The page has not been checked
Ladenso desubstanco ĝenerale des pli malaltiĝas, ju pli latemperaturo altiĝas. Tio validas por ĉiuj trimaterio-statoj (solida, likva, gasa). Ekzemple, varmiĝantaferodilatiĝas kaj malvarmiĝanta maldilatiĝas. Sed kelkaj substancoj ĉe certaj malkreskantaj temperaturoj denove dilatiĝas. Tiu fenomeno nomiĝasdensanomalio.
La plej konata substanco, kiu montras tiunanomalion, estas akvo: Akvo atingas sian plejeble grandandenson (subnormala premo) je la temperaturo de 3,98 °C.
Konsekvenco de tiu anomalio estas, ke la grandaj akvoamasoj de la Tero frostiĝas de siasurfaco kaj ke ili frostiĝas nur malrapide, ĉar la estiĝanta tavolo deglacio estas barilo kontraŭ lakonvektan temperaturinterŝanĝon. Tiel oni eĉ enArkto kajAntarkto, la akvo en granda profundo ne frostiĝas, sed havas temperaturon de 4 °C. Se akvo ne havus tiun anomalion, la akvoamasoj frostiĝus relative rapide de la profundo supren kaj la tuta Terglobo povus esti"neĝbulo". Evidentas, ke tiaj kondiĉoj eble eĉ ne permesus la evoluon de pli altaj vivuloj.
Densanomalion oni ankaŭ trovas ĉe la substancojAntimono,Bismuto,Galiumo,Germaniumo,Plutonio,Silicio kajZirkoniovolframato.