Diĝeriduo, aŭdidĝeriduo,[1] estasmuzikinstrumento de lablovinstrumenta grupo kiun evoluigis laindiĝena popolo deNordaŭstralio. Studadoj arkeologiaj priarto roka nordaŭstralia sugestas ke la popoloaborigena el la regiono Kakadu en la Nordteritorio uzadas la diĝeriduon dum ĉirkaŭ 1500 jaroj. Foje oni distriĝe ludas la diĝeriduon kiel solomuzikilon, tamen la popolo aborigena el la Nordteritorio pli kutime uzas ĝin por akompanidancadon kajkantadon enritojceremoniaj.
Kutime la diĝeriduo havascilindran aŭkonusan formon kaj estas ĉirkaŭ 1,2metrojn longa, kvankam ĝi povas esti de 1 ĝis 2 metrojn longa. Aŭtentaj diĝeriduoj aborigenaj estas produktataj de komunumoj Nordaŭstraliaj kiuj konservadas siajntradiciojn. Ili kutime uzasarbojn malmollignajn kiujntermitoj kavigis. Oni ankaŭ povas fari diĝeriduojn eltuboplasta, tuboPVC-a,ledo,vitro,agavo,jukao,bambuo kaj aliaj materialoj. Oni povas alfiksi randonabelvaksan ĉe la ekstremaĵobuŝaĵa por plibonigi la obturon kun lalipoj de la ludisto.
Oni ludas la diĝeriduon per kontinua vibrigado de la lipoj, kio produktas zumadon de malaltatonalto. Oni uzasrondspiradon por kontinue ludi la zumadon dum longa tempo.
Buŝaĵo el abelvakso | Viro ludanta diĝeriduon |
---|
 |  |