Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Dezertenanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dezertenanto
Dezertenanto, masklo
Dezertenanto, masklo
Dezertenanto, ino
Dezertenanto, ino
Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:PaseroformajPasseriformes
Familio:MuŝkaptuledojMuscicapidae
Genro:Oenanthe
Specio:O. deserti
Oenanthe deserti
(Temminck,1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj
Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Naturaarealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Oenanthe deserti homochroaMHNT

    LaDezertenantoDezertsaksikolo (Oenanthe deserti) estas malgrandapaserinabirdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio deTurdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio deMuŝkaptuledoj. Ĝi estas loĝanto de dezertoj, kiel sugestas la nomo enEsperanto kaj lalatinascienca nomo.

    La genra nomo,Oenanthe, estas ankaŭ la nomo de genro deplantoj, nome laenantoj, kaj devenas el la grekaoenos (οίνος) "vino" kajanthos (ανθός) "floro". Ĉe la plantogenro, ĝi aludas al la vinaromo de la floroj.[1] Ĉe la birdoj enantoj, ankaŭ nomataj saksikoloj pro la parenca genro Saxicola, ĝi aludas al la reveno de la Rokenanto al Grekio printempe ĝuste dum la epoko de la apero de burĝonoj envitoj.[2].

    Ĝi estasmigranta insektomanĝanta specio, 14.5 al 15 cm longa. Kaj la okcidenta kaj la orienta formoj de la Dezertenanto estas raraj vagantoj en okcidentaEŭropo.

    Kvankam maskloj de tiuj subspecioj estas somere pli malpli distingaj; aŭtune, inoj kaj junuloj havas konfuzajn plumarojn.

    La okcidenta Dezertenanto reproduktiĝas enSaharo kaj nordo deArabia duoninsulo. La orienta raso troviĝas en duondezertoj de centraAzio kaj en vintro enPakistano kaj nordorientaAfriko.

    La supraj partoj de masklo en somero estas sablokoloraj. La subaj partoj estas blankaj kun sablokolora nuanco en brusto.Nigro en vizaĝo kaj gorĝo etendas al ŝultroj kaj flugilplumoj, kaj estas distingablanka superokula strio. La plej bona ecodistingilo, en ambaŭ seksoj je ĉiuj aĝoj, estas ke la tuta vosto estas nigra je nivelo de la supraj vostokovriloj. La ino estas pli griza supre kaj pli sablokolora sube kaj ne havas nigron en gorĝo, kaj en vintra plumaro la nigro de gorĝo de la masklo estas markita de blankaj pintoj.

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Dropwort, Hemlock Water. A Modern herbal. Botanical.com. Alirita 2008-02-05 .
    2. Northern Wheatear. eNature. Alirita 2008-02-05 .

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dezertenanto&oldid=8105101"
    Kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp