Enlingvistiko,dentalo (aŭdenta konsonanto, aŭ pleonasmedentala konsonanto) estaskonsonanto artikulaciata per tuŝo de lalango kontraŭ la supraj dentoj, kiel ekzemple/t/,/d/,/n/, kaj/l/ en iuj lingvoj. Dentaloj estas primare distingataj disde sonoj en kiuj kontakto estas farata inter la lango kaj laginviva kresto, kiel en la angla (vidu artikolonalveolara konsonanto), pro la akustika simileco inter la sonoj kaj la fakto, ke en lalatina alfabeto ili ambaŭ estas ĝenerale skribataj per la samaj simboloj aŭ signoj (t,d,n, kaj tiel plu).
Puraj aŭapikalaj dentaloj okazas en multaj lingvoj. En laalbana, estas dulateralaj (flankaj) proksimaĵoj, (l-sonoj): unuapikala alveolaro, kaj unu apikala dentalo. Tamen, la apikala dentala konsonanto estasartikulaciata per laretirita langa radiko — tio estas, ĝi estasvelarizita (alvelarigita).
Lasanskrita, lahindia kaj ĉiuj aliajHindiaj lingvoj havas tutan aron da dentalajplozivoj kiuj okazasfoneme kielvoĉaj kaj nevoĉaj, kaj kun aŭ senaspiracio. Ankaŭ lanazalo/n/ ekzistas en tiuj lingvoj, sed estas sufiĉe alveolara kaj apikala artikulacie. En tiuj lingvoj ĉi tiujkoronalaj plozivoj kaj nazaloj estas tre similaj al tiuj trovataj en la hispana (apiko-dentalo), sed malsamaj al tiuj en la franca (lamino-alveolaro), kaj sufiĉe distingaj de tiuj trovataj en la angla (apiko-alveolaro). Al la parolanto de la hindia, la alveolaraj/t/ kaj/d/ de la angla sonas pli similaj al la respektivajretrofleksaj konsonantoj de sia propra lingvo ol al la dentalaj.
La hispana kaj la itala havas aron da dentalajplozivoj kajnazaloj: apiko-dentalaj okazas kielalofonoj de/t/,/d/, kaj/n/, respektive. Notindas en la ekzemploj, ke dum ke/t/ kaj/d/ ordinare estas realigataj kiel apiko-dentalaj plozivoj, la hispana/n/ ordinare estas realigata kiel apiko-alveolara nazalo (kiel en la angla), sedasimiliĝas al la apiko-dentala loko de articulacio kiam ĝi antaŭas tian konsonanton. La hispana alveolara lateralo/l/ faras la samon.
La dentalo-alveolaraj konsonantoj transskribitaj per laInternacia Fonetika Alfabeto estas:
La francajn, italajn, kaj hispanajnt kajd oni ofte nomas dentaloj por simpleco. Tamen, en la franca tiuj sonoj fakte estas alveolaraj, aŭ eble dento-alveolaraj; la diferenco inter tiuj sonoj en la franca kaj la angla ne tiom estas tio kie la lango tuŝas la plafonon de la buŝo, sed anstataŭe estas tio kiu parto de la lango faras la kontakton. En la angla tiu estas la pinto de la lango (tiaj sonoj nomiĝasapikaloj), dum ke en la franca estas la padelo, aŭ areo tuj malantaŭ la pinto de la lango (tiaj sonoj nomiĝaslaminaloj).
La konfuzo kundentala artikulacio rezultas de tio rigardi la langon de ekster la buŝo: Jelaminalaj (dento-)alveolaraj konsonantoj, oni povas vidi la pinton de la lango tuŝi la dentojn. Tamen, estas la plej malantaŭa parto de la kontaktejo kiu plej gravas (koncernas), ĉar tio estas kio difinas la maksimumanakustikan spacon deresonanco kaj donas al la konsonanto ties karakterizan sonon. Kaze de la franca, la plej malantaŭa kontakto estas alveolara aŭ foje iomete antaŭ-alveolara.
Tiu diferenco lamino-apikala gravas. Se anglalingvano klopodante paroli la francan simple movas la langon antaŭen por igi la kontakton denta, kaj samtempe konservas apikalan artikulacion, la prononco de iuj ajn apudajantaŭaj rondaj vokaloj povas fariĝi malfacila. Se, kontraŭe, la parolanto formetas la pinton de la lango elvoje (kiel malantaŭ la malsuprajn dentojn), kaj faras kontakton sur la alveolara kresto (la sama loko kiel en la angla, sed jen per malsama parto de la lango), la konsonantoj havos la ĝustan "francan" sonon, kaj la vokaloj iĝos multe pli facile prononceblaj, ĉar la korpo de la lango estos jam levita proksimante la palaton. Tial adekvata fonetika priskribo de lingvo devas specifigi kaj la aktivan ("movantan") kaj la pasivan ("ne-movantan") artikulaciilojn en la produktado de lakoronalaj konsonantoj.