Dispartigo de Hindio (1947)Specialaj krizaj trajnoj transportis rifuĝintojn fuĝantajn de Barato al Pakistano kaj Pakistano al Barato.
Dispartigo de Hindio estis la dispartigo de laBrita Hindio kiu kaŭzis la kreadon, la14an de aŭgusto1947 kaj15an de aŭgusto 1947, respektive, de la suverenajŝtatoj dePakistano (ĝi poste disiĝis en la Islama Respubliko de Pakistano kaj la Popolrespubliko deBangladeŝo) kaj de la Unio de Hindio (pli posta Respubliko de Hindio aŭBarato). "Dispartigo " ĉi tie aludas ne nur al la dividado de la bengala regiono de brita Hindio en Orienta Pakistano kajOkcidenta Bengalo (Hindio), kaj la similan sekcion de laPanĝaba regiono enPanĝabo (Okcidenta Pakistano) kajPanĝabo (Barato), sed ankaŭ al la respektivaj sekcioj de aliaj aferoj, inkluzive de laBrita Hinda Armeo, la Hinda Ŝtatservo kaj aliaj administraj servoj, lafervojoj, kaj lacentra trezoro. La Dispartigo de Hindio en 1947 kaj la Bangladeŝa Liberiga Milito en 1971, estis ekstreme sangaj kaj etna perforto estis farita je senprecedenca skalo. Pli ol 20 milionoj da homoj estis delokigitaj en la Dispartigo de Hindio en 1947[1].
Lasecesio de Bangladeŝo disde Pakistano en 1971 ne estas kovrita per la esprimoDispartigo de Hindio, nek la pli frua apartigo deBirmo (nunMjanmao) de la administrado de Brita Hindio, aŭ la eĉ pli frua apartigo deCejlono (nunaSrilanko). Cejlono estis parto de la Madrasa Prezidanteco de Brita Hindio de 1795 ĝis 1798 kiam ĝi iĝis apartaKronkolonio de la Imperio. Birmo, iom post iom aneksita fare de la britoj dum 1826-86 kaj regita kiel parto de la brita hinda administracio ĝis 1937, estis rekte administrita poste.[2] Al Birmo estis koncedita sendependeco la4an de januaro1948 kaj al Cejlono la4an de februaro 1948.
Multaj el la gvidantoj de la kongresa partio estis erudiciuloj (subtenantoj de Barato kiellaika ŝtato) kaj kontraŭis la dividon de la ŝtato laŭ religiaj linioj.Mohandas Gandhi, kiu estis kaj tre religiema kajpacista, kredis, ke hinduoj kaj islamanoj povas kaj devas vivi en amikeco. Li impete kontraŭis la dividon, dirante:
Mia tuta animo ribelas kontraŭ la ideo, ke Islamo kaj Hinduismo reprezentas du kontraŭajn kulturojn kaj doktrinojn. Konsento al tia doktrino laŭ mi estas neado de la ekzisto de Dio.
Grandskalaloĝantaro-interŝanĝo okazis en la monatoj tuj post la dispartigo. Post kiam la limoj inter la du novaj landoj estis establitaj, ĉirkaŭ 14,5 milionoj da homoj transloĝiĝis inter la landoj laŭ peto de sekura rifuĝejo. Laŭ censo de rifuĝintoj el 1951, 7 226 000 islamanoj migris de Barato al Pakistano, kaj simila nombro da hinduoj kaj sikhoj (7 249 000) migris de Pakistano al Barato tuj post la dispartigo. El la rifuĝintoj, 78%, aŭ ĉirkaŭ 11,2 milionoj, transloĝiĝis de lando al lando en la Okcidento, la plej granda parto inter la du partoj de Panĝabo; 5,3 milionoj da islamanoj translokiĝis de Barato alokcidenta Panĝabo en Pakistano, dum 3,4 milionoj da hinduoj kaj sikhoj translokiĝis de Pakistano alorienta Panĝabo en Barato.
Aldone al Panĝabo, ĉirkaŭ 1,2 milionoj da rifuĝintoj ankaŭ trapasis la Okcidenton inter du partoj de la regionoSindh. En la oriento, plej multaj rifuĝintoj (ĉirkaŭ 3,5 milionoj) transloĝiĝis deorienta Pakistano alokcidenta Bengalio en Barato, kaj ĉirkaŭ 700 000 islamanoj moviĝis en la kontraŭa direkto.
Laŭ la plej konservativaj taksoj, 200 000 homoj estis mortigitaj en ĉi tiuj kolizioj, kaj laŭ la plej altaj taksoj, ĉirkaŭ miliono da homoj. Laŭ Richard Simmonds "laŭ la plej malaltaj taksoj, duona miliono da homoj mortis kaj dek du milionoj perdis siajn hejmojn.
Nepalo,Butano, kajMaldivoj, la ceteraj landoj de aktualaSuda Azio, estis netuŝitaj pro la sekcio. La unuaj du, Nepalo kaj Butano, subskribis traktatojn kie la britoj nomumas ilin kiel sendependaj ŝtatoj, fakte neniam ili estis parto de la brita hinda imperio, kaj tiel iliaj limoj ne estis trafitaj per la sekcio.[3] Ankaŭ Maldivoj, kiu fariĝisprotektorato de labrita krono en 1887 kaj akiris sian sendependecon en 1965, estis netuŝita pro la sekcio.
A People Partitioned Five radio programmes broadcast on the BBC World Service in 1997 containing the voices of people across South Asia who lived through Partition.