Judaĵoj:judismo estas la plej antikva religio de librokredoj kajmonoteismo.Eble la plej malnova konata detala bildo deJesuo Kristo, el la 6-a jarcento en la monaĥejo Sankta Katarino. Laŭ la figuro de Kristo oni konstruis la religionkristanismo, eble la unua kie dio estas ankaŭ homo.Allah (Dio)arablingve:Islamo ne permesas la bildigon de Dio
Dio aŭdioj estas, laŭ multajreligioj,teologioj,tradicioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura, ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon, ekzemple per ladia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidupanteismon,deismon).Nuntempe inter la homoj diras sin 53 % monoteistoj, 26 % politeistoj kaj 21 % ateistoj.
Panteismo – dio kaj la universo identas; foje proksima al ateismo
Ofte oni distingas inter politeismaj religioj, kiuj konas plurajn diojn, kaj la monoteismaj religioj, kiuj akceptas la ekziston de nur unu dio. En la kosmologio de monoteismaj religioj, politeismaj dioj kun siaj diversaj funkcioj iĝas ofte atributoj de la ununura dio, aŭ malplialte situantaj supernaturaj estaĵoj kielanĝeloj aŭSanktuloj.[3]
Laŭislamo, kristanismo estas politeisma, ĉar ĝi instruas pri Dio kiel patro, filo kajSankta Spirito, sed laŭ la memkompreno de kristanismo, ĝi estas monoteisma: laSankta Triunuo ja estas unu dio, kvankam tri personoj apartenas al ĝi.
Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita.
Kvankam la monoteismanoj nur servas unu plejaltan dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub dio:anĝelojn,demonojn, ktp. LaŭAŭgusteno, laromiaj kajgrekaj dioj ne estis simple falsajmitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn.
Bildigo de la kristana kreodio kiel geometro. Miniaturo el franca biblio,13-a jarcentoBildigo deBrahmao,Viŝnuo kajŜivo, la diaj figuroj de latrimurti, fine de la18-a jarcento
En multaj kulturoj disvastiĝis la ideo pri la estiĝo de la mondo el praa ovo, kiu entenis ĉiajn ecojn por krei ĉion. Kutime okazis evento, kiu estigas ŝanĝojn aŭ evoluojn. Ĉe la okcidentafrikajDogonoj la kreodioAmma skuis la kosman ovon kaj tiel liberigis diojn de ordo kaj malordo. La ideo de dia metiisto aŭ ĉarpentisto disvastiĝis multe en Afriko.[4]
La antikva greka filozofio evoluigis la koncepton de laDemiurgo, diaĵo, kiu kvazaŭ metiisto kreis la universon kaj metis la bazon por ĉiu evoluo.Gnostikismo transformis la koncepton al la ideo, ke Demiurgo, kiu kreis la mondon, estis la dio de lamalnova testamento kaj ke la dio de lanova testamento estas alia. Kristanismo konsideras tiun ideonherezaĵo.
Bildigo de la ĉielodio Varuna batalanta kontraŭ Rama, pentraĵo de Raja Ravi Varma,19-a jarcento
Ĉielo- kaj ŝtormodioj
Dioj, kiuj revelaciiĝis en la ĉielo estis kaj estas ofte rigardataj kiel la plej alta dioj; tipaj tiaj ekzemploj estas la fruveda dioVaruno kaj la irana dioAhura Mazda.[5]
La kredo je ĉielodioj kiel plej altaj estaĵoj, kiuj kreis la mondon, estas ĝis iagrade trovebla ĉe" ĉiuj tribaj popoloj. Tiaj dioj tamen plej ofte estas pasivaj, tiel ke ili en la religia kulto ne havas gravan rolon.Pli gravas la kredo je sanktaj fortoj kaj estaĵoj, kiuj alproksimigas al la ĉiutaga vivo de la homoj, kaj ŝajnas al ili pli efikaj.[6]Tiaj sanktaj fortoj reprezentiĝis diversforme detotemismo kaj kulto de prauloj ĝis mortofantomoj kajsundioj. LaŭMircea Eliade ĉielodioj iam ofte estis la centro de religia vivo, sed estis anstataŭitaj per pli alireblaj formoj. Ekzemploj de ĉieldioj, kiujn oni daŭre veneras kulte estas la dioAvonavilona de la popolo Zuni kaj la kreodioCagn de laboŝmanoj.[7]
Georges Dumézil montras tri ĉefajn sociajn funkciojn ĉe dioj de la protohindeŭropa kulturo: la funkcio de reganto kun magiaj kaj leĝdonaj aspektoj, fizika potenc- kaj kuraĝofunkcio, ĉefe dum militepoko, kaj fekundeco- kaj bonfartofunkcio.[8]Ĉe aliaj kulturoj tiu skemo estas nur parte uzebla. Tiel ekzemple multaj dioj de Malgrand-Azio kaj Afriko kombinas la funkciojn de reganto kaj militestro, dum aliaj kulturoj ne klare distingas la rikolto- kaj militfunkciojn.[9]
La plej altaj dioj estas ofte samtempe prizorgantoj de la socia ordo kaj moralo. Tiaj dioj postulas respondecon de homoj, juĝas kaj punas ilin, aŭ rekte aŭ malrekte pere de aliaj dioj. En la veda kompreno Varuno estas la protektanto de la kosmomorala leĝorta. La juda-kristana dioJHWH estas la kreinto de la juro. En la romia religioJupitero estis la prizorganto de lajuro, dekontraktoj kaj de moralaj devoj. EnBabilono la kunveno de la grandaj dioj zorgis pri la socio kaj decidis pri homaj sortoj.[9]
Oni ofte aldonas al dioj apartajn ecojn, kiuj entenas bonajn aŭ kolerajn karakterojn. Tre kruela estas ekzemple la patrino-diino de laaztekoj, Koatlikue, kiu estas prezentita kun ĉemizo el homaj manoj kaj koroj. Ŝi naskis la militdionHuicilopoĥtli, kiu mortigis siajn kvarcent gefratojn. JHWH estas bildigita en latorao kaj dolĉe kaj kolere. EnHindujo la plej gravaj dioj havas kaj mildan kaj timigan formojn.[10] KvankamKalio reprezentas morton kaj detruon kaj manĝas siajn idojn, ŝi estas adorata de multaj hinduoj kiel amema patrino. La dio Hina de la havajanoj estas alia ekzemplo por dio, kiu favoras bonfarton, sed alportas ankaŭ morton kaj detruon al la homoj. Antaŭ la kristanisma misiado, lakikujoj kredis, ke ilia dio, estis ama dio, kiu tamen punis tiujn, kiuj ne obeis ĝin per malsato, malsano kaj morto.[11]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloDeus otiosus.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMorto de Dio.
La frazo «Dio mortis» (engermana lingvo „Gott ist tot“), ankaŭ konata kielmorto de Dio, estas ofte atribuita al la germana filozofoFriedrich Nietzsche. Tamen, ĝi jam aperas ĉeHegel (Fenomenologio de la Spirito, FCE, 435) kaj eĉ ĉeDostoievski (La fratoj Karamazov).
«Dio mortis» ne volas signifi laŭlitere ke «Dio efektive mortis»; estas la maniero de Nietzsche diri ke la ideo pri Dio en si mem ne povas agi kiel fonto de morala aŭ teologia kodo. Nietzsche agnoskas la krizon kiun la morto de Dio reprezentas por la ekzistantaj moralaj konsideroj.
Aĉamano kaj variantoj en guanĉa lingvo:Aĉuhuran,Aĉahukanak (Dio Granda kaj Sublima),Aĉguaĝakseraks,Aĉoron,Aĉaman (la Subtenanto de ĉielo kaj Tero), estis la nomo kiu ricevis unu el la mitologiaj diaj entoj en kiuj kredis la praloĝantoj de la insuloTenerifo, nomeguanĉoj. Laŭ lamitologio, la fizika korpo de Aĉamano estis laĉielo.Ene de laŜivismo la DioŜivo estas konsiderata la supremo.
Laŭ la Kristana monoteismo, lasciaro pri la naturo de Dio povus esti atingita per du vojoj: unu ascendanta, el tio kio el la naturo estas konebla pri Dio; kaj aliaj descendanta, kion supozeble Dio komunikas.[12]En la jena listeto oni klasigas la supozatajn atributojn de Dio depende de ĝia rilato kun la kreintaĵo:
nerilataj atributoj, kiuj estas tute sendependaj el lakreado (kiel por ekzemplo la spiriteco) kaj
rilataj atributoj, kiuj aperas en lakremito (kiel por ekzemplo laĉiopoveco). Depende ĉu la rilato establiĝas kun tio kreita ĝenerale aŭ kun la raciaj kreitaĵoj, tiuj lastaj subdividiĝas siavice en:
Tiu vidpunkto prezentas Dion kiu nek estasmateria nek estas limigita per la kondiĉoj de la materia ekzisto. Dio kiu estasspirito, kiu pensas, sentas, parolas kaj komunikas kun siaj raciaj kreitaĵoj, ne posedas membrojn korpajn nek pasiojn, nek estas komponita de materiaj elementoj, kaj ne estas ligita al la kondiĉoj de la naturaekzisto.
„ Dio estas spirito; kaj tiuj kiuj adoras lin, spirite kaj vere necesas ke ili adoru ilin. ”
Supozita konsekvenco de la spiriteco de Dio estas ke Diovivas. Li vivas kielmorala estaĵo simile al laHomo sapiens, sed ege perfektege. A. Strong asertas:[13]
„ Se la spirito en la homo implicas vivon, tiam en Dio la spirito implicas la vivon kaj senfinan kaj neelĉerpeblan. ”
Dio estas limigita absolute de nenio, kaj, pro tio, li estus senfina.Senfina rilate al laspaco (enormeco de Dio) aŭ al latempo (eterneco de Dio). Rilate al laspaco Dio estussenfina ĉar li estas en ĉiu loko kaj eĉ ekster tio; tia atributo estus rilata al laĉieesteco. Pri latempo, Dio estus senfina ĉar eterna.
Lasaĝeco de Dio estus kombino de liaĉioscieco kaj de liaĉiopoveco. Li havas povon por apliki siajn konojn tiel ke la plej bonaj celoj estas realigitaj aŭ plenumitaj pere de la plej bonaj eblaj rimedoj.
Dosiero:Viracocha.jpgApu Qun Tiqsi Wiraqucha aŭ DioVirakoĉa en la kulturo de laInkaa imperio, estas la kreinto. Enkeĉua lingvo,apuj' signifas senjoron,tiqsi signifas fundamenton, bazon, komencon; dumwiraqucha devenas de la fuzio de du radikoj:wira (metatezo dewari = suno) kajqucha (enhavanto de akvo, lago, lageto).
Pli detalaj informoj troveblas en artikolomonoteismo.
En la antikva Oriento multaj urboj havis sian propran lokan dion, kvankam tiu adoro de unusola dio ne implicis la neadon de la ekzisto de aliaj dioj.
La kulto ikonoklasta de la suna dio egiptaAtono estis disvastigita de la faraonoAĥnaton (Amenhotepo la 4-a), kiu regis inter la jaroj 1358 kaj 1340 a.K. La kulto de Atono, la dio de la Suno, estas citata ofte kiel ekzemplo de la monoteismo plej frua pri kiu oni konas ion kaj foje estas citata kiel influo de la fruajudismo, kiu eblus pro la ekzisto de hebreajsklavoj en laAntikva Egipto. Sed kvankam la himno de Akenatono al Atono havigas pruvaron ke Akenatono konsideris, ke Atono estas la ununura kreanto, ĉiopova, la adorado al aliaj dioj apud tiu al Atono neniam finis ekster lia kortego, kaj la plej malfruaj kultoj politeismaj tuj rekuperis hegemonion.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloTeologio.
En kelkaj socioj la religikredantoj ofte akceptas, ke la sistemo de kondutmoralo estas inspirita en la revelacio de la majoritatareligio, kiu estas kolektebla en libro: por lakristanismo estas laBiblio, por lajudismo estas laTanaĥo kaj porIslamo estas laKorano.
En la juda religio, Dio revelaciis 13 atributojn de dia kompatemo; krom la relativaj revelacioj, Dio deziras, ke la adoranto alproksimiĝu al Li preĝe kaj en preskaŭ ĉiu momento de la ĉiutaga vivo, pro tio, ĉiutage. La ĉefa atingo de la homa saĝeco koincidas kun la konaro pri Dio.
Paĝo el Torao.
„ Estas eksponita en laTorao kaj en la Profetoj ke Haŝem[14] estas nek korpa nek materia, kiel oni diras: “Ke Haŝem estasElohim; en la ĉielo supre kaj en la tero malsupre” (Josuo 2: 11); kaj korpo ne povas esti en du lokoj (samtempe). Kaj oni eksponas: “Sed vi ne vidis ajnan bildon” (Devarim/ Deŭt.4: 15). Kaj krome: “Kun kiu oni komparos kaj egalos min?” (Josuo/ Is. 40: 25). Se Li estus korpo li estus simila al la aliaj korpoj. Se tio (ke Haŝem estas senkorpa), kion signifas tio kion eksponas la Torao: “Sub Liaj piedoj” (Ŝemot/ Eliro. 24: 10). “Skribitaj per la fingro de Elokim” (Ŝemot/ Eliro. 31: 18). “La mano de Haŝem” (Ŝemot/ Eliro. 9: 3). “La okuloj de Haŝem” (Zaĥaria. 4: 10). “La okuloj de Haŝem” (Bamidbar/ Num. 11: 1), ktp.? Pli bone, li estas adaptaĵo al la homa kompreno, kiu konas nur tion korpan, kaj la Torao esprimiĝas kiel per homa lingvaĵo; kaj ĉiuj tiuj estas metaforaj esprimoj, kiel oni eksponas: “Mi briligos la eĝon de Mia glavo” (Devarim 32: 41). Ĉu eble Li havas glavon, aŭ per glavo okazigas la morton? Ne, tiuj estas nur alegorioj! Kaj samo estas aplikebla al la aliaj esprimoj. La pruvo de tio estas ke profeto deklaras esti vidinta Haŝem vestantan “blankajn vestojn kiel la neĝo” (Danielo 7: 9), dum alia profeto vidis Lin vestanta “ruĝajn vestojn de Botzrao” (Josuo/ Is. 63: 1). La propraMoseo Rabeno vidis Lin “en la maro kiel Kuraĝa Militisto kiu luktis batalon” (Meĥilta Beŝalaj 15: 3), kaj en laSinajo “kiel Hazzan (muzikfunkciulo) volvita entalito (preĝomantelo)” (Talmudo Roŝ Haŝanao 17b). Rezultas tiam ke Haŝem havas nek figuron nek formon, kaj ke ĉiuj tiuj (versikloj) estas profetaj vizioj. (La propra fakto ke ĉiu profeto vidis Lin diferenca, signifas ke li havas nek figuron nek formon, kaj ku Ili estas nur alegoriaj kaj profetaj vizioj). La homa kompreno estas kapabla nek kapti nek esplori la veran ekziston (de Haŝem). Ĉu estas tio kion eksponas la Skribaĵoj: “ Ĉu vi trovos la komprenon de Haŝem? Ĉu vi trovos limojn al la Ĉiopova?” (Iov 11: 7)[15]”
Sankta Triunuo, pentrita de Szymon Czechowicz (1756–1758).
La kristanoj konsideras Dion kiel estaĵo kiu intervenas kaj partoprenas en la homara historio, kiu estas revelaciata. Krome, la plej parto de kristanaj eklezioj konsideras ekde antikve ke en Dio estus tri Personoj en unu ununura substanco, kio estas kolektita sub la formulo ke Dio estuskaj Unuopa kaj Triopa.
En la skribaĵoj de laPatristiko, oni elstarigas la diferencon inter la paganaj dioj, konsiderataj plenaj je malvirtoj kaj kontraŭdiroj, kaj la Dio konata kaj de la plej bonaj paganaj pensuloj (por ekzemploPlatono kaj la platonistoj, kiujn citasSankta Aŭgusteno en sia verkoLa Civito de Dio) kaj de la kristanoj.
El laMezepoko kaj ĝis la aktualo, la katolika tradicio faras Dion objekto de teologia studo, kaj samtempe konsideras ĝin nealirebla al plena racia kompreno (kiel klarigas, por ekzemplo,sankta Anselmo de Aosta). El tempo deTomaso de Akvino (1225-1274), laKatolika Eklezio akceptas ke la ekzisto de Dio povas esti pruvita en la etoso de lametafiziko.Tomaso de Akvino en sia verkoSumma Theologiae (1266) defendas, ke oni povas kompreni la ekziston de Dio pere de kvin vojoj (subkomprene kiel «manieroj alveni al», ne kiel konkretaj pruvoj):
Vojo de la unua motoro
Vojo de la efika kaŭzo
Vojo de la necesa estaĵo
Vojo de la gradoj de perfekto
Vojo de la inteligenta estaĵo kaj de la regado de la mondo
EnIslamo, laKorano ne pritraktas profunde la temon pruvi la ekziston de Dio, ĉar ĝi diras, ke ĝi estas konfirmita de la homainstinkto pura kaj sana (same kiel per lamenso ne poluita per «la malpuro de lapoliteismo»). Krome, la aserto pri la dia unuo, estas io natura kaj instinkta.[16][17]
La baza koncepto de Islamo estas rigoramonoteismo, nomataTawhid (arabe توحيد)[18]. Dio estas priskribita en la ĉapitro 112 de la Korano[19] kiel: «Diru: "Li estas Alaho, la Unueco, Alaho la Eterna, Li nek naskis nek estis naskita, kaj neniu estas simila al Li"». (112, 1-4). Islamanoj malakceptas la kristanan doktrinon pri laTriunuo kaj dieco de Jesuo, kaj komparas ĝin kunpoliteismo, sed ili akceptas Jesuon kiel profeton. En Islamo, Dio estas preter ĉiu kompreno kaj islamanoj ne bildigas Dion. Dio estas priskribita kaj referita pere de pluraj nomoj aŭ atributoj. La plej ofta inter ili estasAl-Rahmān t.e. "la Kompatema" kajAl-Rahīm, t.e. "la Donema".[20]
Islamanoj kredas ke la celo de la homa ekzistado estas la adorado al Dio.[21] Li estas supozata kiel persona dio kiu ĉiam respondas al ajnulo kiu en malfeliĉo aŭ danĝero vokas Lin[22]. Laŭ Islamo ekzistas neniuj perantoj, kiel ekzemple pastraro, inter Dio kaj la kreado ĉar laŭ Korano Dio diris «Ni estas pli proksimaj ol viajugola vejno» (Korano 2, 117).
Allāh estas la vorto sen pluralo aŭ sekso uzata de arablingvanoj (ne nur islamanoj, sed ankaŭjudoj kajkristanoj) por Dio, dum ʾilāh estas por diaĵo aŭ gedioj ĝenerale. Aliaj ne-arabaj islamanoj ankaŭ uzas aliajn nomojn por Dio, ekzemple "Tanrı" en laturka aŭ "Khodā" en lapersa.
Per diversaj formoj kaj laŭlonge de la historio, laŝtatoj establis rilatojn ne ĉiam facilajn kun la religiaj kredoj kaj tre ofte kun la ideo de Dio hegemonia en la socio. Ekzistas, pro tio, diferencaj manieroj, kiuj gamas el la teokratia ŝtato, kie la kompreno de Dio (aŭ de la dioj, en la lokoj kie hegemonias lapoliteismo) estas io kiu devus esti akceptita (laŭ lajuro) de ĉiuj (kontraŭ ebla puno perdi kelkajn aŭ multajn rajtojn) ĝis la mala ekstremo, kiu konsideras la kredon en Dio (aŭ en la dioj) kiel io kiu devas esti elradikigita komplete aŭ, almenaŭ, ekskludita el ajna apero en publika medio.
En lareligiaj ŝtatoj la civila kaj la religia socioj estas apartigitaj entoj, sed ekzistas oficiala religio kaj oni postulas al la civilaj leĝoj ke ili estu subigitaj al la religiaj, dum la moralo kaj la komuna havaĵo estas difinitaj de la religio. La religieco povas esti kongruebla kun la kredolibereco, sed ne kun la egaleco inter la religioj, kaj tiuj diferencoj gamas inter la simpla ceremonia elstareco aŭ la impostaj privilegioj por la oficiala religio kaj la malpermeso posteni en publikaj oficoj por la membroj de aliaj religioj aŭ por la nereligiuloj. En lateokratiaj ŝtatoj la maksimuma aŭtoritato de la registaro korespondas al la pastraro, kaj la tuta politika vivo estas subigita al la religio. Kelkaj modernaj reĝimoj, kiel la aŭtoritatemaj reĝimoj de katolika inspiro deFrancisco Franco,Ante Pavelić aŭJorge Rafael Videla, superis la limojn de la religia ŝtato sen iĝiteokratioj.
Itzamnao (nomata ankaŭ Zamnao): Lia nomo signifas "igvanejo", kaj li estis la senjoro de la "roso aŭ substanco de la ĉielo", Dio kreanto kaj suprema inter majaajjukatananoj. Li estus senjoro de laĉieloj, lanokto kaj latago. Lee Lawrie, Bildo de Itzamnao (1939).Kongresa Biblioteko de Usono, konstruaĵo de John Adams,Vaŝingtono.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEkzisto de Dio.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAgnostikismo.
Laagnostikismo (de la grekaa: ‘ne’ kajgnosis: ‘sciaro’) estas religia aŭ filozofia sinteno pri religio laŭ kiu la ekzisto aŭ ne de Dio, aŭ mitologio de diaĵoj, estas nekonata. En kelkaj versioj (malforta agnostikismo) tiu manko de certeco aŭ de sciaro estas persona sinteno rilata kun la skeptikismo. En aliaj versioj (forta agnostikismo) oni asertas, ke la kono pri la ekzisto aŭ ne de superaj estaĵoj ne nur ne estas konata sed ankaŭ ne estas konebla. Finfine estas versioj (apateismo) en kiuj oni asertas, ke la ekzisto aŭ ne de superaj estaĵoj ne nur ne estas konata sed ankaŭ ke tio estas banalaĵo aŭ superflua afero.
Ladiismo estas la sinteno kiu baziĝas sur la filozofia kredo en Dio, suprema estaĵo, aŭ principo establita de la racio kaj la evidenteco, sen akcepti la aldonan informon supozeble revelaciitan, same tiu enhavata en determinitaj libroj, kiel laBiblio aŭ laKorano, kiel tiu ricevita perer de determinitaj personoj. Ladeisto kutime kredas en kreinta estaĵo kiu estis establinta launiverson kaj ties procezojn, sed kiu ne komunikiĝas kun la homa estaĵo kaj al kiu oni ne povas direkti preĝojn.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloAteismo.
La terminoateismo povas referenci al du diferencaj sintenoj: nome la indiferenteco pri la ekzisto de diaĵo aŭ pri tiespreceptoj, kaj la absoluta malkredo en la eblo aŭ la realo de ties ekzisto.
Agnostikismo estas varianto de ateismo en kiu oni asertas, ke la ekzisto de unu aŭ pliaj dioj estas dubinda, malprobabla aŭ nesufiĉe pruvita. Tiu tendenco korespondas al la foresto de kredo en la ekzisto de dioj kaj povas esti pli bone komprenata kiam oni komparas ĝin kun la forta aŭ pozitiva ateismo. Oni konas ĝin ankaŭ kiel malforta ateismo (kontraste al la forta ateismo) aŭ negativa ateismo (kontraste al la pozitiva ateismo) aŭ implicita ateismo (kontraste al la eksplicita ateismo). Oni nomas ĝin ankaŭ kiel skeptika ateismo en la senco ke senpruve oni ne povas kredigi eĉ en la forta ateismo.
Estas diversaj religiaj sistemoj ― por ekzemplo enbudhismo, advaitahinduismo kajdiskordianismo― en kiuj oni nek mencias nek studas la ekziston de Dio.
Por la doktrino de laspiritismo, Dio estas la suprema inteligenteco, unua kaŭzo de ĉio, eterna, neŝanĝebla, nemateria, unika kaj ununura, ĉiopova, supreme justa kaj bona.
Lapanteismo subtenas, ke la tuta universo estas Dio mem. Oni identigis elementojn de panteismo en kelkaj primitivaj kultoj de adorado al la naturo.
Diaĵo estas postula supernatura estanto, kiu estas ĉiam de grava potenco kaj estas dia, aŭ sankta, alte estimata. Diaĵoj havas la respekton dehomoj. Diaĵoj supozas diversajn formojn, sed estas ofte prezentita kiel havanta homan aŭ alianbestan formon. Kelkaj kredoj kaj tradicioj konsideras blasfemeimagi aŭ prezenti la diaĵon kiel havanta iun konkretan formon. Ili estas kutime senmortaj. La lingva (semantika) diferenco interdio kajdiaĵo estas iom komplika, ĉar ĝi entenas teologiajn kaj kulturajn nuancojn.
Ĉefdio, supera dio aŭ Reĝo de la dioj (parollingve neprecizaĵo: supra aŭ (plej)alta!) estas la nomo por la plej grava diaĵo en politeismaj religioj, kiuj estis aparte disvastiĝintaj en la antikveco. La ĉefa dio havas potencon super la dioj hierarkie subigitaj al li, kiuj estas asignitaj al li kiel helpantoj kaj kutime estas parencaj al li. El tio ekestis diversaj kategorioj de respondecoj kun foje vasta genealogia arbo de dioj, inter kiuj ĉiam unu grupo elstaras kaj havas superan aŭtoritaton, kiu povas etendiĝi ĝis limigi la ĉiopovon de la supera dio.
Afrodita/Venera en pentraĵo deW. Bouguereau: nomeLa naskiĝo de Venuso. Dum plej multaj el la modernaj religioj aŭ ne personigas dion en viro aŭ virino aŭ personigas ĝin en virino, multaj nemodernaj religioj personigas diojn aŭ diaĵojn en virinoj.
Armstrong, Karen, A History of God: The 4,000-Year Quest of Judaism, Christianity and Islam, Ballantine Books, 1994.ISBN 0-434-02456-2
Paul Tillich, Systematic Theology, Vol. 1 (Chicago: University of Chicago Press, 1951).ISBN 0-226-80337-6
Hastings, James Rodney (2a eldono 1925–1940, represita 1955, 2003) [1908–26]. Encyclopedia of Religion and Ethics. John A Selbie (Volumeno 4 el 24 (Behistun (plue) al Bunyan.) ed.). Edinburgh: Kessinger Publishing, LLC. p. 476.ISBN 0-7661-3673-6. "The encyclopedia will contain articles on all the religions of the world and on all the great systems of ethics. It will aim at containing articles on every religious belief or custom, and on every ethical movement, every philosophical idea, every moral practice."
Louis Grey: The Mythology of all Races (13 Bde.) Cooper Square, New York 1964
Samuel Noah Kramer: Mythologies of the Ancient World. Quadrangle Books, Chicago 1961
Manfred Lurker: Lexikon der Götter und Dämonen. Kröner, Stuttgart 1984,ISBN 3-520-82001-3
Patricia Turner, Charles Russell Coulter: Dictionary of Ancient Deities. Oxford University Press, Oxford 2001,ISBN 0-19-514504-6
Roy Willis (Eld.): World Mythology. Henry Holt, New York 1996,ISBN 0-8050-4913-4
Charles Hartshorne, William Reese: Philosophers Speak of God. The University of Chicago Press, Chicago 1953
H. P. Owen: Concepts of Deity. Macmillan, London 1971,ISBN 0-333-01342-5
H. P. Owen: Eintrag „God, Concepts of“ in Donald Borchert (Hrsg.): Encyclopedia of Philosophy, Bd. 4, S. 107–113. Thomson Gale, Detroit 2006,ISBN 0-02-865784-5
Raimundo Panikkar: Eintrag „Deity“ in Lindsay Jones (Hrsg.): Encyclopedia of Religion, Bd. 4, S. 2252–2263. Thomson Gale, Detroit 2005,ISBN 0-02-865733-0
John Carman: Majesty and Meekness: A Comparative Study of Contrast and Harmony in the Concept of God. Eerdmans, Grand Rapids 1994,ISBN 0-8028-0693-7
Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion. Sheed and Ward, London 1958
E. O. James: The Concept of Deity: A Comparative and Historical Study. Hutchinson’s University Library, London 1950
Hans-Joachim Klimkeit (Hrsg.): Götterbild in Kunst und Schrift. Bonn 1984,ISBN 3-416-04002-3.
Theodore Ludwig: Eintrag „Gods and Goddesses“ in Lindsay Jones (Hrsg.): Encyclopedia of Religion, Bd. 6, S. 3616–3624. Thomson Gale, Detroit 2005,ISBN 0-02-865733-0
Raffaele Pettazzoni: The All-Knowing God. Methuen, London 1956