Diversa maldekstro | |
---|---|
Divers gauche (DVG) | |
![]() | |
politika grupo • French political nuance | |
Lando | ![]() |
Fondiĝo | en 2001 laŭ decido de laministerio pri enlandaj aferoj de Francio |
Ideologio | politika maldekstro,socialismo |
Divers gauche (esperantlingvediversa maldekstro) (mallongigita franclingveDVG) estas, enFrancio, etikedo por politika grupo, kiu arigas la kandidatojn kun maldekstraj opinioj sed kiuj ne estas membroj de iu ajnpartio, aŭ kiuj estas anoj de malgrandaj partioj[1], aŭ kiuj forlasis aŭ estis eksigitaj - pli malpli provizore - el sia origina politika partio.Tiu marko povas esti provizora, por ekzemplo por la disidentoj, kiuj kandidatiĝis kontraŭ la oficiala kandidato de sia partio. Kaze de venko, post kelkaj monatoj kaj antaŭ maksimume du jaroj, ili estas ĝenerale reakceptitaj de ilia partio. Ekzemploj estas Marcel Rogemont kaj Guy Chambefort.
La politika marko « sendependa » ne plu aperas en la tabeloj de laministerio pri enlandaj aferoj ekde2001, multaj kandidatoj kaj listoj prezentiĝantaj kiel « sendependaj » estis klasitaj kiel DVD « divers droite » aŭ DVG « divers gauche » aŭ DVC « divers centre » laŭ sia politika tendenco.
![]() | Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priFrancio. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |