Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Diferencialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas priDiferencialo defunkcio. Por aliaj signifoj vidula artikolonDiferencialo (apartigilo).

Enmatematiko, ladiferencialo dereelafunkcio de unu aŭ plurajvariabloj estas mezuro de la funkcia vario (kresko aŭ malkresko). Penso pri diferencialoj estas natura sekvo de studo dederivaĵoj. Ĉiu diferencialo estas konstruata sur iu funkcio, sed ankaŭ en iupunkto. Tiel, diferencialo dependas el funkciof kaj punktoa en sia fontaro. Iom plej precize, la diferencialo informas pri la kresko def ĉirkaŭa: sex estas ĉea, la diferenco interf(x){\displaystyle f(x)} kajf(a){\displaystyle f(a)} kaj la diferencoxa{\displaystyle x-a} estas en iuproporcio, kiun la diferencialo def mezuras. La kvalito de tiu proporcio pligrandas sex pliproksimias ala. Sef estas kontinua ena,f(x)f(a){\displaystyle f(x)-f(a)} estas malgranda sexa{\displaystyle x-a} estas sufiĉe malgranda. La diferencialo mezuraskiom malgranda ĝi estas.

Kiamf havas pli ol unu argumenton, la diferencof(x)f(a){\displaystyle f(x)-f(a)} ne dependas nur de laabsoluta valoro|xa|{\displaystyle |x-a|}, sed ankaŭ de ĝiadirekto. Simplaekzemple, la duargumenta funkciof(x,y)=x{\displaystyle f(x,y)=x} ne ŝanĝas sey ŝanĝas, sedf(x,0)f(0,0)=x{\displaystyle f(x,0)-f(0,0)=x}. Tio montras ke, en la punkto(0,0){\displaystyle (0,0)},f iusence havas derivaĵonxx=1{\displaystyle {\frac {x}{x}}=1}. La diferencialo def indikas tiun sintenon, montrante ekzemple la direkton en kiuf kreskas plej rapide.

Laŭ la matematika sperto, por studi funkcioj loke (t.e., ĉirkaŭ iu punkto), estas utile kompari ĝin kunlinearaj funkcioj (kaj por fari tionlineara algebro multe gravas). La funkciojT(x1,...xn)=c1x1+...+cnxn{\displaystyle T(x_{1},...x_{n})=c_{1}x_{1}+...+c_{n}x_{n}}, kvankam simplaj, ŝanĝas malegale en diferencaj direktoj. Do, ili povas modeli la kreskon de diversaj funkcioj. Se la nombrojnc1,...cn{\displaystyle c_{1},...c_{n}} oni imagas kiel variablojn, malfiniaj linearaj funkcioj imagiĝas, kaj unu el ili povas esti tia, kef(x)f(a){\displaystyle f(x)-f(a)} estas proksimumeT(xa){\displaystyle T(x-a)}, se oni rigardas nurxjn proksimajn ala. Alia esprimebleco por tio estas diri kef(x)f(a)T(xa)=f(x1,...xn)f(a)(c1(x1a1)+...+cn(xnan)){\displaystyle f(x)-f(a)-T(x-a)=f(x_{1},...x_{n})-f(a)-(c_{1}(x_{1}-a_{1})+...+c_{n}(x_{n}-a_{n}))} povas esti malgranda eraro, se oni elektas korektajnc1,...cn{\displaystyle c_{1},...c_{n}}.

Geometrie, linearaj funkcioj havas ebenojn kiel grafikoj (almenaŭ se la domajno estasdudimensia). Sef(x)f(a){\displaystyle f(x)-f(a)} estas preskaŭ lineara, la grafiko def estas preskaŭ la grafikebeno. Tio harmonias kun la intuicio ke, en grafikoj de dudimensiaj funkcioj, oni povas imagi ebenojn tanĝantajn al la grafiksfurfaco.

Sed ne ĉiuj funkcioj havas diferencialon, kaj estas funkcioj, kiuj havas diferencialojn nur en kelkaj punktoj. La funkcioj, kiuj havas, nomiĝasdiferencialeblaj (ena). Sef estas diferencialebla en ĉiu punktoa de sia domajno, oni nomas ĝin "ĉiupunkte diferenciabla", "ĉie diferenciabla" aŭ simile.

Per derivaĵoj oni povas, laŭ la metodoj de ladiferenciala kalkulo kajmatematika analitiko, kalkuli kaj plikompreni lainklinon defunkcia grafiko en iupunkto,tanĝantojn alkurbojn, aŭ enfiziko momentanrapidecon. Per la diferencialoj oni povas plue studigrafikojn de duargumentaj funkcioj aŭ diferencialan geometrion.

Laformulo por la diferencialo de la funkcioy=f(x){\displaystyle y=f(x)} ĉex0{\displaystyle x_{0}} estasdy=f(x0)dx{\displaystyle \mathrm {d} y=f'(x_{0})\cdot \mathrm {d} x}.

Tial laderivaĵo f'(x) ankaŭ povas esti skribita kieltuteca derivaĵodydx{\displaystyle {\frac {\mathrm {d} y}{\mathrm {d} x}}}.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri matematiko
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo primatematiko.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Diferencialo&oldid=8747875"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp