Distrikto Bihor |
---|
 |
 |
---|
distrikto |
---|
Ĉefurbo | Oradea |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | BH |
Telefono | +40×59... |
Areo | 7 544 km² (6-a rango) |
Loĝantaro | 551 297 (stato de 2021, 11-a rango) |
Loĝdenso | 73/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio |
|
Bihor estas distrikto (rumanejudeț) en la okcidentaRumanio, enTransilvanio, ĉe la landlimo kunHungario. Ĝia rumana nomo estasJudețul Bihor, hungare estasBihar megye kaj germaneKreis Bihor, ĉefurbo estasOradea (Nagyvárad/Großwardein). Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis551 297 loĝantoj sur areo de7 544 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de73 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: distriktojSălaj kajCluj; sud-oriente:distrikto Alba; sude:distrikto Arad; okcidente:Hungario; norde:distrikto Satu Mare.
Jenaj urboj havas la rangon demunicipo:
- Oradea (hungare Nagyvárad, germane Großwardein, slovake Veľký Varadín)
- Beiuș (hungare Belényes, germane Weißschloß/Bins/Binsch)
- Marghita (hungare Margitta, germane Margarethen)
- Salonta (hungare Nagyszalonta, germane Großsalontha)
- Aleșd (hung.Élesd, germ.Ellesch)
- Valea lui Mihai (hung.Érmihályfalva, germ.Michaelsdorf)
- Ștei (hung.Vaskohsziklás, germ.Stey)
- Vașcău (hung.Vaskoh, germ.Eisenstein)
- Nucet (hung.Rézbánya, germ.Reesburg)
- Săcueni (hung.Székelyhíd, germ.Zickelhaid)
Historie, la iama fortikaĵa departemento Bihar estis organizita ĉirkaŭ la ter-fortikaĵo Bihar kiel fortikaĵa prefektujo inter 1020 kaj 1050. Ties fruan historion karakterizis la episkopejo, fondita deStefano la 1-a (Hungario). La episkopejo estis alilokita en 1080 fare de Ladislao la 1-a alVárad. Ĝis la turka okupado de la departemento, la episkopejo posedis ĉirkaŭ duonon de la departementa teritorio. Post la dividiĝo de Hungario je 3 partoj, ĝi iĝis parto de la Transilvania Regneco kaj dum la disvastiĝo de la reformado, la bienoj de la katolika eklezio riĉigis la regnecan (hungarefejedelmi) trezorejon. Per okupo de Várad en 1660 komenciĝis turka okupo de la tuta departemento, kiu daŭris relative mallonge, sed kunportis enorman detruon: la nombro de loĝejoj malpliiĝis je kvarono (1/4) de la 1550-aj jaroj ĝis fino de la 17-a jarcento.
Bihar estis ĝis fino de la unua mondmilito la plej granda departemento (distrikto) de la Aŭstra-Hungara Imperio, kvankam multajn komunumojn oni aligis al la najbaraj departementojBékés kajSzabolcs. Drasta ŝanĝo okazis en 1920, kiam ĝi iĝis kripligita departemento pro laTrianona packontrakto. En 1920 estiĝis en Hungario – kun administra centro de Berettyóújfalu –Csonka-Bihar vármegye (fortikaĵa departemento Stumpa-Bihar) kun 60 komunumoj, el kiuj en 1949/50 12 komunumoj – Sarkad kaj ties ĉirkaŭaĵo – venis al la najbara departemento Békés, la aliaj komunumoj formis kun la tiama departementoHajdú la hungaran departementonHajdú-Bihar.
Plimulto de la iama fortikaĵa departemento Bihar iĝis post laTrianona packontrakto rumana teritorio sub la nomo Bihor.