Dieter FECHNER (naskiĝinta en1936 enŻary, mortinta la6-an de decembro 2021 enMühlhausen[1]) estisgermana regionhistoriisto kaj fakblibra verkisto.
Forpelite li vivis de 1946 en Múhlhausen; inter 1953 kaj 1957 Fechner frekventis seminarion porinstruistan enErfurto antaŭ ekdeĵorado en 1968 enLengefeld. Inter 1966 kaj 1970 li faris telestudadon prigermanistiko ĉe laPedagogia Altlernejo de Erfurto. Fechner do inter 1968 kaj 1990 enBickenriede (Dingelstädt) instruistis, dum ok jaroj viclernejestrece. Paralele dediĉis sin li al regionhistoriaj temoj. PostTurniĝo li elfaris plurajn partojn de ampleksa kaj altvalora kroniko de Lengefeld. Jam de la mezo de la 1970-aj jaroj aperis recenzoj de li kaj kontribuaĵoj (pri)beletraj en gazetoj kaj revuoj, ekz. ĉe "Deutschunterricht", "Marginalien", "Neue Deutsche Literatur", "Weimarer Beiträge", "Weltbühne", "Der Literat", "Palmbaum", "Moment" kaj "RotFuchs".
Ekgravis de la 1990-aj jaroj li la historio de la ĉirkaŭajoj de Mühlhausen. Gazetare legeblis pluraj liaj serioj, ekz.:Berühmte Mühlhäuser (30 partoj; pri elstaruloj),Mühlhäuser Musiker (20; pri muzikistoj),Mühlhäuser Plastiken (23; pri plastikoj),Kirchen im Altkreis (52; pri kirkoj),Landgasthöfe (17; pri neurbaj gastejoj),Mühlhäuser Heimatforscher, Chronisten und Archivare (18; pri arkivistoj),Zum Bibliothekswesen in Mühlhausen (18; pri bibliotekoj),Literarisches Mühlhausen (66; pri la literatura vivo) kajMühlhäuser Maler (50; pri pentristoj).
Inter aŭgusto 1966 kaj novembro 2000, Fechner laboris por la serioHäuser in Mühlhausen (pri domoj de Mühlhausen), kiu aperis en 200 partoj ĉe la taggazeto "Thüringische Landeszeitung" (regiona eldono por Mühlhausen). En aliaj serioj, Fechner prisesploris la kontakojn de gravuloj kun la urbo Mühlhausen, ekz. deJohann Sebastian Bach (16 fojojn),Johann Wolfgang von Goethe (10x),Friedrich August Stüler (5x), de reĝinoLudovikino de Prusujo (7x).
Kontribuaĵoj de Fechner troviĝas ankaŭ en la periodaĵoj "Eichsfelder Heimathefte", "Mühlhäuser Beiträge", "Thüringer Museumshefte" kaj "Neue Thüringer Illustrierte". Multajn aferojn de li eldonisVerlag Rockstuhl enBad Langensalza.
En somero 2016 la urbo Mühlhausen premiis lin per aljuĝo deJoseph-medalo.