Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dipatrino

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je7 jun. 2025.
Dipatrino
titolo de Maria • kristana dogmo
VerkoBiblio
Informoj
Originala nomoΘεοτόκος
ReligioOrienta Kristanismo
vdr
Ikono de Nia Damo de Vladimiro (12-a jarcento), sankta protektino de Rusio, enTretjakova galerio.
La figuro de Dipatrino laSankta Maria en la blinda fenestro de la Maria-preĝejo de la Alta Kastelo enMalbork (Malborko), post la rekonstruo (2016)
Dipatrino Maria kunJesuo kaj la mistika geedziĝo deSankta Katerina, bildo deLucas Cranach la Maljuna,Belarta Muzeo (Budapeŝto)

Laŭkatolikismo kajortodoksismo, la titoloDipatrino (latine Mater Dei), aŭDinaskintino (greke Θεοτόκος,Theotókos,latine Dei GenitrixDeipara), estas honortitolo porMaria, la patrino deJesuo, bazita sur la kristana dogmo keJesuo Kristo estas vera dio kaj vera homo.

Doktrino

[redakti |redakti fonton]

La doktrino ekzistis almenaŭ ekde la2-a jarcento, sed ĝi ne estis oficiale deklarita kiel doktrino ĝis431 ĉe lakoncilio de Efezo por batali kontraŭnestorianismo.

Nestorio, la tiamapatriarko de Konstantinopolo, diris, ke Maria estas la patrino deJesuo kiel homo, sed ne kiel Dio, kaj rifuzis vidi Dion formitan en la sino de virino. Nestorio rigardis Maria-n kiel patrinon de Jesuo agnoskita kiel du personoj, unu homa, unu dia; li preferis la terminon Χριστοτόκος – Ĥristotokos (Kristnaskintino). Sed la Eklezio diris, ke Maria estas la patrino de la tuta Jesuo, ke la dieco kaj homeco de Jesuo estis tiel unuigita, ke la enkarniĝo estis tiel tuta, ke oni ne povas diri, ke Maria estas la patrino de unu parto de Jesuo, sed ne de la alia. Laŭ la formulo de Efezo, Jesuo estis unu persono (Jesuo), kiu unuigis en sin mem du naturojn (homo kaj Dio).

La disputo ne temas pri la naturo de Maria, sed pri la naturo de Jesuo Kristo. Do la demando tre gravas ĉar ĝi determinas la naturon dekristanismo mem.

La doktrino devenas deAleksandrio, kiu emis emfazi la diecon de Kristo (dum la rivala urboAntioĥio emis emfazi lian homecon).

Nomoj

[redakti |redakti fonton]

La vorto uzata en la slavaj lingvoj,Богородица – "Bogorodica" estas tradukata kiel "Dinaskintino".

Lagreka,ΘεοτόκοςTheotokos (Diakuŝintino), estas malpli forta ol la latina (Mater Dei) aŭ Esperanto (Dipatrino):theo ja signifas "Dio" sedtokos indikas Marian ne kiel la patrino kaj implice la generintino, sed simple kiel la virino, kiu portis infanon en sia utero. La lingvo de la koncilio de Efezo (kaj multe de frua kristana teologio) estis la greka.

Omaĝoj

[redakti |redakti fonton]

Ekzistas diversaj pliaj alvokiĝoj de la sanktulinoMaria, ekzemple

kaj ofte la nomo uzatas lige al la novtestamentaj eventoj

En arto

[redakti |redakti fonton]

La virgulino Maria estis montrita en la plej diversaj artaĵoj ekde la komenco dekristanismo.

v  d  r
Kristanismo
Jesuo Kristo
Fundamentoj kajBiblio
Teologio
Historio kajTradicio
Nomadoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dipatrino&oldid=9132537"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp