dmitrij, tamen, plifirmigis sian lojalecon al Toktamiŝo kaj al la Ora Hordo kaj estis reinstalata kiel ĉefe impostokolektisto por la mongoloj kaj Granda Duko de Vladimiro. Je sia morto en1389, Dmitrij estis la unua Granda Duko kiu heredigis siajn titolojn al sia filo, Vasilij Dmitrieviĉ sen konsulti la ĥanon.

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Asimov, Isaac.Asimov's Chronology of the World. Nueva York: HarperCollins, 1989; p. 186.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dmitrij_Donskoj&oldid=8515819"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp