Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dmitri Ivanenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruso-ukraina fizikisto kiu multe kontribuis por la disvolvo de la fizika scienco dum la 20-a jarcento.
Ruso-ukraina fizikisto kiu multe kontribuis por la disvolvo de la fizika scienco dum la 20-a jarcento.
Persona informo
Naskiĝo29-a de julio1904
enPoltavo,Rusa Imperio
Morto30-a de decembro1994
enMoskvo,Rusio
TomboTombejo KuncevoRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojrusavd
ŜtatanecoUkraina Popola Respubliko
Soveta Unio
Ukraina Soveta Socialisma Respubliko(–1922)
RusioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materMoskva Ŝtata Universitato
Nacia Universitato de Ĥarkivo
Profesio
Okupoteoria fizikisto
fizikisto
nuklea fizikistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkampoteoria fizikoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojRusia Akademio de SciencojRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Dmitri Dmitrieviĉ Ivanenko (ruse Дмитрий Дмитриевич Иваненко) estis ukraina fizikisto kiu multe kontribuis por la disvolvo de la fizika scienco dum la 20-a jarcento, ĉefe rilate al nuklea fiziko, teorio pri kampoj kaj gravitacia teorio. Li laboris en laPoltava Gravimetria Observatorio de laInstituto pri Geofiziko de laUkraina Nacia Akademio pri Sciencoj.

Li estis direktoro de la Teoria Departemento de la Ukraina Fiziko-Teknika Instituto enĤarkivo, kaj direktoro en la Departemento pri Teoria Fiziko de la Instituto pri Mekanika Inĝenierado de Ĥarkivo, profesoro de la Universitato de Ĥarkivo kaj profesoro de la Ŝtata Universitato de Moskvo.

Li estis unu el la plej grandaj teoriuloj de la 20-jarcento kaj aŭtoro de la protono-neŭtrona modelo pri la atomnukleo. La scienca rolo de Dmitri Ivanenko kuŝas sur lia granda intereso ĉe ideoj pri la sciencaj limoj tiam kiam ĉi-ideoj baziĝis sur fortaj matematikaj modeloj aŭ eksperimentoj.[1].

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Dmitri Ivanenko faris siajn unuajn studojn en sia naskiĝurboPoltavo. Inter 1920-1923 li studis en la Poltava Pedagogia Instituto kaj ekis sian kreivan vojon kiel profesoro pri fiziko en la mezlernejo. Pli malfrue, Dmitri Ivanenko studis en laUniversitato de Ĥarkivo el kie li translokiĝis, en 1923, al laŜtata Universitato de Sankt-Peterburgo.

En 1926, ankoraŭ estante studento, li skribis siajn unuajn sciencajn verkojn: kunGeorgiy Antonovich Gamov (1904-1968) pri la Kvindimensia Teorio de Kaluza-Klein[2] kaj kun Lev Davidovich Landau (1908-1968) pri la demandoj rilate al relativakvantuma mekaniko.

Post diplomiĝi en la universitato, inter 1920 kaj 1930, Ivanenko estis didaktika studento kaj sekve iĝis esplorsciencisto en la Fizika Matematika Instituto de laRusa Akademio pri Sciencoj. Dum tiuj jaroj, li kunlaboris kun Lev Davidovich Landau, Vladimir Fock (1898-1974) kajViktor Ambarcumjan (1908-1996), kiu pli malfrue iĝis fama. Tiamaniere ke la moderna fiziko, la nova kvantuma mekaniko kaj la nuklea fiziko ekstariĝis.

En 1928, Ivanenko kaj Landaŭ disvolvis la teorio pri lafermionoj kiel dekliv-simetriajtensoroj. Ĉi-teorio, konata kiel Teorio de Ivanenko-Landaŭ-Kahler ne estas ekvivalenta al la Teorio de Dirac en la ĉeesto de iu gravita kampo, kaj ĝi priskribas nur fermionojn sur unu pinto.En 1929, Ivanenko kaj Fock priskribis la paralelan dislokigon despina kampo en kurbigita spaco-tempo (konata kielkoeficientoj Ivanenko-Fock). La fizika nobel-premiito Abdus Salam (1926-1996) nomis ĝin la unua mezurilo prigaŭĝa teorio.En 1930, Viktor Ambarcumian kaj Ivanenko sugestis la hipotezon pri kreado de la maspartikloj (1930) kiu estas la ĉefa bazo de la nuntempakvantuma teorio de kampoj.

Inter 1929 ĝis 1931 Ivanenko laboris en la Ukrainia Fiziko-Teknika Instituto de Ĥarkivo, estinte la unua direktoro de ĝia teoria departemento. Ivanenko estis unu el la organizintoj de la unua Sovetia Teoria Konferenco (1929) kaj de la novapublikaĵo: "Prifizika ĵurnalo de Sovetunio".Post reiri alLeningrado al la Fiziko-Teknika Instituto, Ivanenko koncentris siajn interesojn sur lanuklea fiziko.

En 1932, Ivanenko proponis la modelon pri protono-neŭtrono de la atomnukleo, igante lia nomo ligiĝi al la novaj fizikaj manlibroj kaj lernolibroj. Pli malfrue, Ivanenko kaj la kemia fizikisto Evgeny Nikitich Gapon (1904-1950) proponis la koncepton pri tavoldistribuado de protonoj kaj neŭtronoj en la nukleo (t.e, la nune agnoskita nuklea tavolmodelo). En 1933, iniciate de Ivanenko kaj Igor Kurĉatov (1903-1960) la unua Sovetia Nuklea Konferenco okazis.

En 1934, Ivanenko kajIgor Tamm (1895-1971) starigis la bazon de la unuane-fenomenologia teorio pri la parigitaj elektrono-neŭtronaj nukleaj fortoj. Per tio, ili kreis la signifan koncepton ke molekula interago por okazi interŝanĝe de partikloj kie la ripozmaso ne estas egala a nulo. Surbaze de tiu modelo, la Nobel-premiito Hideki Yukawa (1907-1981) disvolvis la teorion pri lamezonoj.

La realigo de la vastaj planoj kaj esperoj de Ivanenko, tamen, estis interrompita. En 1935, li estis arestita okaze de la murdo de Sergey Kirov (1886-1934)[3], komunisma aktivulo kaj amiko de Jozefo Stalin. Konsekvence, li ekziliĝis alTomsk, kie li profesoris en la "Universitato de Tomsk" inter 1936 kaj 1938. Ĝis la komenco de la 2-a Mondmilito, li estris la ekipon pri teoria fiziko en la "Universitato de Sverdlovsk" kaj laUniversitato de Kievo. En 1940, li defendis sian doktorigan disertacion. Dum tiu periodo, la scienca intereso de Ivanenko laŭgrade ŝanĝis el nuklea fiziko al teorio pri lakosma radiado. Aparte, li proponis iun ne-linearan ĝeneraligon pri la "Ekvacio deDirac" (1938). Surbaze de tiu ĝeneraligo, Ivanenko kajWerner Heisenberg (1901-1976) disvolvis la unuigitan teorion de kampoj en la jardeko 1950.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Gravity, Particles And Space-time
  2. Teorio de Kaluza-Klein estas metodologio kiu celas unuigi du fundamentajn fortojn de la naturo, lagravito kaj laelektromagnetismo.
  3. Drive and Curiosity: What Fuels the Passion for Science
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dmitri_Ivanenko&oldid=8866500"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp