Eksterlandaj diplomatoj ricevitaj en laPalaco Topkapı enIstanbulo dum la regado de SultanoAhmedo la 3-a. Pentraĵo de Jean-Baptiste van Mour, 1725.Epizodo depodkastoKern.punkto pri Dipomatio. Iama Germana ambasadoro en Rusio kaj Portugalio rakontas pri siaj spertoj esti diplomato. Kio estas la diplomata statuso? Kiel funkcias diplomatio? Kial ambasadoro ofte ŝanĝas la laborlandon?
Diplomato (ankaŭsendito) estas publika servisto, ĉu pro kariero ĉu pro politika nomumado, kiu plenumas la reprezentadon deŜtato en lainternaciaj rilatoj.
La bazaj funkcioj de diplomato estas la reprezentado de la sendinta ŝtato al kiu ĝi apartenas, la negocado kaj la informado.
LaProgramo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PNUD) iam klasigis je pli ol dek mil aferoj plenumindaj dekancelario. Pro tio, la diplomatoj kutime specialiĝas nur en kelkaj aferoj. Rezulte, por sekureco en la sekvo de ĉiu afero, ĉiu Ministerio de Eksteraj Aferoj devas havi fakulon por tiu kaj kunlaboranto, kiu poste iĝas fakulo.
El antikva epoko ladiplomatiaj rilatoj okupis filozofojn, politikistojn kaj monarkojn, kiuj baraktis por havi stabilajn rilatojn kun siaj najbaraj ŝtatoj, evitante armitajn frontojn - aŭ okazigante ĝin se necese - interplekte ekonomie la primitivajn ŝtatojn. Kiel multaj aliaj, la franca diplomatoPaul Claudel konsideras la reĝonStefanon la 1-an kiel la plej granda diplomato de la malproksima Mezepoko, ĉar la konsilarlibro kiun li lasis al sia filo konsilante kiel taŭge regi inkludis inter kelkajn el ties punktoj aliĝi al laKatolika Eklezio, ricevi senkondiĉe la fremdulojn, regi sen hato, fiero kaj kolero al nobeloj kaj guberniestroj, kaj aliĝi al morala kodo bazita sur humilo kaj bono.[1]