Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Renato Kartezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elDescartes)
Por samtitola artikolo vidu la paĝonDescartes (apartigilo).
Renato Kartezio
Frans Hals: René Descartes (1648)
Frans Hals: René Descartes (1648)
Persona informo
René Descartes
Naskiĝo31-an de marto1596 (1596-03-31)
enLa Haye en Touraine, hodiaŭDescartes, Francio
Morto11-an de februaro1650 (1650-02-11) (53-jaraĝa)
enStokholmo, Svedio
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perpneŭmonitoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboAbatejo Saint-Germain-des-Prés(1819–)
Abbey of St Genevieve(en)Traduki(1667–1819)
Adolf Fredrik Church(en)Traduki(1650–1666)Redakti la valoron en Wikidatavd
Religiokatolika ekleziovd
EtnoFrancojvd
Lingvojlatinafrancavd
ŜtatanecoFrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma matercollège Henri-IV de La Flèche(en)Traduki
Universitato Utrecht
Universitato de Lejdeno
Prytanée National Militaire(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboRenato Kartezio
MemorigiloRenato Kartezio
Familio
PatroJoachim DescartesRedakti la valoron en Wikidatavd
PatrinoJeanne Brochard(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
GefratojPierre Descartes(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
AmkunuloHelena Jans van der Strom(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojDescartés(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
ParencojCatherine Descartes(en)Traduki (nevino)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupofilozofo
epistolisto
inventinto de aŭtomatoj
militisto
verkisto
muzika teoriisto
fizikisto
astronomo
matematikisto
muzikologo
universala kleruloRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkampofilozofio,metafiziko,epistemologio,matematiko,meĥaniko,Karteziismo,raciismo,fiziko,optiko,muzikteorio kajsonoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enLa FlèchePoitiersStokholmovd
Doktoreca konsilistoIsaac BeeckmanJacobus Goliusvd
Verkado
VerkojDiskurso pri la Metodo ❦
La Geometrio ❦
La Priskribo de Korpo Homavd
 
Postenoj
PostenojprofesoroRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Membrecoj
MembrecojAkademio de Sciencoj de FrancioRedakti la valoron en Wikidatavd
Filozofo
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Renato KARTEZIO (france René Descartes,latine Renatus Cartesius; naskiĝis la31-an de marto 1596, mortis la11-an de februaro 1650) estas konsiderata unu el la plej gravaj kaj influaj pensuloj en la okcidenta historio. Li estis la unua modernafilozofo de la Okcidento, la unua modernamatematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kunGalilejo kajBakono).

Li influis kaj siatempajn filozofojn kaj tiujn, kiuj sekvis ilin, kaj estis konata pro siaraciisma aliro, kiu metas laintelekton kaj trajtojn deapriorarealo (t.e. antaŭeksperimentado) en la centron de siaj esploroj. Descartes ĉefe zorgis pri la kapablo atingi certan, nedubindan, scion kaj la rilaton inter korpo kaj menso. Kvankam plej konata pro sia pionira filozofio, li famiĝis ankaŭ kiel inventinto de lakartezia koordinatsistemo nomata tiel omaĝe al li. Ĉi tiu sistemo havis grandan influon sur la disvolviĝo de moderna matematiko.

Rolo en la filozofio

[redakti |redakti fonton]
Citaĵo
 Cogito, ergo sum   Mi rezonas, do mi ekzistas 
— René Descartes, Principia philosophiæ

En la Okcidento en la17-a jarcento filozofio estis tute refondita: anstataŭ uziAristotelon kaj laEklezion kiel bazon de vero, filozofoj –Kartezio,Bakono,Hobbes, ktp – rekonstruis filozofion per siaj propraj manoj.

Kartezio estis tiu, kiu diris,Cogito ergo sum ("Mi pensas, tial mi estas"), fondante sian filozofion surradikala dubo. Kiel Bakono, Kartezio pensis profunde pri la demando, "Kiel pensi kaj scii pri la mondo?"

Li donis ekzemplon pri sonĝado: en sonĝo, oni perceptas aferojn, kiuj ŝajnas realaj, sed ne efektive ekzistas. Tial oni ne povas fidi la sensojn por trovi la verecon. Kaj pli perturbe, eble "malbona geniulo" ekzistas: potencega kaj ruzega estulo kiu provas trompi Kartezion kaj malhelpi lin scii la veran naturon de realeco. Ĉar ĉi tiuj ebloj ekzistas, kion oni povas certe scii?

La sistemo de scio, kiun Kartezio konstruis, tute baziĝas surracio, rezonanta el iuj antaŭsupozitaj veroj. Simile al lamatematiko deEŭklido, sed aplikita al filozofio. Malsimile al la sistemo de Bakono, ĝi ne estas bazita sur sperto de mondo aŭ indukto. Per sia sistemo Kartezio fondis la skolon deracionalismo, formo deidealismo kajdualismo. Racionalismo diras, ke homa scio baziĝas sur racio kaj ideoj denaskaj.Locke kajHume kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraŭ ĉi tiu skolo, fondinte sian propran skolon,empiriismon, kiu diris ke sensado, ne denaskaj ideoj, estas la bazo de scio.

Kvankam Kartezio vidis naturon kiel grandan maŝinon, li diris ke mensone estas meĥanika. Tia nematerialismo denove starigis Kartezion kontraŭ la britaj filozofioj, ekzemple sia samepokano,Hobbes. Hobbes ankaŭ vidis la naturon kiel grandan maŝinon, sed en lia maŝino menso ne staris aparte, sed estis tute meĥanika. Male la tutan animon de bestoj li vidis kiel tute meĥanika, kaj neis ke ili kapablas pensi, aŭ esti konsciaj. Tiu antaŭjuĝo, ofte signita de lia nomo, superinfluis la sciencan penson de Okcidento dum du jarcentoj.

Kartezio, kielTomaso de Akvino kajAristotelo, verkis pruvon pri la ekzisto de Dio.

Kartezio estis ankaŭ grava matematikisto, inventintaanalitikan geometrion, la apliko dealgebro algeometrio, kiun li priskribis enLa Géométrie en1637 kaj sen kiu ja ne estus ebla la povego de matematiko en fiziko kajinĝenierarto.

Pri fiziko li elpensis teoriojn, kiuj estis postNewton priironiitaj de ekzempleVoltaire; sed post la nova vido de fizika mondo farĜenerala Relativeco, kaj kun la "lokeco" de fizikaj interagoj, ties ideoj pri meĥanikaj interagoj,étendue (konkreta spaco) kajtourbillons (vorticoj), nun povas esti rigardataj kiel ties antaŭvidoj kaj pli modernaj ol la sentempaj deforaj interagoj de Newton.

Kartezio, kiu skribis latine kaj france, rimarkis, ke la latina estis perdinta sian rolon kiel interlingvo de la Okcidento. Li proponas novan lingvon artefaritan kiel anstataŭaĵon por la latina. Laŭ li, la nova lingvo estu regula, neŭtrala kaj egale facile lernebla por ĉiuj. Li tiele esprimis sian esperon pri la ideo deinternacia lingvo:[1]

Citaĵo
 Mi kuraĝus esperi universalan lingvon facile lerneblan, kie ekzistas nur unu maniero konjugacii, deklinacii, konstrui vortojn. 

Li naskiĝis enFrancio en urboLa Haye-Descartes (sude deTours) kaj estis klerigita dejezuitoj, sed tamen kiel plenaĝulo li laboris kaj loĝis ĉefe enNederlando, kie estis libereco de penso (komparu tion alAlberto Ejnŝtejno), sed kie li ankoraŭ timis lapotencon de la Katolika Eklezio (komparu tion al lia samtempulo,Galilejo). Ironie, Kartezio estis pia katoliko, kiu komence esperis ke la Eklezio adoptos lian filozofion. Li mortis en Svedujo, oficiale propneŭmonito, sed la simptomoj kaj aliaj detaloj pri lia morto kondukis germanan aŭtoron konkludi, ke li verŝajne estis venenita, de pastro, sekreta agento de la papo, kaj kiu timis lian influon al la reĝinoKristina, pri kiu la Eklezio esperis konvertiĝon.[2]

Vivo

[redakti |redakti fonton]
La domo en kiu Descartes naskiĝis enLa Haye en Touraine.

Kartezio oficiale naskiĝis la31-an de marto 1596 enLa Haye[noto 1][3] (Francio). Pierre Borel, biografo lia, tamen supozas, ke li naskiĝis enChâtellerault enPuatuo-Ĉarentoj, de kie devenas la geavoj de Kartezio. Li estis la tria infano de Joachim Descartes, advokato kaj tiam parlamentano de laParlamento de Bretonio enRennes,[4]:22 kaj lia edzino Jeanne Brochard.

Lia patrino mortis unu jaron poste dum akuŝo de sia kvara infano; la patro ofte laboris for de la hejmo; do Kartezio estis edukata precipe de siaj avino, praonklino, de nutristino kaj de hejma instruisto. Ĉar li estis ĉiam pala kaj multe tusis, kaj mankis al li la patrinan protektadon, oni dubis, ke li havos longan vivon[5].[3]

Lia malbona sano prokrastis lian klerigon. Kvankam la familio Descartes estas romkatolika, la regionoPotevio estis kontrolita de ProtestantajHugenotoj.[6]

Nur en 1607 li ekfrekventis la altrenoman kolegionCollège Royal Henry-Le-Grand deLa Flèche regata dejezuitoj.[7][8] kie li estis enkondukita al matematiko kaj fiziko, inklude la verkaron deGalileo.[9][10]

Kartezio tamen estis seniluziigita de la studado kaj poste skribis: "Mi estis edukita per studo de scienco (france:lettres) ekde infanaĝo, kaj ĉar oni kredigis al mi, ke per ĝi oni povas akiri klaran kaj certan scion pri ĉio, kio utilas en la vivo, mi havis ekstreman deziron lerni. Sed post kompletigo de tiu tuta studado, je kies fino oni kutime estas akceptita inter la klerulojn, mi tute ŝanĝis mian opinion: Mi troviĝis tiel implikita en duboj kaj eraroj, ke mia impreso estis, ke mi neniel profitis de mia strebo al instruiteco, escepte malkovri pli kaj pli mian nescion.[11]"

Post gradiĝo en 1614, li studis dum du jaroj (1615–16) en laUniversitato de Poitiers, kie li akiris la titolojnBaccalauréat kajLicence enKanona juro kaj enCivila juro en 1616,[9] Laŭ deziroj de lia patro li iĝu advokato.[12] Post tio, li translokiĝis al Parizo.

EnDiscours de la Méthode. Pour bien conduire sa raison, et chercher la vérité dans les sciences, Descartes rememorigas:[13]:20–21

Mi tute abandonis la studadon de sciencoj. En la intenco serĉi sciaron nur en tio kio povus esti trovebla en mi mem aŭ aliloke en la granda libro de la mondo, mi pasigis la ceteron de mia junaĝo veturante, vizitante kortegojn kaj armeojn, mikse kun homoj el diversaj karakteroj kaj rangoj, arigante variajn spertojn, testante min mem en la situacioj kiujn la sorto estis proponinta min, kaj en ĉiaj momento respegulante ion ajn el kio io povas iĝi ioma profito al mi.

Gradiĝa atestilo de Descartes en laUniversitato de Poitiers, 1616.

Kongrue kun sia ambicio iĝi profesia militista oficiro en 1618, Descartes aliĝis, kielsoldulo, al laprotestanta Nederlanda Armeo enBreda sub la komando de la princoMaurits van Oranje,[9] kaj entreprenis formalan studon de militainĝenierado, kiel establita deSimon Stevin,[14]:66 kaj de matematiko.[9] Tiukadre li la10-an de novembro 1618 konatiĝis kun la sciencisto, kuracisto kaj filozofoIsaac Beeckman,[9] estro de lernejo deDordrecht, por kiu li verkis laKompendio de Muziko (verkita en 1618, publikigita en 1650).[15] Kune, ili laboris pri temoj de libera falo,katenario,koniko, kajfluida statiko. Ambaŭ kredis, ke necesas kreis metodon kiu iel ligu matematikon kaj fizikon.[16] Tiu notis en sia taglibro, ankoraŭ konservita, kiel Kartezio solvis fizikan problemon: Sciante, kiun distancon falanta korpo iras en du horoj, kiel oni kalkulas la vojon en la unua horo?[17] La du viroj amikiĝis, Beeckman kreskigis ĉe Kartezio la intereson primatematiko kaj konatigis lin kun ideoj deGalilejo. Leteroj de Kartezio al Beeckman estas liaj plej fruaj, kiuj konserviĝis. Tamen en 1630 Kartezio kaj Beeckman ekdisputis pri la demando, kiom la dua influis la unuan, kaj Kartezio letere insistis, ke neniam Beeckman iel influis lin[18].

En 1619 Kartezio faris vojaĝon alDanio,Pollando,Hungario kajBohemio kaj poste enFrankfurto ĉe Odro ĉeestis la kronadon de imperiestroFerdinando la 2-a. Poste li denove soldatiĝis, sub dukoMaksimiliano la 1-a,[19] kaj batalis en latridekjara milito, ekzemple en la konkero dePrago, nome en laBatalo sur Blanka monto ĉe Prago, en Novembro 1620.[20][21]

LaŭAdrien Baillet, en la nokto de la 10a–11a de Novembro 1619 (Festo deSankta Marteno), dum gastado ĉeNeuburg an der Donau, Descartes enfermiĝis en ĉambro kun "forno" (probablekahelforno)[22] por eviti la malvarmon. Tiuloke, li havis tri sonĝojn,[23] kaj kredis, ke dia spirito montris al li novan filozofion. Tamen, oni spekulativis, ke tio kion Descartes konsideris lia dua sonĝo estis fakte epizodon de "sindromo de eksploda kapo".[24] Elirinte, li formulis laanalitikan geometrion kaj la ideon apliki la matematikan metodon al la filozofio. Li konkludis el tiuj vizioj, ke la celo de scienco estu provi, por li mem, la celon de la vera saĝo kaj ŝlosilan parton de la verkaro de sia vivo.[25][26] Descartes ankaŭ vidis tre klare, ke ĉiuj veroj estas ligataj unu kun alia, tiel ke trovante fundamentan veron kaj procedante logike, tio malfermus la vojon al ĉiu scienco. Descartes malkovris tiun bazan veron tuj: lia fama "Mi pensas, tial mi ekzistas."[16]

Kariero

[redakti |redakti fonton]

Poste li vojaĝis en Italio, Germanio, Svislando kaj Nederlando kaj diskutis kun tieaj kleruloj.

Francio

[redakti |redakti fonton]
FranciskanoMarin Mersenne korespondis kaj interŝanĝis sciaron kun Kartezio.

En 1622 li revenis al Francio kaj en 1623 ekloĝis en Parizo. En la postaj jaroj li supozeble konatiĝis kunMarin Mersenne.

Precize en 1620, Descartes lasis la armeon. Li vizitis laBasilica della Santa Casa en Loreto, poste vizitis variajn landojn antaŭ reveni al Francio, kaj dum la venontaj kelkaj jaroj, li pasigis tempon en Parizo. Tie li komponis sian unuan eseon primetodo: nomeRegulae ad Directionem Ingenii (Reguloj por la direktorado de la menso).[16] Li alvenis enHagon en 1623, kaj vendis ĉiujn siajn propraĵojn por investi enobligacioj, kio havigis al li komfortigan enspezon por la cetero de sia vivo.[14]:132[27]:94 Descartes ĉeestis en la sieĝo deLa Rochelle fare de laKardinalo Richelieu en 1627.[27]:128 En la aŭtuno de tiu sama jaro, en la rezidejo de la papanuncio Giovanni Francesco Guidi di Bagno, li ekkontaktis kunMersenne kaj multaj aliaj saĝuloj por aŭskulti prelegon fare de la alkemiisto, Nicolas de Villiers, Sieur de Chandoux, pri la principoj de supozita nova filozofio,[28] La kardinalo Pierre de Bérulle sugestis kin verki klarigon de sia nova filozofio ie for de la ebla atingon de laInkvizicio.[29]

Nederlando

[redakti |redakti fonton]
EnAmsterdamo, Kartezio loĝis ĉe Westermarkt 6 (Domo Descartes, maldekstre).

En 1628-1629 Kartezio iris al Nederlando kaj tie diversloke pasigis 18 jarojn.[23] En Aprilo 1629, li aliĝis al laUniversitato de Franeker, kie studis kunAdriaan Metius, ĉu loĝante kun katolika familio ĉu luprenante loĝejon ĉe rezideja iama kastelo Sjaerdemaslot. La venontan jaron, kun la nomo "Poitevin", li aliĝis al laUniversitato de Lejdeno, kiu tiam estis Protestanta Universitato.[30] Li studis kaj matematikon kunJacobus Golius, kiu kontraŭis lin pri lateoremo de laseslatero dePappo, kajastronomion kun Martin van den Hove, alinome Martin Hortensius.[31] En Oktobro 1630, li havis kverelon kun Beeckman, kiun li akuzis pro plagiato de kelkaj el siaj ideoj. En Amsterdamo en 1635, li havis amrilaton kun servistino, nome Helena Jans van der Strom, kun kiu li havis filinon, nome Francine Descartes, kiu naskiĝis en 1635 enDeventer. Ŝi estis baptita kiel Protestanta[32][33] kaj mortis kvinjaraĝa proskarlatino. Ŝian morton Kartezio nomis la plej granda doloro de lia vivo.

Malkiel multaj tiamaj moralistoj, Descartes ne malaprezis pasiojn, sed anstataŭe li defendis ilin; tiukadre li plenploris la morton de Francine en 1640.[34] Laŭ ĵusa biografio de Jason Porterfield, "Descartes diris, ke li ne kredas, ke oni devas elteni el larmoj por montriĝis viro."[35] Russell Shorto spekulativis, ke la sperto de patreco kaj de perdo de filo formis turnopunkton en la verkaro de Descartes, ŝanĝante sian fokuson el medicino al demandaro por universalaj respondoj.[36]

Unua paĝo de "La dioptrique" de René Descartes.

Spite oftajn translokiĝojn,[noto 2] li verkis la tuton de sia ĉefa verkaro dum siaj pli ol 20 jaroj en Nederlando, iniciatinte revolucion en matematiko kaj filozofio.[noto 3] En 1633, Galileo estis kondamnita de laRoma Inkvizicio, kaj Descartes abandonis planojn publikigi sian verkonTraktaĵon pri la mondo kaj la lumo (Traité du monde et de la lumière), nome lia verko de la antaŭaj kvar jaroj. Tamen, en 1637, li anonime publikigis partojn de tiu verko en tri eseoj:[37] nome "Les Météores" (La meteoroj), "La Dioptrique" (Dioptriko, pri lumo) kajLa Géométrie (Geometrio), antaŭita de enkonduko, nome lia famaDiscours de la méthode ("Diskurso pri la metodo").[37] En ĝi, Descartes demetas kvar regulojn por pensaro, en la intenco sekurigi, ke onia sciaro restu sur firman fundamenton:[38]

Citaĵo
 La unua estis neniam akcepti ion ajn kiel vero se mi ne tute konis tion tia; tio estas, zorge eviti haston kaj antaŭjuĝon, kaj enhavigi en mia juĝaro nur tio kio estas prezentita al mia menso klare kaj distinge por ekskludi ĉian grundon de dubo. 

EnLa Géométrie, Descartes pritraktis la malkovrojn kiujn li faris kunPierre de Fermat, kion li povis fari ĉar lia artikolo,Enkonduko al Loci, estis publikita postmorte en 1679. Tio poste iĝos konata kiel Kartezia Geometrio.[39]

Descartes plue publikigis verkojn pri kaj matematiko kaj filozodio por la cetero de sia vivo. En 1641 aperis, enlatina lingvo, lia primetafizika verkoMeditaĵoj pri unua filozofio ("meditationes de prima philosophia"), tre influa verko pri raciismo. Ĉar tiu verko estis latinlingva oni komprenas, ke ĝi estis direktita nur al saĝuloj kaj fakuloj. Ĝi estis sekvita en 1644 dePrincipia Philosophiae (Principoj pri filozofio), speco de sintezo de laDiskurso pri la Metodo kajMeditaĵoj pri unua filozofio. En 1643, la kartezia filozofio estis kondamnita de laUniversitato de Utreĥto, kaj Descartes estis devigita fuĝi al Hago, kaj setliĝi enEgmond-Binnen.

Christia Mercer sugestis, ke Descartes eble estis influita de la hispana verkitino kaj romkatolika monaĥino kaj reformistinoTereza el Avilo, kiu, kvin dek jarojn antaŭe, estis publikigintaLas moradasLa interna kastelo, pri la rolo de filozofia respegulado en la intelekta kresko.[40][41] Ankaŭ ŝi levis suspektojn de Inkvizicio.

Descartes (pere de Alfonso Polloti, itala generalo je la servo de Nederlando) startigis sesjaran korespondadon kun Elisabeth de Bohemio, dediĉita ĉefe al moralaj kaj psikologiaj temoj.[42] Konektita kun tiu korespondado, en 1649 li publikigisLes Passions de l'âme (La pasioj de animo), kion li dediĉis al la Princino. Franca tradukaĵo de laPrincipia Philosophiae, preparita de Claude Picot, estis publikigita en 1647. Ankaŭ tiu eldono estis dediĉita al la Princino Elisabeth. En la enkonduko al tiu franclingva eldono, Descartes laŭdis la veran filozofion kiel rimedo por akiri saĝon. Li identigas kvar ordinarajn fontojn por atingi saĝon kaj finfine diras, ke estas kvina, pli bona kaj pli sekura, konsistanta en la serĉado de unuaj kaŭzoj.[43]

Svedio

[redakti |redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1649, Descartes estis iĝante unu el la plej famaj filozofoj kaj sciencistoj de Eŭropo.[37] Tiukadre en 1649 li akceptis inviton al ŝia kortego de la sveda reĝinoKristina por organizi novan sciencan akademion kaj tutori ŝin en ŝiaj ideoj pri amo kaj tial li transloĝiĝis alStokholmo meze de la vintro.[44] La reĝino deziris de li instruadon pri filozofio, sed la malvarma vintro de Svediosubfosis lian sanon. Ŝi estis interesata en kaj stimulis Descartes publikigiLa pasiojn de la animo.[45]

Li estis gasto ĉePierre Chanut, kiu loĝis en la strato Västerlånggatan, malpli ol 500 metrojn el la reĝa kasteloTre Kronor enStokholmo. Tie, Chanut kaj Descartes faris observojn per la hidrarga barometro deTorricelli. Defie alBlaise Pascal, Descartes faris la unuan serion de barometraj legaĵoj en Stokholmo por vidi ĉu laatmosfera premo povus esti uzata por antaŭscii la okazontanveteron.[46]

Descartes aranĝis la inviton por fari lecionojn al la reĝino Kristina post ŝia naskiĝtago, tri fojojn semajne je la 5a horo a.m., en sia malvarma kaj venteca kastelo. Tuj klariĝis, ke ili ne ŝatis unu la alian; ŝi ne interesiĝis pri liameĥismoo, nek li interesiĝis pri ŝia interesiĝo pri lagreka lingvo. Ĉirkaŭ la 15a de Januaro 1650, Descartes estis vidinta Kristina nur kvar aŭ kvin fojojn.

Memoraĵo al Descartes, starigita en la 1720-aj jaroj, en la preĝejo Adolfo Fredriko.

Laŭ historiaj raportoj la1-an de februaro 1650, li eksuferispneŭmoniton kaj mortis la11-an de februaro 1650.[47] La kaŭzo de morto estis pneŭmonito laŭ Chanut, sedperipneŭmonito laŭ la kuracisto de Kristina nome Johann van Wullen kiu ne estis rajtigita sangigi lin.[48] (Tiu vintro ŝajne estis milda,[49] escepte ĉe la dua duono de Januaro kiu estis akra kiel priskribita de Descartes mem; tamen, "tiu rimarko estis probable intencita de Descartes por la intelektula klimato pli ol pri la vetero.")[45]

E. Pies pridubis tiun rakonton, baze sur letero fare de la Doktoro van Wullen; tamen, Descartes estis malakceptante traktadon, kaj pliaj argumentoj kontraŭ ties vereco estis starigitaj pro tio.[50] En libro de 2009, la germana filozofo Theodor Ebert argumentas, ke Descartes estis venenigita de katolika misiisto kiu opoziciis liajn religiajn konsiderojn.[51][52][53]

Kiel katoliko[54][55][56] en protestanta lando, li estis entombigita en tombejo uzata ĉefe por orfoj en la preĝejo Adolfo Frederiko en Stokholmo. Liaj manuskriptoj iĝis posedaĵo de Claude Clerselier, bofrato de Chanut, kaj "devota katoliko kiu startis la procezon igi Descartes sanktulo per eltranĉado, aldonado kaj publikigo de liaj leteroj laŭelekte."[57][58]:137–154 En 1663, la papoAleksandro la 7-a metis liajn verkojn en laindekson de malpermesitaj libroj, tamen kun la direktivo, ke ili estu "suspenditaj ĝis finkorektado" (latinesuspendendos esse, donec corrigantur)[59][60].

En 1666, dek ses jarojn post lia morto, liaj restaĵoj estis portitaj al Francio kaj entombigitaj en la pariza preĝejo Saint-Étienne-du-Mont. En 1671, la franca reĝoLudoviko la 14-a malpermesis ĉiujn verkojn kaj prelegojn pri Karteziismo. Kvankam laNacia Konvencio en 1792 estis planinta transigi liajn restaĵojn al laPanteono, li estis reentombigita en laAbatejo Saint-Germain-des-Prés en 1819, perdinte fingron kaj kranion.[noto 4] Lia kranio estas ekspoziciita en laMusée de l'Homme en Parizo.[61][noto 5]

Verkoj

[redakti |redakti fonton]
Principia philosophiae,1685

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. La franca urbo, je lia honoro, poste aldonis lian nomon al sia(La Haye-Descartes) kaj de 1967 nomiĝas nurDescartes.
  2. En Nederlando li ŝanĝis sian adreson ofte, kaj loĝis inter aliaj lokoj en Dordrecht (1628),Franeker (1629), Amsterdamo (1629–1630),Leiden (1630), Amsterdamo (1630–1632), Deventer (1632–1634), Amsterdamo (1634–1635),Utreĥto (1635–1636), Leiden (1636), Egmond aan den Hoef en la municipoBergen (1636–1638),Santpoort (1638–1640), Leiden (1640–1641), Endegeest (kastelo ĉeOegstgeest) (1641–1643), kaj finfine por pli etenda tempo enEgmond-Binnen (1643–1649).
  3. Li estis loĝinte kun Henricus Reneri en Deventer kaj Amsterdamo, kaj li estis renkontinta kun Constantijn Huygens (patro de la sciencistoChristiaan Huygens, kaj kun Vopiscus Fortunatus Plempius; Descartes estis intervjuita de Frans Burman ĉe Egmond-Binnen en 1648. Henricus Regius, Jan Jansz de Jonge Stampioen, Frans van Schooten,Komenio kajGisbertus Voetius estis liaj ĉefaj opoziciantoj.
  4. La restaĵoj estas, du jarcentojn poste, ankoraŭ ripoze inter du aliaj tomboj — nome tiuj de saĝulaj monaĥoj Jean Mabillon kaj Bernard de Montfaucon— en kapelo de la abatejo.
  5. Laasteroido3587 Descartes estis tiel nomita omaĝe al li.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Francaj citaĵoj pri Esperanto, pri la internacia lingvo kaj tradukitaj verkoj esperantenArkivigite je 2019-05-05 per la retarkivoWayback Machine el Eldonejo Christian Bertin, alirdato la 6a de marto 2019 (france)
  2. Theodor Ebert. (2009)Der rätselhafte Tod des René Descartes (germane). Aschaffenburg: Alibri.ISBN 978-3-86569-048-7.
  3. 3,03,1Bruno, Leonard C.. [1999] (2003)Math and Mathematicians: The History of Math Discoveries Around the World; Vol. 1, Baker, Lawrence W., Detroit, Mich.: U X L.ISBN 978-0-7876-3813-9.OCLC41497065.
  4. Rodis-Lewis, Geneviève. (1992) “Descartes' Life and the Development of His Philosophy”,The Cambridge Companion to Descartes. Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-36696-0.
  5. Tion Kartezio skribis en 1645 en letero al Elisabeth von der Pfalz; vidu (1824–1826)Œuvres de Descartes, Paris, F.G. Levrault. Victor Cousin.
  6. All-history.org. Arkivita ella originalo je 29a de Januaro 2015. Alirita 23a de Decembro 2014 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2015-01-29. Alirita 2022-06-23 .
  7. Clarke, Desmond M.. (2006)Descartes : a biography. Nov-Jorko: Cambridge University Press.ISBN 0-511-16899-3.OCLC67705926.
  8. Descartes, Rene | Internet Encyclopedia of Philosophy (en-US). Alirita 27a de Julio 2021 .
  9. 9,09,19,29,39,4Bruno, Leonard C.. [1999] (2003)Math and Mathematicians: The History of Math Discoveries Around the World; Vol. 1, Baker, Lawrence W., Detroit, Mich.: U X L.ISBN 978-0-7876-3813-9.OCLC41497065.
  10. Porter, Roy. [1997] (1999) “The New Science”,The Greatest Benefit to Mankind: A Medical History of Humanity from Antiquity to the Present. Great Britain: Harper Collins, p. 217.ISBN 978-0-00-637454-1.
  11. Œuvres de Descartes 6 (france), p. 4.
  12. Baird, Forrest E.. (2008)From Plato to Derrida. Upper Saddle River, New Jersey: Pearson Prentice Hall, p. 373–377.ISBN 978-0-13-158591-1.
  13. Descartes. [1637] 2011.Discourse on the Method. Zhubei: Hyweb Technology.p. 20–21.
  14. 14,014,1Gaukroger, Stephen. 1995.Descartes: An Intellectual Biography. Oxford: Clarendon Press.
  15. McQuillan, J. C. 2016.Early Modern Aesthetics. Lanham, MD: Rowman & Littlefield.p. 45.
  16. 16,016,116,2Durandin, Guy. 1970.Les Principes de la Philosophie. Introduction et notes. Paris: Librairie Philosophique J. Vrin.
  17. Dennis Des Chene. How the world became mathematical (angle). Alirita 2013-03-23 .
  18. Richard Arthur (januaro 2007). “Beeckman, Descartes and the Force of Motion”,Journal of the History of Philosophy (la angla) 45,p. 1–28. Alirita 2013-03-23.. 
  19. René Descartes - Biography (angle). Alirita 27a de Septembro 2020 .
  20. Parker, N. Geoffrey. 2007. "Battle of White Mountain" (revised).Encyclopædia Britannica.
  21. Jeffery, R. 2018.Princess Elisabeth of Bohemia: The Philosopher Princess. Lanham, MD: Lexington Books.p. 68.
  22. Rothkamm, J.,Institutio Oratoria: Bacon, Descartes, Hobbes, Spinoza (Leiden & Boston:Brill, 2009),p. 40.
  23. 23,023,1Bruno, Leonard C.. [1999] (2003)Math and mathematicians : the history of math discoveries around the world; Vol. 1, Baker, Lawrence W., Detroit, Mich.: U X L.ISBN 978-0-7876-3813-9.OCLC41497065.
  24. Otaiku AI (2018). “Did René Descartes have Exploding Head Syndrome?”,J. Clin. Sleep Med. 14 (4),p. 675–8.doi:10.5664/jcsm.7068. 
  25. Durant, Will. (1961)The Story of Civilization: Part VII, the Age of Reason Begins. New York: Simon and Schuster.ISBN 978-0-671-01320-2.
  26. Clarke (2006), pp. 58–59.
  27. 27,027,1Shea, William R. 1991.The Magic of Numbers and Motion. Science History Publications.
  28. Matton, Sylvain, eld. 2013.Lettres sur l'or potable suivies du traité De la connaissance des vrais principes de la nature et des mélanges et de fragments d'un Commentaire sur l'Amphithéâtre de la Sapience éternelle de Khunrath, de Nicolas de Villiers. Paris: Préface de Vincent Carraud.
  29. Moote, A. L. 1989.Louis XIII, the Just.Oakland (Kalifornio):University of California Press.pp. 271–72.
  30. A bird's eye view.
  31. Grayling, A. C. 2006.Descartes: The Life of René Descartes and Its Place in His Times.Simon & Schuster. pp. 151–52.
  32. (2007)Cogito, Ergo Sum: The Life of René Descartes. David R. Godine Publisher.ISBN 9781567923353.
  33. (15-a de februaro 2022)The Wisdom of the Enlightenment. Rowman & Littlefield.ISBN 9781633887947.
  34. Durant, Will. (1961)The Story of Civilization: Par VII, the Age of reason Begins. New York, NY: Simon and Schuster.ISBN 978-0-671-01320-2.
  35. Porterfield, J.,René Descartes (New York: Rosen Publishing, 2018),p. 66.
  36. Russell Shorto,Descartes' Bones: A Skeletal History of the Conflict Between Faith and Reason(ISBN 978-0-385-51753-9) (New York: Random House, 2008)
  37. 37,037,137,2Bruno, Leonard C.. [1999] (2003)Math and mathematicians: the history of math discoveries around the world, Baker, Lawrence W. 1, Detroit, MI: U X L.ISBN 978-0-7876-3813-9.OCLC41497065.
  38. Descartes,Discourse on the Method (Zhubei: Hyweb Technology: 2011),p. 88.
  39. “Pierre de Fermat | Biography & Facts”,Encyclopedia Britannica.
  40. Mercer, C.,"Descartes' debt to Teresa of Ávila, or why we should work on women in the history of philosophy",Philosophical Studies 174, 2017.
  41. Craig, D. J.,"She Thinks, Therefore I Am",Columbia Magazine, Fall 2017.
  42. Harth, E.,Cartesian Women: Versions and Subversions of Rational Discourse in the Old Regime, (Ithaca: Cornell University Press], 1992),pp. 67–77.
  43. Blom, John J.,Descartes, His Moral Philosophy and Psychology. New York University Press, 1978.(ISBN 0-8147-0999-0)
  44. Bruno, Leonard C.. [1999] (2003)Math and mathematicians : the history of math discoveries around the world, Baker, Lawrence W., Detroit, Mich.: U X L, p. [htt://archive.org/details/mathmathematicia00brun/e/103 103]–4.ISBN 978-0-7876-3813-9.OCLC41497065.
  45. 45,045,1 “Descartes' Life and Works”,Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  46. Modern meteorology: a series of six lectures: delivered under the auspices of the Meteorological Society in 1878, 1879,p. 73.
  47. Bruno, Leonard C.. [1999] (2003)Math and mathematicians: the history of math discoveries around the world, Baker, Lawrence W., Detroit, MI: U X L.ISBN 978-0-7876-3813-9.OCLC41497065.
  48. Il y a des preuves que René Descartes a été assassiné (france) (12a de Februaro 2010). Alirita 27a de Septembro 2020 .
  49. "Severity of winter seasons in the northern Baltic Sea between 1529 and 1990: reconstruction and analysis" by S. Jevrejeva (2001), p. 6, Table 3.
  50. Pies Е.,Der Mordfall Descartes, Solingen, 1996, and Ebert Т.,Der rätselhafte Tod des René Descartes, Aschaffenburg, Alibri, 2009. Franclingva traduko:L'Énigme de la mort de Descartes, Paris, Hermann, 2011
  51. "Descartes was "poisoned by Catholic priest" –The Guardian, Feb 14 2010", 14a de Februaro 2010.
  52. Was Descartes murdered in Stockholm? (22a de Februaro 2010). Arkivita ella originalo je 15a de Decembro 2014. Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2014-12-15. Alirita 2022-06-23 .
  53. Ebert, Theodor. (2009)Der rätselhafte Tod des René Descartes (germane). Alibri Verlag.ISBN 978-3-86569-048-7.
  54. Garstein, Oskar. (1992)Rome and the Counter-Reformation in Scandinavia: The Age of Gustavus Adolphus and Queen Christina of Sweden, 1622-1656 (angle). BRILL.ISBN 978-90-04-09395-9.
  55. Rodis-Lewis, Geneviève. (1999)Descartes: His Life and Thought (angle). Cornell University Press.ISBN 978-0-8014-8627-2.
  56. Oppy, Graham. (11a de Septembro 2014)Early Modern Philosophy of Religion: The History of Western Philosophy of Religion, volume 3 (angle). Routledge.ISBN 978-1-317-54645-0.
  57. Andrefabre.e-monsite.com. Arkivita ella originalo je 5a de Novembro 2014. Alirita 21a de Decembro 2014 .Arkivigite je 2014-11-05 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2014-11-05. Alirita 2022-06-23 .
  58. Richard Watson,Cogito, Ergo Sum: The Life of René Descartes (Boston: David R. Godine, 2002),pp. 137–154.
  59. Jean-Robert Armogathe, Vincent Carraud. (2001)La première condamnation des Œuvres de Descartes, d'après des documents inédits aŭ Archives du Saint-Office, Nouvelles de la République des Lettres 2 (france), p. 103–137.
  60. Candida Carella. (2008)Le Meditationes cartesiane «Amstelodami 1709» e la condanna del 1720, Nouvelles de la République des Lettres 1 (itale), p. 111–120.
  61. 5 historical figures whose heads have been stolen (23a de Julio 2015). Alirita 29a de Novembro 2016 .

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
Arkivigite je 2008-12-23 per la retarkivoWayback Machine
  • Farrell, John. "Demons of Descartes and Hobbes."Paranoia and Modernity: Cervantes to Rousseau (Cornell UP, 2006), chapter 7.
  • Garber, Daniel. (1992)Descartes' Metaphysical Physics. Chicago, IL: University of Chicago Press.ISBN 978-0-226-28219-0.
  • Garber, Daniel. (1998)The Cambridge History of Seventeenth-Century Philosophy. Cambridge, England: Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-53721-6.
  • Monnoyeur, Françoise (November 2017),Matière et espace dans le système cartésien, Paris, Harmattan, 266 pages.(ISBN 978-2-343-13394-2).
  • Moreno Romo, Juan Carlos,Vindicación del cartesianismo radical, Anthropos, Barcelona, 2010.
  • Moreno Romo, Juan Carlos (Coord.),Descartes vivo. Ejercicios de hermenéutica cartesiana, Anthropos, Barcelona, 2007.
  • Naaman-Zauderer, Noa. (2010)Descartes' Deontological Turn: Reason, Will and Virtue in the Later Writings. Cambridge University Press.ISBN 978-0-521-76330-1.
  • Negri, Antonio (2007)The Political Descartes, Verso.
  • Ozaki, Makoto. (1991)Kartenspiel, oder Kommentar zu den Meditationen des Herrn Descartes. Berlino: Klein Verlag..ISBN 978-3-927199-01-9.
  • Sasaki Chikara (2003).Descartes's Mathematical Thought. (Boston Studies in the Philosophy of Science, 237.) xiv + 496 pp., bibl., indexes. Dordrecht/Boston/London: Kluwer Academic Publishers.
  • Schäfer, Rainer. (2006)Zweifel und Sein – Der Ursprung des modernen Selbstbewusstseins in Descartes' cogito. Wuerzburg: Koenigshausen&Neumann.ISBN 978-3-8260-3202-8.
  • Serfati, Michel, 2005, "Géometrie" en Ivor Grattan-Guinness, ed.,Landmark Writings in Western Mathematics. Elsevier: 1–22.
  • Sorrell, Tom. (1987)Descartes. Oxford, England: Oxford University Press.ISBN 978-0-19-287636-2.
  • Vrooman, Jack Rochford. (1970)René Descartes: A Biography. Putnam Press.
  • “René Descartes”,Encyclopædia Britannica.


Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Trovu« René Descartes » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Bibliotekoj
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Renato_Kartezio&oldid=8977216"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp