Dento estas malmolaorgano, kiu ekzistas en labuŝo devertebruloj (escepte de modernajbirdoj,testuduloj,bufonedoj kaj kelkajmamuloj). Dentoj estas parto dedigesta sistemo. Dento servas por kapti, disigi, maĉi la nutraĵon kaj ofte ankaŭ por defendo, portado de idoj, purigado de hararo (eliminado de haŭtaj parazitoj). Dentoj estas diversaj laŭ strukturo, formo, kvanto kaj funkcio.
tartro (dentoŝtono) estiĝas sur la dento el la kemiaj elementoj (fosfatoj aŭ karbonatoj) kaj aliaj komponaĵoj de lasalivo. Tiu ŝtono povas kaŭzidentokarniton (gingiviton), se oni ne flegas siajn dentojn.
La unua dentformo estis verŝajne la dentkiraso kun etaj dentoj de ladevonepokajkartilagajfiŝoj (Placodermi). La nuna kartilaga fiŝo ekz.ŝarko havas samformajn, triangulajn dentojn, en pluraj vicoj (kiel homodentoj). Tiuj ĉi dentoj radikiĝas en ledermo kaj ne en lamakzelo. La unuopajn dentojn ŝanĝas daŭre novaj dentoj, tiel samtempe ekzistas diversaĝaj dentoj.
Makzelaj homodentoj troviĝas ĉe duonostaj fiŝoj (Ganoidei) kaj ostofiŝoj (Teleostei). La makzelaj dentoj sidas en unu vico, sed aperas ankaŭ nemakzelaj dentoj de la buŝkavo (legu ĉefaringo) sur diversajostoj.
La konusa dento de kvarpieduloj pruvas - interalie - ilian devenon de la kvastonaĝilaj fiŝoj (Crossopterygii). La emajlo havas jam malglatan surfacon, kun longecaj sulkoj kaj la emajlo neregula penetras la dentan dentinmaterialon. Oni nomas tion ankaŭ labirinta dento pro ties interno, kversekco. Lafosiliajamfibioj havis tiajn dentojn.
Lavostaj amfibioj havas pintajn makzelajn kaj aliajn buŝkavajn dentojn, kiuj helpas nur kapton de la predo. La dentaro de senvostaj amfibioj reduktiĝis dum la evoluo, kelkfoje eĉ tute malaperis.
La praajreptilioj havis komence nur konusajn homodentojn, dum la evoluo aperis heterodentismo. Tiuj dentoj servis jam ankaŭ por iometa maĉado.
Ĉe kelkaj reptilioj (viperedoj, kolubredoj) aperis specifa dento la venendento sur la supra makzelo aŭ palatalo.
La birdoj estas sendentaj, aperis labeko anstataŭ ĝi. Sur fosilioj, oni povas vidi kelkfoje eĉ reptiliosimilajn.
Jam la primitivaj mamuloj havas heterodentojn kaj diferenciĝon laŭ formo kaj funkcio. Tiuj dentoj konvenas ne nur kaptado de la nutraĵo, sed por ties erigo, maĉado. La daŭra dentoŝanĝo malaperas, elformiĝas dugeneracia dentaro (unu dentoŝanĝo dum la vivo).
Grupigo de veraj dentoj laŭ ligo inter dento kaj makzelo