Dinamo Kievo Динамо Київ |
---|
 |
futbala klubo |
---|
Kluba nomo | Футбольний Клуб Динамо Київ |
Fondita | la 13-an de majo 1927 (nun1927-05-13) |
Stadiono | Nacia Sporta Komplekso Olimpijskij |
Kapacito | 70 050 |
Prezidanto | Ukrainio Igor Surkis (Ігор Суркіс) - stato de somero 2020 |
Trejnisto | Oleksandr Ŝovkovskij(Олександр Шовковський) - stato fine de 2023 |
Ligo | Ukraina Unua Ligo |
2023–24 | 2 |
|
|
La futbalkluboDinamo Kievo (ukraine Динамо aŭ plennomeukraine Футбольний Клуб Динамо Київ, prononco laŭ sistemoIFA [dɨnamo kɨjiʋ̥]) estas ukraina profesia futbalklubo bazita enKievo. Fondita en 1927 kiel parto de lasovetunia Sporta Societo Dinamo, la unua vira teamo de la klubo konkuras en la Ukraina Unua Ligo de futbalo kaj neniam ĝis nun perdis sian rajton konkuri tie. La hejma stadiono estas la Nacia Sporta Komplekso Olimpijskij, kiu havas kapaciton de 70 050 sidlokoj por spektantoj. Dinamo nedisputeble estas la plej populara futbalklubo de Ukrainio.[1] La klubo agadas kadre de laUkrainia Asocio de Futbalo (UAF),ukraine Українська асоціація футболу,Ukrainska Asociacija Futbolu (UAF). Aktuale, la trejnisto de la unua vira teamo estas Oleksandr Ŝovkovskij(Олександр Шовковський).
Ekde 1936 Dinamo elspezis sian tutan historion en la supera futbala ligo de Sovetiuno kaj poste Ukrainio. Ĝia plej sukcesa periodo estas ligita kunValerij Lobanovskij (ukraine Валерій Лобановський), kiu kondukis la unuan viran teamon de la klubo al multnombraj naciaj kaj eŭropaj titoloj. Dinamo Kiev iĝis la sola sovetunia klubo eksterMoskvo, kiu sukcesis venki la hegemonion de moskvaj kluboj en la futbala Supera Ligo (ruseВысшая лига) de Sovetunio. La matĉoj inter la viraj teamoj de la gvidaj ligaj kluboj Spartak Moskvo kaj Dinamo Kiev fariĝis laplej ekscitigaj futbalmatĉoj enSovetunio. Ekde fine de 1960 la klubo preskaŭ ĉiujare (kun kelkaj paŭzoj) partoprenas en la kontinentaj turniroj de la eŭropa konfederacioUEFA.