Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Diono Krizostomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diono Krizostomo
(40-115)
Paroladoj de Diono Krizostomo eldonitaj de Johann Jakob Reiske (1784). Parolado:Pri reĝado
Paroladoj de Diono Krizostomo eldonitaj de Johann Jakob Reiske (1784). Parolado:Pri reĝado
Persona informo
Naskiĝo40
enPrusa, nuna Bursa,Bitinio, Turkio,Malgrand-Azio
Morto115
enPrusa, nuna Bursa,Bitinio, Turkio,Malgrand-Azio
Lingvojantikva greka
ŜtatanecoRoma regnoRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupooratoro
filozofo
verkistoRedakti la valoron en Wikidata
VerkojSpeeches
vdr

Diono Krizostomo (40-115) ((latine: Dio Cocceianus; greke: Δίων Χρυσόστομος, aŭ Diono orbuŝa) estis greka historiisto, filozofo, kaj oratoro, kiu vivis dum la romia regado. Li estas konata pro siaj Paroladoj aŭ Prelegoj, leteroj, eseoj kaj aliaj skribaĵoj. Lia kromnomo Krizostomo aŭ "orbuŝa" devenas pro sia admirinda elokventeco.Filostrato lin konsideras unu el la plej grandaj retorikuloj kaj sofistoj enGrekio. Li multe verkis pri politiko, instruado,etiko,filozofio kaj ŝtatismo.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Li naskiĝis en la romia provincoBitinio, nune enTurkio kaj lia patro oferis al li kaj liaj gefratoj bonegan edukon. En la komenco de sia vivo, li sin dediĉis al la publika servado kaj al la skribado de sofismaj eseoj kaj retorikaĵoj, sed, poste li intense sin ekdonis al filozofio, tamen, li ne ligiĝis al ajna privata lernejo, kaj, celis apliki sian doktrinon al la ĉiutaga vivo kaj al la aferoj pri publika administrado, kie li okupis altajn postenojn. Tamen, li ŝajne trovis pli da intereso en lastoikaj kajnovplatonaj skoloj.

Vojaĝoj

[redakti |redakti fonton]

Dum la regeco de la imperatoroVespaziano li translokiĝis alRomo, kie li laŭŝajne edziĝis kaj havis filon. Pro tio ke li kritikis la regadon deDomiciano kaj tenadis kontaktojn kun konspirintoj, li estis ekzilita. Obee al la konsiloj de laOrakolejo de Delfo, li vestis sin kiel almozpetanto kaj havante ĉemane nenion alian ol kopio de la verko Fedono dePlatono kaj la parolado deDemosteno "La ambasado", li ekvivis kielcinika filozofo, vojaĝante tra landoj norde kaj sude de laRomia Imperio, kaj vizitisTrakion, Mizion[1],Skitujo kaj la lando de la Getauloj[2], kie li ĉiam estis bone akceptita pro sia konvinkpovo kaj arto pri publike paroli, eĉ farante piajn agojn.

Tiam, li fariĝis amiko deNerva, kaj eĉ uzis sian influpovon sur la trupojn de la bordo por favorigi la amikon, tiam kiamDomiciano estis murdita. Ascendante al la trono, Nerva nuligis lian ekzilon kaj Diono revenis al Prusa, adoptante la familinomon Kocejano kiel elmontro da danko pro la apogo ricevita de la imperiestro.Trajano, sukcedanto de Nerva, ankaŭ fariĝis granda amiko de Diono, kaj multe favoris lin. Lia afabla sinteno faris el li amiko deApolonio de Tiano kaj Eŭfrato de Tiro (35-118), kaj lia paroladopovo estis admirita de ĉiuj. Liaj lastaj jaroj estis vivitaj en Prusa, kie li envolviĝis pri jurajn reformojn.

Selektita verkaro

[redakti |redakti fonton]

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Mizio aŭ Misia estas regiono en la nordoriento de la antikvaMalgrand-Azio, apudAnatolio. Vidu Ago de la Apostoloj 16:7.
  2. Getaoj[rompita ligilo] aŭ Getauloj temas pri antikva popolo eltrakia origino, kiuj enloĝis la marĝenojn de la MalaltaDanuba Regiono kaj apudaj ebenaĵoj. Deveninte en la 6-a jarcento a. K., la getaoj estis submetitaj al laskitia influo kaj estis konataj kiel lertaj muntitaj arkpafistoj kaj sin dediĉis al la dioZalmoksisArkivigite je 2007-10-17 per la retarkivoWayback Machine.
Portala ikonoPortalo pri Grekio
Portala ikonoPortalo pri Historio
Portala ikonoPortalo pri Turkio
Ĝermo pri Grekio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priGrekio kajHistorio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĝermo pri Historio
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Diono_Krizostomo&oldid=8919780"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp