Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Deporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elDeportado)

Deporto (de lalatinaverbodeportare, „forporti“) laŭPIV estas lajura ago pune transporti iun personon eksterlanden, por tie enfermi la personon enkoncentrejon aŭ submeti al trudlaboro. Deporto povas - laŭ la regionaj leĝoj - esti puno por antaŭa krimo, sed ankaŭ povas esti rimedo por subpremo de politikaj kontraŭuloj de la reganta reĝimo aŭ rimedo por izoligo deetnaj malplimultoj. La deportato parte aŭ tute perdas siajn civitanajn rajtojn.

Juran protekton kontraŭ deporto en pacaj periodoj provizas la artikoloj 9 kaj 12 de la Ĉarto priHomaj Rajtoj deUnuiĝintaj Nacioj, en militaj periodoj la artikolo 49 de laKonvencioj de Ĝenevo de la 12-a de aŭgusto 1949. Principe necesas diferencigi inter la deportado de unuopa(j) persono(j) aŭ de tutaj homgrupoj.

Kontraŭe al deporto, la forsendo de persono enekzilon signifas nur la devigon foriri de la origina vivejo. En la elektita nova vivregiono, kie akceptiĝas la ekzilito, laŭ la difino de la vorto "ekzilo" ne antaŭvidatas limigoj de la persona libero aŭ pliaj punoj.

Deporto de unuopaj personoj

[redakti |redakti fonton]

Deportoj de personoj juĝitaj pri krimoj

[redakti |redakti fonton]

La deporto de personoj juĝitaj pri krimoj, kiuj alikaze devus pasigi parton de sia vivo aŭ la tutan vivon enmalliberejo, al foraj regionoj kie ili povis moviĝi pli-malpli libere, havas longan historion. En la moderna epoko la sekvaj ŝtatoj pli grandkvante aplikis tiun punon:

La ReĝlandoBritio sendis krimulojn grandkvante alAŭstralio, laRusia Imperio alSiberio, la posta ŝtatoSovetunio al punlaborejoj (gulagoj) en la tuta ŝtata teritorio, laFrancia Respubliko alFranca Gujano kaj personoj el nordaItalio estis senditaj en la regiononBasilikato en la pleja sudo de la itala duoninsulo.

Deportoj de nedezirataj homgrupoj

[redakti |redakti fonton]
deporto dejudoj al laGettoLodzo, de la nazioj nomata"Ghetto Litzmannstadt", en 1940

Deportoj de nedezirataj homgrupoj inkluzivas la forporton de homoj, kiuj ne faris iun ajn krimon, sed rekoneblas kiel anoj de iu socia grupo ne dezirata en certa teritorio. Tiajn deportojn de nekrimulaj homgrupoj pli aŭ malpli grandkvante aplikis preskaŭ ĉiujdiktatoraj reĝimoj.

Aparte elstaras la deportoj interalie de eŭropajjudoj fare denaziaj postenuloj kadre de laHolokaŭsto,[1][2] sed ankaŭ la deportoj ekzemple degermanlingvanoj,litovoj,latvoj kajestonoj ordone destalinismajsovetuniaj postenuloj. Ankaŭ la perforta translokigo de usonaj indianoj el la fekundaj arbaraj regionoj sude de laapalaĉaj montoj al la malfekunda "indiana teritorio" en la nuna usona ŝtatoOklahomo inter la jaroj1831 kaj1839 menciindas en tiu kategorio.

Deportoj de konkeritaj popoloj

[redakti |redakti fonton]

La deporto de partoj de konkeritaj popoloj jam en la epoko de laAsiria Imperio estis grava instrumento de ŝtata regado.

JamŜulmanu-aŝared la 1-a laŭ templa enskribaĵo de la urboAŝuro raportas ke li transportigis 14 400 malliberigitojn elMitano al Aŝuro kaj blindigis ilin. Lia posteuloTukulti-Ninurta la 1-a deportigis multajn malliberigitojn por konstrui sian novan ĉefurbon,Kar-Tukulti-Ninurta - el ili estis popolanoj elSubartu kajNairi. La finna historiisto Simo Parpola[3]estimas, ke en la nov-asiria epoko pli-malpli 4,5 milionoj da homoj estis deportitaj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Deportation to the Death Camps,Jad Vaŝemangle
  2. Database of deportations during theHolocaust - The International Institute for Holocaust Research,Jad Vaŝemangle
  3. Simo Parpola:Assyrian identity in ancient times and today ("asiria identeco en la antikva epoko kaj nuntempe"), 2004, paĝo 4
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Deporto&oldid=8015439"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp