Die Welt estasgermana nacia gazeto kiun eldonas la kompanioAxel Springer. Ĝi fondiĝis enHamburgo en1946 de labritaj okupantoj kaj sin nomas "liberala kaj kosmopolita".
La gazeto estas aĉetebla en pli ol 130 landoj. Regionaj eldonoj aperas enBerlino,Bremen kaj Hamburgo, kaj en la jaro2002 la gazeto eksperimentis kunbavaria eldono.
Die Welt ne aperas dimanĉe, sed tiam ja haveblasWelt am Sonntag, kiu iel anstataŭas dimanĉas eldonon.
Die Welt estas kunfondinto de laEuropean Dailies Alliance (EDA), en kiu kunlaboras la gazetojThe Daily Telegraph (Britio),Le Figaro (Francio) kajABC (Hispanio) rilate al internaciaj novaĵraportoj.
Inter la gazetaj ĵurnalistoj estas interalieFrank Stocker, kiu de 1995 ĝis 1999 estis la prezidanto deGermana Esperanto-Asocio.