Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Diepoldsau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diepoldsau
Blazono de Diepoldsau
Fervojo de la internacia rejnregluigo inter Widnau kaj Diepoldsau
komunumo en Svislando
KantonoSankt-Galo
DistriktoElektodistrikto Rejnvalo
Geografia situoCH1903: 766966 / 250408(mapo)47.3833333333339.65Koordinatoj:47° 23′ N,9° 39′ O;CH1903: 766966 / 250408(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj5807
Areo11,23 km²
Alteco410 msuper marnivelo
Poŝtkodo9444
Komunumkodo3234
Mapo de Diepoldsau
vdr

Diepoldsau (en la rejnvala dialekto de la alemana lingvo:Tippilzou) estas komunumo en laelektodistrikto Rejnvalo,Kantono Sankt-Galo,Svislando. Ĝi havis 5 662 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 5 807 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Diepoldsau situas plejparte oriente deRejno kies vojo dum la rejnreguligo estis rektigita. LaMalnova Rejno formas la limon interAŭstrio kajSvislando. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Diepoldsau kajSchmitter kaj tial estas ankaŭ konata sub la nomoDiepoldsau-Schmitter.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Diepoldsau limas en nordo alWidnau, en nordoriento alLustenau (Austrio), en oriento alHohenems (Austrio), en sudo alAltach (Austrio), en okcidento alOberriet, kaj en nordokcidento alBalgach.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Diepoldsau akireblas de la stacidomoHeerbrugg perpoŝtaŭtobuso en malmultaj minutoj. La komunumo ankaŭ havas aliron al lasvisa aŭtovojo A13.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua skriba informo pri Diepoldsau datiĝas el dokumento de la jaro890 au891, kiu menciasThiotpoldesouua kiel reĝa arbaro. En la jaro1129 la germana reĝo Frederiko donacis la bienon Dipoldsau al laMonaĥejo Sankt-Galo. En la jaro1795 la bieno Diepoldsau aĉetis por 1200 guldenojn sian liberecon de laPrincabatejo Sankt-Galo. En la jaro1803 post la malfondo de laHelveta Respubliko Diepoldsau fariĝis aŭtonoma politika de la tiam nove fonditaKantono Sankt-Galo. En la jaro1883Widnau post longa lukto sendependiĝis de Diepoldsau kiel propra politika komunumo. En la jaro1892 estis subskribita la internacia ŝatata kontrakto inter Svislando kaj Austrio pri la reguligo de laRejno, kiu ĝis tiam periode inundis la ebenaĵon.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la elektodistrikto Rejnvalo


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Diepoldsau&oldid=8819208"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp