Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Denso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elDenseco)

Densovolumena maso (simbolo:ρ, lagrekarho) esprimas la rilaton de lamaso de certa kvanto da substanco al ĝiavolumeno. Ju pli granda la volumena maso de objekto estas, des pli granda ĝia maso en difinita volumeno. La meza volumena maso de objekto egalas ĝian tutan mason dividitan per ĝia tuta volumeno.

LaSI-unuo de volumena maso estas la kilogramo en kuba metro (kg/m3), kaj ĝia formulado estas:

ρ=mV ,{\displaystyle \rho ={\frac {m}{V}}\ ,}

kie

  • ρ estas la volumena maso de la objekto, mezurata en kilogramoj en kuba metro,
  • m estas la tutamaso de la objekto, mezurata enkilogramoj,
  • V estas la tutavolumeno de la objekto, mezurata enkubaj metroj.

Relativa denso estas sendimensia fizika grando esprimanta la rilaton de la maso de certa volumeno de la substanco al la maso de sama volumeno da pura akvo (je4°C), aŭ da aero (je0°C kaj 1 atm, vidu la tekstonaerdenso), se temas pri gaso.

Solidaj korpoj havas en kg/m³ relative grandan volumenan mason;tial kelkaj preferas la malnovan unuon g/cm³, ĉar 1000 kg/m³ = 1 g/cm³.Jen ekzemploj por la volumena maso de kelkajkemiajelementojkaj aliaj substancoj:

SubstancoVolumena maso en kg/m³
Iridio22.650     
Osmio22.610
Plateno21.450
Oro19.320
Volframo19.250
Uranio18.050
Hidrargo13.545
Rodio12.400
Paladio12.000
Plumbo11.340
Arĝento10.490
Bismuto9.800
Kupro8.950
Nikelo8.900
Kadmio8.600
Fero7.860
Stano7.280
Zinko7.130
Kromo6.920
Antimono6.700
Titano4.500
Karbono3.510
Aluminio2.700
Silicio2.330
Sulfuro2.070
Fosforo1.823
Berilio1.800
Magnezio1.733
Mara akvo1.025
Puraakvo (ĉe3,98°C)1.000
Glacio (ĉe0°C)0.917
Kalio0.890
Etanolo0.790
Benzino0.680

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Denso&oldid=8633690"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp