The page has not been checked

Ladissonaĵo aŭdisonanco (delat.:dis = „dis-“kajsonare = „soni“) estas en lamuziko la nomo porintervaloj kajakordoj, kiuj laŭ tradicia muzikkompreno estas nepre dissolvendaj.
Precipe tiuj intervaloj estas dissonaj, kies frekvencoj havas malsimplajn nombroproporciojn, ekz. la grandaseptimo (15:8), la etanaŭto (32:15) kaj la etasekundo (16:15). Plia akra dissonantaĵo estas latritono.
Dumpase de la historio la klasifikado de intervalo ŝanĝis al dissonantaĵo resp.kunsonantaĵo. Dum kiam lakvarto validis je la frua plurvoĉeco kiel klare kunsonanta (vd.kvartorganumo), lakontrapunkta komponado ĝin traktas kiel klare dissonanta (plejofte kiel kvartapoĝaturo). Ankaŭ la dissolvendeco de la kvartseksto-akordo montras sur tiun ĉi apartaĵon. Male la granda septimo: Ĝian karakterizan incitan akrecon oni sentas en laĵazo kiel kunsonantaĵo, kiu ne postulas dissolvon (tamen nur tial, ĉar ĝi ekestas per tercitavoligo en akordo, generante tiel kolorsonon). Pro tio oni ankaŭ en la ĵazo devus ĝuste paroli pri septimo kiel dissonantaĵo. Ke oni sentas intervalon ne kiel dissonantaĵo, ne signifas, ke ĝi ne estas dissonantaĵo, sed la percepto de la dissonantaĵo ŝanĝiĝis. Ekz. en la ĵazo dissonantaĵoj ne plu devas esti dissolvotaj. Ili apartenas kiel kolorsonoj al la akorda sonuniverso de l' ĵazo. La orientuma muzikhistorio montras trans la jarcentoj la tendencon, pli kaj pli gravigi la dissonantaĵojn. Karakteriza por ĉi tiu evoluo estas la harmoniaro en la operoTristan und Isolde deRichard Wagner, la akumulado de dissonantaĵoj sen dissolvo tamen aperas jam pli frue ĉe la plejmulto el la romantikaj komponistoj (komp. ekz. preludon e-minora op. 28,4 de Chopin). Finfine de la klasika moderno, ĉefe la maltonaleco de Schönberg kaj de siaj disĉiploj sukcesas „emancipi la dissonantaĵon“.
En latonala kunteksto oni dissolvas dissonantaĵojn perkadencoj.