Kreis aŭLandkreis, en Esperantodistrikto aŭ iamsubdistrikto (vidu sube), estas politika kaj administra unuo enGermanio. Hierarkie ĝi troviĝas sub la nivelo deadministra distriktaro (Regierungsbezirk aŭBezirk),federacia lando (Land) kaj lafederacio (=Germanio).
Sur la sama nivelo kiel la distrikto ekzistas urboj sen aparteno al distrikto (kreisfreie Stadt).
Distrikto subdividiĝas je komunumoj. Komunumo estas la plej suba administra unuo, kiu povas ampleksi aŭ urbon aŭ urbon kaj vilaĝo(j)n aŭ vilaĝojn.
Tiu urbo, en kiu troviĝas la administra centro de la distrikto, germane nomiĝasKreisstadt. Ofte, sed ne ĉiam, la distrikto nomiĝas laŭ tiu urbo.
Fakte nur en 5 el la 16 federaciaj landoj deGermanio (Baden-Virtembergo,Bavario,Hesio,Nordrejn-Vestfalio kajSaksio) ankoraŭ ekzistas la koncepto de "Regierungsbezirk" aŭ "Bezirk", en la aliaj 11 landojne: lasola administra unuo en la plimulto de Germanio do inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la"Landkreis" aŭ"Kreis" (Nordrejn-Vestfalio, Ŝlesvigo-Holstinio) respektive"kreisfreie Stadt" aŭStadtkreis (Baden-Virtembergo).
EnEsperanto (preskaŭ ekskluzive en Vikipedio) oni foje ankaŭ uzis la vortonsubdistrikto por "Landkreis", sendepende ĉu ekzistas distrikto "super" tiu subdistrikto, kaj sendepende de tio, ke la "sub"distrikto multe pli konatas ol la "super"distrikto, ĉar ekzemple ĝi videblas sur ĉiuaŭtokoda ŝildo ... Estis pli saĝe interkonsenti (kaj ĉi tie estas uzata tia lingvouzo), ke laLandkreis simple nomiĝudistrikto kaj laRegierungsbezirk aŭBezirk, en tiuj federaciaj landoj kie ĝi ekzistas, nomiĝu (administra)distriktaro.
Traduko de la germana termino(Land-)kreis per "distrikto" cetere respondas al la vortoj por"Landkreis" ekzemple en laangla(district),hispana (distrito),indonezia (distrik),itala (distretto),nederlanda (district),portugala (distrito),rumana (districtul) kajserba (дистрикт=distrikt).