Dissendolisto (aŭdissendo-listo) estas listo de personoj kiuj komunikas perretpoŝto dank'al komunaretadreso: la adreso de la dissendolisto. Ĉiu membro de la listo povas sendi mesaĝon al tiu adreso kaj ĉiu alia membro ricevas la mesaĝon kaj povas reagi same sendante sian komenton al ĉiuj aliaj.
Laŭ la funkciado de la listo, estas almenaŭ du malsamaj tipoj de dissendolistoj. La plej multaj estasdiskut-listoj kiuj ebligas al ĉiuj diskuti unuj kun la aliaj. Aliaj listoj nur utilas kielinform-listo aŭbulten-listo ĉar nur la kreinto de la listo povas sendi mesaĝon al la ricevantoj.
Dissendolisto estas unu el la plej sukcesaj novaj komunikiloj alportitaj deInterreto. Ili efektive uzas la plej uzatan servon de Interreto, la retpoŝto, por ebligi alasocioj kaj diversaj grupoj komuniki plej facile. Dank'al ilia uzo eblas nun tre facile informi kaj organizi agadojn inter diversaj uzantoj de Interreto.
Pro tio, ekzistas nun multege de diversaj dissendolistoj pri diversaj temoj kaj en diversajlingvoj. Ekzemple enEsperanto ekzistas jam kelkaj centoj de dissendolistoj de pli ol 40 diversaj naciecoj kaj pri diversaj temoj, kiajkulturaj,sciencaj,politikaj,religiaj, ktp.
Ekzistas diversaj provizantoj deserviloj, kiuj ebligas krei kaj uzi dissendoliston sed unu el tiujYahoogroups, posedata deYahoo estas tre forte prezenta internacie kaj multlingve, kaj pro tio estas la plej uzata en multaj lingvoj interalie en Esperanto.
LaVikipedio havas propran dissendoliston:WikiEO-l.
Listo de 200 Dissendo-listoj en Esperanto kaj instruktoj pri ilia uzo:
Yahoogroups enla angla:
(aldonu landanISO-kodon je la komenco por havigi aliajn lingvojn)