La montaro etendiĝas tra 645 km laŭlonge de laadriatikamarbordo (nordokcidenten-sudorienten), ekde la Juliaj Alpoj en la nordokcidento ĝis Skar-Montaro kaj Korab-Montaro, kie la montaradirekto ŝanĝiĝas je norden-suden. La plej altamonto de Dinara Montaro estasProkletije, kiu situas je lalimo de orienta Montenegro kaj norda Albanujo, kun pinto nomitaMaja Jezrcë je 2 693 m.
Dum laAlpina orogenezo kiu okazis antaŭ 50–100 milionoj da jaroj, grandegaj flankajpremoj faldigis kaj kovris la rokojn je granda arkaĵo ĉirkaŭ la praa rigida bloko de la nordoriento. Dinara Montaro estis levigita laŭ pli-malpli paralelaj montaroj, etendiĝante kielkolĉenojn ekde Juliaj Alpoj tiel fore kiel la areoj de norda Albanujo kaj Kosovo, kie la montaro cedas lokon al akvoj deDrina-Rivero kaj alkampoj de Kosovo. La Skar-Montaro kaj Korab-Montaro tiam leviĝas kaj la montarapejzaĝo kontinuas suden ĝisPindo enGrekujo kaj la montaroj dePeloponezo kajKreto,Rodiso kajTaŭruso de sudaTurkujo.
La Dinara Montaro estas nomata laŭ Dinara Monto (1 913 m), okulfrapa pinto en la centro de la montaro ĉe la limo de Kroatujo kaj Bosnujo kaj Hercegovino.
La montaro nomatasAlpet Dinaride aŭAlpet Dinarike enalbana lingvo,Dinarske planine,Dinarsko gorje aŭDinaridi enkroata lingvo,Dinarske planine (Динарске планине) aŭDinaridi (Динариди) enbosna lingvo, montenegra lingvo kajserba lingvoj, kajDinarsko gorstvo enslovena lingvo.
La mezozoika kalkoŝtono konstituas tre diferencan regionon deBalkana Duoninsulo, notindan por rekonmarkoj kielkarsto, kiu pretigis sian nomon al ĉiuj tiaj kalkoŝtonajterenoj,eroditaj degrunda akvo.
Lakvaternaraglacialo havis relative malmulte da senperageologia influo sur Balkana Duoninsulo. Ne ekzistis permanenta glacikovraĵo, kaj ne estas multe dapruvoj pri vastaglaciiĝo. Nur la plej altaj pintoj de la montoj Durmitor, Orjen kaj Prenj havas glacialajn valojn kajmorenojn tiel malalte kiel 600 m. Tamen, en Prokletije, montaro je la norda albana limo kiu iras orienten-okcidenten (tiel rompante la ĝeneralan geografian emon de la dinara sistemo), estas pruvoj de grava glaciiĝo.
Vintro en Jahorina, Bosnujo kaj Hercegovino.
Unu geologie tre grava karakterizaĵo de la nuntempa pejzaĝo estas pli detale konsiderenda : tiu pri la kalkoŝtonaj montoj, ofte kun ilia antaŭvideblafaŭlteco. Ili estas duraj kaj malmulte erozieblaj, kaj ofte restas kiel krutaj akrajdeklivoj, tra kiujravinoj kajkanjonoj estas tranĉitaj per lariveroj kiuj drenigas la pli altan deklivaron. La plej vasta ekzemplo de kalkoŝtona montaro en Eŭropo estas tiu pri Karsto en Dinaraj Alpoj. Tie ĉi, ĉiuj la karakterizaj signoj ĉiam kaj ĉiam renkontiĝas kiam onivojaĝas tra tiu sovaĝa kaj maldense loĝata regiono. Kalkoŝtono estas tre poraroko, tre dura kaj rezistema al erozio. Akvo estas la plej grava korodanta aganto, solvante la kalkoŝtonon perkemia agado de sia naturaacideco. Kiam ĝi suben perkoladas tra fendoj en la kalkoŝtono ĝi malfermas fendegojn kaj kanalojn, ofte de grandegaprofundo, tiel ke estiĝas kompletaj subgrundaj drenadaj sistemoj. Dum sinsekvantajjarmiloj ili profundiĝis, postlasante gigantajn senakvajnkavernojn kaj kavojn kaj formigante subgrundajnlabirintojn detuneloj kajŝaktoj. Lategmentoj de iuj de tiuj kavernoj povas enfali, por estigi grandajnperpendikular-flankajn ravinojn, denove montrante la akvon ekde la tersupraĵo. La belegaj ravinoj de multaj el la dinaraj riveroj, ekzemple tiuj deVrbas,Neretva, Tara kaj Lim, prave estas famaj. La parteinunditaj okcidentaj Dinaraj Alpoj konstituas multajninsulojn kajhavenojn laŭlonge de la kroata marbordo.
Nur laŭlonge de la dinaraj ravinoj komunikado eblas tra Karsto, kajvojoj kajfervojoj tratunelasabismajnklifojn kaj transpasas mallarĝajnlistelojn super rorantajtorentoj. Iom dafontoj kaj riveroj estiĝas en Dinara Montaro, inkluzive Jadro-Fonto, notinda por esti estinta la fonto porlapalaco de laromia imperiestroDiokleciano enSplit[1]. Samtempe la pureco de tiuj rokoj estas tia ke la riveroj estas kristalklaraj, kaj estas malmulte da grundo-faranta reziduo.Testado de akvo-kvalito, ekzemple pri Jadro-Rivero, indikas la malaltajnpoluajn nivelojn kiuj ĉeestas[2]. Rokaj flankoj ofte estas senvegetaĵaj kaj brilante blankaj, sed la malofta grundo povas kolektiĝi en la fendoj, kaj subteni abundankalkotoleremanvegetaĵaron, aŭ produkti mallarĝajn striojn dekultivado.
Ruinoj defortikaĵoj punktigas la montaran pejzaĝon, pruvojn de jarcentoj demilito kaj de rifuĝejo kiuj estis provizitaj al diversajarmeoj. Dum laromiaepoko, Dinara Montaro provizis ŝirmaĵon por la ilirianoj rezistante romian konkeron de balkana duoninsulo, kiu ekis kun la konkero de orient-adriatika marbordo en la 3-a jarcento a.K.. Romio konkeris la tutaĵon de Ilirio en 186 a.K., sed tiu montaro protektis la iliriajn rezistemulojn dum multaj jaroj ĝis la totala submetiĝo de la areo en 14 a.K.. Pli freŝdate, laOtomana Imperio preterlasis la kompletan submetiĝon de montaraj areoj de Montenegro. En la20-a jarcento, ankaŭ, la montaro provizis per favora teritorio porgerilo, kun lajugoslavajpartizanoj organizinte unun el la plej sukcesaj aliancanaj rezistemulajmovadoj de laDua mondmilito.
La areo restas maldense loĝata;forstumado kajminado estas la precipajekonomiaj aktivecoj en Dinara Montaro. La loĝantoj de tiu montaro plenumasrekordon pri esti la plej altaj en la mondo, kun vira averaĝa alto de 185,6 cm kaj virina averaĝa alto de 171,0 cm[3].