Diademo estas speco dekrono, specife ornama kaprubando portita fare de orientaj monarkoj kaj aliaj kielinsigno de reĝeco. La vorto venas de lagreka διάδημα diádēma, "bendo" aŭ "rubando",[1] de διαδέω diadéō, "mi rondoligas", aŭ "mi bukas".[2] LaŭFrancisko AzorínDiademo estasSurkapa zono aŭ duonkrono ornamita ofte per juveloj.[3] Li aldonas diademajn tipojn kiel asira, hinda, egipta, moderna, klarigitaj per bildoj.[4]
La esprimo originale rilatis al la brodita blanka silkarubando, finiĝante en nodo kaj du franĝaj strioj ofte drapirite super la ŝultroj, kiuj ĉirkaŭis la kapon de la reĝo por indiki lian aŭtoritaton. Tiaj rubandoj ankaŭ kutimis kroni venkajnatletojn en gravaj sportludoj en antikvo. Estis poste aplikite al metala krono, ĝenerale en cirkla aŭ ĉirkaŭkapa formo. Ekzemple, la krono eluzita fare de la reĝoj deanglosaksaAnglio estis diademo, kiel estis tiu debarono poste (en kelkaj landoj surigita per tri globoj). La antikvajkeltoj verŝajne uzis maldikan, duonovalan orpladon nomitanmint (enmalnovirlanda) kiel diademo.[5] Kelkaj el la plej fruaj ekzemploj de tiuj specoj de kronoj povas esti trovitaj en antikvaEgiptujo, de la simpla ŝtofa speco ĝis la pli kompleksa metala tipo kaj en la mondo deEgea Maro.[6]
Diademo ankaŭ estas juveligita ornamaĵo en la formo de duonkrono, eluzita fare de virinoj kaj metita super la frunto (en tiu signifo, ankaŭ nomitatiaro). En kelkaj socioj, ĝi povas estigirlando uzita ĉirkaŭ la kapo. La antikvaj persoj uzis altan kaj vertikalan reĝan tiaron ĉirkaŭitan per diademo.
Per etendaĵo, "diademo" povas esti uzita ĝenerale por emblemo de reĝa potenco aŭ digno. La kapregnaj simboloj portitaj fare de romiaj imperiestroj, de la tempo deDiokleciano antaŭen, estas priskribitaj kiel diademoj en la originaj fontoj. Estis tiu objekto kiun laFoederatus generaloOdoakro revenigis al imperiestro Zenono (nome imperiestro de laOrienta Romia Imperio) post lia elpelo fare de la uzurpanto Romulo Aŭgustulo for de Romo en 476 p.K.
La Diademo aŭ krono de Princino Sit-Hathor Junet de ŝia tombo. 12-a dinastio de Egiptujo, 19-a jarcento a.K.
Diodoto de Baktrio uzante la diademan, blankan rubandon kiu estis la
helenisma simbolo de
reĝecoLa ĉefornamaĵo de tiu
helenisma diademo estas la
Herakla nodo, konata pro siaj apotropaikaj povoj kaj ĝia statuso kiel simbolo de
fekundeco. Walters Art Museum, ĉ. tria - dua jarcento a.K.
Ora diademo. Greka, verŝajne farita en
Aleksandrio,
Egiptujo, kaj aparteninta al nobelino de la ptolemea dinastio (220-100 a.K.): la agrafo estas formita kiel Herakla nodo.
Greko-romia busto de virino uzanta diademon (100 a.K.-100 p.K.)
Imperia diademo kiel uzitaj fare de kristanaj romiaj imperiestroj de la 4-a jarcento pluen
Brakringo igita de diademo kun la aldono de du foliigitaj elementoj (ĉ. 1870, Walters Art Museum)
Ardaŝir la 1-a de Sasanida Persio portanta tre prilaboritajn diademojn
- ↑διάδημα,Henry George Liddell, Robert Scott,A Greek-English Lexicon, ĉe Perseus Digital Library
- ↑διαδέω, Henry George Liddell, Robert Scott,A Greek-English Lexicon, on Perseus Digital Library
- ↑Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 55.
- ↑Azorín, samloke.
- ↑William Dwight Whitney,The Century dictionary; an encyclopedic lexicon of the English language. New York: The Century co. (1889), paĝo 3, 772. Google Book Search.
- ↑Revello, Manuela, “The first aegean jewellery (4500-1800 B.C.): a new attempt at gold and silver diadems classification”, in Archaeometallurgy in Europe, International Conference Proceedings, Milano 24a-25a–26a Septembro 2003, II, 657- 664