| Diet for a Small Planet | |
|---|---|
| skribita verko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Frances Moore Lappé |
| Lingvoj | |
| Lingvo | angla lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1971 |
| Ĝenro | kuirlibro |
Dieto por Malgranda Planedo (Diet for a Small Planet) estas libro de 1971 verkita deFrances Moore Lappé, la unua grava libro kiu rimarkigis la median efikon de viandproduktado kiel malŝparema kaj kontribuanta al monda manĝomalabundo. Ŝi argumentis pri mediavegetarismo, praktikante vegetaran vivmanieron pro zorgoj pri best-bazitaj industrioj kaj la produktado de bestodevenaj produktoj.
La libro vendiĝis je pli ol tri milionoj da ekzempleroj kaj estis miriga pro argumentado ke la monda malsato ne estas kaŭzita de manko de manĝaĵoj sed de neefika nutraĵa politiko. Krom informoj pri viandproduktado kaj ĝia efiko almalsato, la libro enhavas simplajn regulojn por sana dieto kaj centoj da senviandaj receptoj. Ĝia miksaĵo de receptoj kaj analizo tipigis la kredon de radikaluloj en la kapablo kombini personanterapion kun politikanaktivismon.