Kameloj pasas tra la sablodunoj de Tar.Ventoturbinaro ĉeJaisalmerNomadoj en Tar, proksime deJaisalmerVirinoj en Tar, proksime deJodhpurDomoj en TarFortikaĵoMehrangarh enJodhpur, Barato
Dezerto Tar (aŭTar-Dezerto aŭGranda hinda dezerto) estasdezerto kaj duondezerto enHindio en la regiono deRaĝastano, oriente de la malsupra parto de riveregoIndus.
En sudorientaPakistano Tar transiras en dezertonĈolistano, kiu situas en sudorientaPanĝabo kaj orienta parto deSindh. Ambaŭ estas duone sablodezertoj kun la tipajdunoj. Kune ili ampleksas ĉirkaŭ 273.000 km² (nur Tar – laŭWWF: 238.700 km²). La najbara dornarbustasavano kovras pliajn 488.300 km².
Pri la estiĝo de dezerto Tar estas ankoraŭ scienca disputo: kelkaj asertas, ke ĝi aĝas 4.000 ĝis 10.000 jarojn, aliaj opinias ke ĝi estiĝis nur inter2000 a.K. kaj1500 a.K..
Tar estassablodezerto kun multaj tre maldense surkreskitaj dunoj, foje ĝis 150 m altaj.La dezerto estas preskaŭ ebena kaj nur iomete deklivetas al la valo de Induso.
La klimato estas karakterizata per ekstremaj temperaturoj (vintre nur0°C, somere50°C.
La jaraprecipitaĵo estas malpli ol 150 mm en okcidento, ĝis 350 mm en oriento, ĉe la rando demontaro Aravali. Preskaŭ la tuta precipitaĵo falas dumalizeoj en la fulmotondroŝtormoj inter julio kaj septembro.
Grundakvo estas en profundeco de 30 ĝis 120 m sub la ternivelo, ĝi estas malfacile atingebla kaj malpurigita per salo, tial ne estasoazoj..
Pro la multeco de dezertformoj (dunoj, montetoj, gruzebenaĵoj troviĝas relative multaj biologiajspecioj en Tar: 23 specioj delacertuloj, 25 specioj deserpentoj – pluraj el iliendemiaj.
Kelkaj specioj, kiuj jam perdiĝis en aliaj regionoj de Barato, troveblas en la dezerto, ekzemple: laHinda otido (Ardeotis nigriceps), laCervokapra antilopo (Antilope cervicapra), laHinda gazelo (Gazella bennettii) kaj laAzia azeno (Equus hemionus khur) enRann de Katĉo.
Estas rimarkinde, kiel tiaj bestoj povas transvivi sub tiaj severaj kondiĉoj kun altegaj temperaturoj kaj manko de akvo kajvegetaĵaro. La vivstrategio estas, ke ili estas pli malgrandaj ol parencaj bestoj en pli facilaj kondiĉoj, krome la plimulto el ili estas aktivaj nur nokte.
Helpas al ili la gento deBiŝnoj, loka kolektivo, kiu celas protekton por la bestoj deRaĝastano. La fondinto de la kolektivo kredis, ke li estu renaskita kiel antilopo.
Observeblas lafaŭno en „Desert National Park“ ĉe Jaisalmer, kiu etendiĝas sur 3000 km². Krom la menciitaj specioj troviĝasfenekoj,bengala vulpo,lupoj kaj similaj.Konkoj kajstoniĝintaj arbotrunkoj atestas la geologian pasintecon de la dezerto.
Laŭ la sekiĝinta riverujo deHakra arkeologoj trovis restaĵojn deIndus-kulturo, kiu estis floranta en la epoko de2600 a.K. ĝis1500 a.K.. Tio estas indiko, ke ladezertiĝo de Tar okazis eble nur antaŭ kvar mil jaroj.
Origine la loĝantoj de Tar estasnomadaj brutbredistoj, kiuj dum generacioj bredis la plej noblajn kamelojn en tuta Hindio. Ĉefaj aĉetantoj estis lamaharaĝoj.
De 1986 Raĝasthan-kanalo alkondukas akvon el provincoPanĝabo al la dezerto kaj tiel ebligasagrikulturon. Depost la instalo de ĉiirigacio-projekto la loĝantaro dekobliĝis, tamen restis tre malriĉa.
La ĉeesto de la homo plirapidigas ladezertiĝon: arboj estas forhakataj pro la ligno kaj forbruligataj, trouzado de la paŝtejoj detruas la herbokovron de la grundo kaj reduktas la fekundecon.Precipitaĵoj povas esti akceptitaj malpli kaj malpli bone, la grundakva nivelo malleviĝas plie.