Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Detektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sherlock Holmes kaj lia asistanto doktoro Watson aŭskultas klienton

Detektivo estas:

  1. ano de sekreta polico, eĉ privata; kaŝpolicano; (kaŝ-vestita detektivo
  2. policana esploristo, kiu provas eltrovi la bezonatajn faktojn prikrimo;
  3. privata esploristo, kiu provas eltrovi la bezonatajn faktojn pri io ajn, pagita de iu privatulo.

La signifon de la vorto detektivo oni devas trovi el la kunteksto kiel lando, tempo aŭ uzanto. Estas eble uzi ankaŭ alian pli precizan terminon. Nuntempe oni povas unue pensi pri fikcia literaturarolulo, esploristo kaj solvanto de krimoj aŭ aliaj problemoj,Sherlock HolmesHercule Poirot kiel tipaj ekzemploj elkrimliteraturo.

Detektivoj tamen laboras kiel profesiaj esploristoj, uzante diversajn titolojn, ekzemple poradvokatoj ĉe civilajprocesoj aŭ porasekuraj kompanioj. Ili povas trovi malaperintajn personojn, kiujn la polico ne povas aŭ volas trovi. Familiaj problemoj, kieldivorco, donas multe laboron al detektivoj.

La statuso, rajtoj kaj devoj varias laŭ landoj. En kelkaj landoj kiu ajn povas esti privata detektivo kaj en aliaj necesas havi konstituitan edukadon aŭ trejnadon antaŭ ol la detektivo havos permesilon labori aŭ fondi detektivan oficejon. Policoj aŭ gardistoj jam havas tian bazan edukadon kaj intereson al la profesio kaj pli facile povas trejniĝi por esti detektivo.

Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Detektivo&oldid=8104956"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp