Blazono | Mapo |
---|---|
![]() | |
bazaj informoj | |
federacia lando: | Nordrejn-Vestfalio |
distriktaro: | Kolonjo |
administra sidejo: | Aachen |
areo: | 546 km² |
loĝantoj: | 310 093(fine de decembro 2006) |
aŭtokodo: | AC (Aachen) |
Ladistrikto Aachen situas en la pleja okcidento de lagermanafederacia landoNordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urboAachen, kvankam laurbo Aachen mem ne apartenas al la distrikta teritorio. Kialo por tio estas, ke la distrikta administrejo situas enBurtscheid, kiu origine post laDua Mondmilito estis komunumo en la distrikto kaj nur dum 1972 iĝis urboparto de Aachen.
Ekde la 21-a de oktobro 2009 estas unuigitaj la antaŭa eksterdistrikta urboAachen kaj la distrikto Aachen, kaj la komuna teritorio ricevis la nomonStädteregion Aachen (urba regiono Akeno).
Najbaras ladistriktojHeinsberg norde,Düren kajEuskirchen oriente, krome limasBelgio sude kaj okcidente, laeksterdistrikta urboAachen kajNederlando okcidente.
Urboj
| Pliaj komunumoj |
(nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022)
La urboHerzogenrath fakte kunkreskiĝis kun lanederlanda urboKerkrade tuj okcidente, kie dum somero1989 okazis laInternacia Junulara Kongreso deTEJO. La germanajn kaj nederlandajn urbopartojn nur dividas simbola mureto de malmultaj centimetroj da alteco, kiu iom ĝenas aŭtoŝoforojn kaj biciklantojn, sed ne estas vera barilo, pli invitas infanojn balanciĝi sur ĝi samkiel sur rando de trotuaro. Dum somero1989, kvin monatojn antaŭ la muro, kiu dividis la orienton kaj okcidenton deBerlino,Germanio kaj tutaEŭropo, tiu miniatura muro tre impresis la junajn kongresanojn el la tiam komunismaj orienteŭropaj ŝtatoj.
|