Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Distilado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distilado peralambiko
Tipaj industriaj distiladaj turoj pornaftorafinado
Mallongvoja vakua distilada aparato kun vertikala kondensigilo (malvarma fingro), por minimumigi la distiladan vojon;1: Poto kun baro kontraŭ ĝibantaj grajnoj2: Malvarma fingro - kurba por direktigi kondensaĵon3: Malvarmiga akvo eksteren4: malvarmiga akvo enen5: Vakua/gasa forpumpado6: Distilaĵa balono

Distili signifas laŭPIV: apartigi substancon de ĝiaj malpuraĵoj aŭ de kunkomponantoj, vaporiĝante per varmo ĝiajn vaporiĝemajn eroj kaj poste relikvigante la vaporon per malvarmo.

La teknika proceduro de distilado okazas endistilejo perdistililo kaj la produkto estasdistilaĵo, foje trinkebla (brando).

La metodo estas interalie uzata porpurigi akvon, por produktibrandojn aŭ por disspecigi la diversajn likvaĵojn denafto por ricevi utiligeblajn produktojn (ekz.dizelo)

Procezo de distilado

[redakti |redakti fonton]

Distiladodevaporado estas fizika procezo, dum kiu oni transformas likvon al vaporo kaj poste oni fluidigas la vaporon.

Oni uzas la distiladon je dispartigo de la likvoj kaj solidaj materialoj (tradicia alkoholpretigo) aŭ dispartigo de likvoj kun diversajbolpunktoj (naftorafinado). Oni uzas la distiladon ankaŭ por prilaboro deformaldehidofenolo kajsensaligo de lamarakvo.

La distiladon de marakvo mencias jamAristotelo. La pliPlinio la Maljuna priskribas simplankondensadan metodon: dum ardigo de la rezino, la liberiĝanta oleo kolektiĝas en aparato ĉe lano en ties supra parto.

La distilaj aparatoj entenas la sekvajn ĉefajn partojn: varmegiga ujo, vapormalvarmiga ujo kaj kolekta ujo.

Metodoj

[redakti |redakti fonton]

Lafrakcia distilado helpas apartigi likvomiksaĵon, en kiu la bolpunktoj similas (naftorafinado). Ĉe tiu metodo oni rekondukas parton de la precipitita vaporo kaj dum la refluo kontaktas la likvon kaj la vaporon, tiel la distilado iĝas pli perfekta. Tio estas nomita rektifikado aŭ riĉiĝo, kiam la plej volatilaj komponantoj densiĝas, apartiĝas.

Laplurŝtupa distilado estas uzata ĉefe dum sensaligo de marakvoj. Oni tie ne boligas la likvon, sed kondukas ĝin el grandprema ujo al pli malgrandprema ujo. Pro la malkresko de la premo, la likvo vaporiĝas pli rapide kaj la tiel estiĝanta vaporo pli poste precipitiĝas kiel distilaĵo.

Dum lavakua distilado oni estigas grandan vakuon per vakua pumpilo. Oni uzas tiun metodon ĉe tiuj materialoj, kiuj bolas en ekstreme altaj temperaturoj aŭ disiĝas bolante enatmosfera premo.

Oni uzasakvovaporan distiladon por distili sub normala bolpunkto. Tiu metodo bonvenas por distilado de akvonesolveblaj likvoj (grasacidoj kaj sokoleoj). Oni kondukas tra lalikvoakvovaporon, kiu certigas la necesan varmon por la vaporigo.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Distilado&oldid=9111117"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp