Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Diskuto:Listo de papoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi korektis eraron, la konfuzon inter la papo Konstanteno 1-a kaj la samnoma imperiestro. Ni rimarku, ke la samideano, kiu pro distro faris la eraron, povas apogi sin sur eminentulo. Vidu la retejon[1], kaj vi konstatos, ke la scienculo Albert Jacquard ne hezitas diri, ke laKredo estis skribita en 325 por plaĉi al lapapo Konstanteno la 1-a.Keskastel 15:24, 4. Mar 2005 (UTC)


Oj. Nia tabelo numeras 262 papojn. La Eklezio numeras Benedikton 16an kiel la 265an. Jen tasko por homo havanta sufiĉan tempon.

KriZe

Por homo havanta sufiĉan tempon, traduku laartikolon en Franca Wikipedio, kion mi skribis. ;o) Švitrigaila 00:47, 28 Aŭg. 2005

Intertempe pasis preskaŭ 8 jaroj, la listo intertempe korektiĝis tiel keBenedikto la 16-a bonorde estas la 265-a papo, kaj lia papeco jam finiĝis: jam oficas papo n-ro 266. Problemo do solvita. Ankaŭ bonas, ke intertempe kreiĝis multaj artikoloj pri unuopaj papoj, kvankam ja ankoraŭ restas multaj truoj. Antaŭ du semajnoj mi kontribuis 18 novajn artikoletojn pri papoj de la 12-a ĝis 14-a jarcentoj, ĉar pri iuj el ili mi rimarkis la ruĝajn ligilojn en diverstemaj historiaj artikoloj (ekzemple la nuna artikolo de la semajno, pri laOrdeno de Germanaj Kavaliroj, kie estis ruĝa ligilo de manka artikolo priHonorio la 3-a, unu el la 18 truoj kiujn mi ŝtopis).Nun dum tedeta trajnveturo kun tekokomputilo mi verketis pliajn 16 artikoletojn, pri ankoraŭ mankaj tekstoj de papoj 202 ĝis 245, el la 15-a ĝis komence de la 18-a jarcentoj (do estas nun seninterrompe ĉiuj informoj pri la papoj ekde la jaro1049 ĝis nun)... Tamen restas laboro por aliuloj, daŭre restas ruĝaj ligiloj (pri launua jarmilo) kaj eblus plivastigi la artikoletojn... Persone tamen mi pensas ke ne necesas vastegaj artikoloj pri ĉiuj papoj - kelkaj oficis vere mallonge kaj ne forte influis la mondan historion - sed iusence ĉiuj papoj almenaŭ ĝis la fino de la mezepoko ja enplektiĝis en la internacian politikon, menciiĝas en alitemaj artikoloj, kaj havu almenaŭ artikolan ĝermon vikipedie.ThomasPusch (diskuto) 14:29, 4 Maj. 2013 (UTC)

Nur ĵus mi rimarkas, ke estas papojHadriano la 1-a,Hadriano la 2-a,Hadriano la 3-a,Hadriano la 4-a,Adriano la 5-a kajAdriano la 6-a. Laŭ la numerigo videble estas serio, sed la unuaj kvar havas nomon influitan de lalatina, dum la lastaj du de laitala (respektive ĉe la 6-a papo ankaŭ de la nederlanda). Sed se serio havu sencon, la komencaj nomoj estu samaj (nun ekzemple estas ruĝa ligilo pri papo "Hadriano la 6-a" en artikoloMikelanĝelo, kaj tio estas nur ekzemplo). Mi tial alinomigas Adrianon la 5-a kaj Adrianon la 6-a al la principe pli vatikana, pli latina, formo "Hadriano", kaj aldone metas ankaŭ alidirektigojn de formoj "Adriano la 1-a" ĝis "...4-a" al "Hadriano...", por ke vere neniu perdiĝu.ThomasPusch (diskuto) 20:31, 13 Maj. 2013 (UTC)

Komencu diskuton pri Listo de papoj

Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigiListo de papoj.

Komencu diskuton
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Diskuto:Listo_de_papoj&oldid=5226658"

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp