Dimechaux estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭSolre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kunBelgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetojMaubeuge kajFourmies.
La vilaĝo Dimechaux troviĝas proksime de la urbetoAvesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Dimechaux etendiĝas sur 4,85 km².