Briko havas 12 edrajn diagonalojn kaj 4 spacajn diagonalojn. Brikaj edraj diagonaloj povas havi supren ĝis tri malsamajn longojn, la spacaj diagonaloj ĉiuj havi la saman longon.
Reguladekduedro havas 60 edrajn diagonalojn kaj 100 spacajn diagonalojn.
Ĉekvadratamatrico, laĉefdiagonalo aŭĉefa diagonalo estas la diagonala linio de elementoj de la supro-maldekstra al subo-dekstra angulo. Ekzemple, laidenta matrico havas elementojn 1 sur la ĉefdiagonalo, kaj 0 aliloke. La diagonalo de supro-dekstra al subo-maldekstra angulo estas iam nomata kiel lakontraŭdiagonalo.Diagonala matrico estas tiu kies ĉiuj elementoj krom tiuj sur la ĉefa diagonalo estasnuloj.
Eninĝenierarto,diagonala kuniga krampo estas trabo uzata kiel kuniga krampo en ortangula strukturo por kontraŭstari fortojn kiuj penas misformigi la ortangulon enparalelogramon. Praktike la diagonalaj kunigaj krampoj estas ofte koneksaj ne al la anguloj de la ortangulo sed ie proksime, kvankam ili la plej bone funkcias se ili estas koneksaj ĝuste al la anguloj.