Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Discentreco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Discentreco ĝenerale estas eco de io discentra.

Matematiko

[redakti |redakti fonton]

En lamatematiko,discentreco ((laŭPIV) aŭfokusdiseco (laŭNPIV) estas la parametro asociita kun ĉiu ajnkonika sekco; ĝi estas la konstanta rilato inter la distanco de ĉiu punkto de lakoniko al ĝiafokuso (F) kaj la distanco de tiu punkto al ladirektanto (D):

  • La discentreco decirklo estas nulo.
  • La discentreco deelipso estas pli granda ol nulo sed malpli ol 1
  • La discentreco deparabolo estas 1.
  • La discentreco dehiperbolo estas pli granda ol 1.
  • La discentreco derekta linio estas malfinio.
Elementoj de elipso, ĉi tie:ϵ=fa=0,8{\displaystyle \epsilon ={\frac {f}{a}}=0,8}

Ĉe iu ajnelipso, kie la longo de lagranda duonakso estasa, kaj lamalgranda duonakso estasb, la distancof{\displaystyle f} de la du fokusoj (F1 aŭ F2) al la centro (C) estas:

f=a2b2{\displaystyle f={\sqrt {{a^{2}}-{b^{2}}}}} .

Ladiscentreco estas:

ϵ=1b2a2{\displaystyle \epsilon ={\sqrt {1-{\frac {b^{2}}{a^{2}}}}}}

La sendimensia numera discentreco uzas la grekan literonepsilonoϵ{\displaystyle {\boldsymbol {\epsilon }}} (por eviti lakonfuzon kune{\displaystyle {\boldsymbol {e}}} , kiu simbolas la "linearan discentrecon":

e=ϵa=f{\displaystyle e=\epsilon {a}=f} )

, kiu estas laproporcio de la distancof{\displaystyle f} de la du fokusoj (F1 aŭ F2) al la granda duonakso ,a (Vd la bildon):

ϵ=2e2a{\displaystyle \epsilon ={\frac {2e}{2a}}} .

Ĉe iu ajnhiperbolo, domita enkarteziaj koordinatoj kiel

x2a2y2b2=1{\displaystyle {\frac {x^{2}}{a^{2}}}-{\frac {y^{2}}{b^{2}}}=1}

, kie la longo de lagranda duonakso estasa, kaj la longo demalgranda duonakso estasb, ladiscentreco de la hiperbolo estas:

ϵ=1+b2a2{\displaystyle \epsilon ={\sqrt {1+{\frac {b^{2}}{a^{2}}}}}}

. Tie la distancof{\displaystyle f} de la du fokusoj (F1 aŭ F2) al la centro estas:

f=a2+b2{\displaystyle f={\sqrt {{a^{2}}+{b^{2}}}}} .

Astronomio

[redakti |redakti fonton]

En laastronomio, discentreco deorbito kalkuleblas per la supre menciitaj formuloj, se la formo de la orbito konatas.

Ekzemple, la discentreco de latera orbito estas 0,0167.

La discentreco estas kalkulebla ankaŭ per metodoj, kiuj baziĝas sur la orbita energio kajangula movokvanto.

En astrodinamiko, laorbita discentreco de astronomia objekto estas sendimensia parametro, kiu determinas la kvanton laŭ kiu ĝia orbito ĉirkaŭ aliakorpo devias de perfekta cirklo.


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Discentreco&oldid=9296528"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp