Ladispartigoj de Pollando-Litovio aŭdispartigoj de laRespubliko de Ambaŭ Nacioj (pole naciisme simpligite:Rozbiory Polski, dispartigoj de Pollando,litoveAbiejų Tautų Respublikos padalinimai,beloruseПадзелы Рэчы Паспалітай) estis la fina periodo en la historio de laRespubliko de Ambaŭ Nacioj en la jaroj1772-1795.
Kaŭzo de la dispartigoj estis malkapablo de la lando alreformoj, kiuj povus armee fortigi la duoblan nobelan respublikon.Pro diplomatiaj kontraktoj (ne komencinte militon) oni decidis dispartigi la Respublikon de Ambaŭ Nacioj inter la tri najbaraj regnoj: laRusia imperio nordoriente, oriente kaj sudoriente, laReĝlando Prusio okcidente kaj norde-centre kaj laAŭstra imperio, kiu ĝis 1806 estis gvida parto de laSankta Romia Imperio, sude. La dispartigoj finis laPolan-Litovan Union.
Laŭ postaj polaj naciismaj historiistoj, foje laHabsburgoj, regantoj de laAŭstra imperio, foje laRomanovoj, regantoj de laRusia imperio, estis kulpigitaj esti la ĉefa iniciatinto de la dispartigoj de Pollando-Litovio, por ke la nomo de Pollando neniam plu aperu en dokumentoj, mapoj kaj en internaciaj diskutoj (3-a de januaro 1795): Ĉiukaze, unu jaron post falo de laInsurekcio de Kościuszko de 1794 la regantoj de laRusia imperio, dePrusio kaj laAŭstra imperio subskribis la trian kaj finan dispartigon de Pollando-Litovio. Ke la dispartigo de laRespubliko de Ambaŭ Nacioj ankaŭ havis signifajn sekvojn por ĉiuj loĝantoj de laGrandduklando Litovio, por ĉiuj parolantoj de la litova, rutena kaj ukraina, por ĉiujgermanaj baltoj, la parolantoj de la latva, tatara, kaj la vastan loĝantaron deaŝkenazajjudoj, kutime parolantaj lajidan, estis ne en la fokuso de la polaj naciistoj. Sed ĉiukaze la tuta 19-a jarcento por ĉiuj etnoj de la regiono estis aparte streĉa, ĉar ĉiuj tri imperioj, precipe akre la rusa, forte subpremis ĉiujn lingvajn kaj kulturojn kiuj ne identis al la imperiaj lingvoj.
Turkio estis la sola regno kiu ne akceptis iun ajn dispartigon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj.