Diamanta Ligo | ||
---|---|---|
Samsung Diamond League | ||
![]() | ||
![]() | ||
turniro ripetiĝanta sporta evento ![]() | ||
Komenco | 2010vd | |
Antaŭe | Ora Ligovd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
LaDiamanta Ligo, aŭ enanglaIAAF Diamond League, estas ĉiujara serio deatletikaj kaj kampaj konkurencoj okazantaj el2010 antaŭen, komence per la IAAF Diamanta Ligo de 2010.[1] Ĝi estis desegnita por anstataŭi la Oran Ligon aŭIAAF Golden League, kiu estis okazinta ĉiujare ekde1998.
Temas pri jara serio da malpezatletikaj renkontiĝoj organizitaj de Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF); ĝi kreiĝis por allogi atletikon kaj plibonigi efikecon de sportistoj tutmonde. Ĝi klopodas konkurenci kontraŭOlimpiaj Ludoj, precipe rilate ties komercan valoron.Atletoj, kiuj jare gajnas plej dapoentoj dum sep elprovoj de sia sportfako, gajnas premiojn kun kroma kondiĉo: partopreni enfinalo de sia responda fako.
Dum la Ora Ligo estis formita por pliigi la profilon de la ĉefaj atletikaj konkurencoj de Eŭropo, la celo de la Diamanta Ligo estas "plibonigi la tutmondan allogon de atletiko ekster Eŭropo por la unua fojo."[2] Aldone al la originaj membroj de la Ora Ligo (escepte Berlino) kaj aliaj tradiciaj eŭropaj eventoj, la serio inkludas eventojn enĈinio,Kataro,Maroko, kajUsono.