Dialogo (antikve grekaetimo:dialégesthai;dialogein) estasesprimmaniero rilata al normalakonversacio. Ĝi estas bazo de teatra esprimmaniero, ĉar teatraĵoj estas pure simpla skribado de tio, kion roluloj diras (kaj krome agas). Krome dialogo povas esti vere puraliteratura ĝenro, tre uzata ekde laRenesanco kiel metodo disvastigi ideojn; tiel estas eĉ en EsperantoSenĝenaj dialogoj, kio estas scienca verko.
Laŭ la proporcio de dialogo iu verko povas esti iamaniera. Ekzempleteatraĵoj povas havi aŭ ne reĝisorajn indikojn; kelkaj malmulte kaj eĉ kelkaj - ekzemple antikvaj - neniun. Tiukaze temas pri verko pure dialoga. Tamenmimiko estas teatrotipo tute sendialoga. Alia tipo povas estimonologo, kie ununura persono parolas kaj pro tio devas sole komuniki la tutan mesaĝon.
Enromanoj dialogo povas havi diversajn celojn, ĉu kiel parto de la ĉiutaga agado - ĉu pli baze kiel disvastigilo de la mesaĝo de la verko, kiel okazas enLa arbo de la sciado dePío Baroja en ties centra parto.
Sten Johansson per sia eseoDialogo en prozo havigas tre informan artikoloon pri kiel dialogo funkcias en la rakonta literaturo, ties trajtoj kaj konsiloj pri kiel utiligi dialogon por la diversaj artaj celoj. Dialogo dona "naturan ritmon al la verko, [...] kaptas la atenton de legantoj [...] kreas fikciajn personojn [...] tre utilas por karakterizi la rolantojn [... esprimas] siajn ideojn kaj opiniojn". Temas pri utila ilo por klarigi la konfliktojn kaj la rilatojn inter la parolantoj. Ĝi estu kohera kun trajtoj de vera parolo, sed Johansson konsilas ke iel lamu por esti pli verŝajna.[1]