Denis MUKWEGE (naskiĝis la1-an de marto1955 enBukavu,Belga Kongo, nuntempe laDemokratia Respubliko Kongo) estas kongaginekologo kaj aktivulo.
Li fondis la Hospitalon Panzi enBukavu, kie li nuntempe laboras, kaj specialiĝas en la traktadon de virinoj kiuj estis perfortitaj de la ribelemaj fortoj. Li probable iĝis la ĉefa spertulo de la mondo pri la riparado de la interna fizika damaĝo kaŭzita pro grupa seksperforto. Traktis al pluraj miloj da virinoj ekde la milito de la jaro 1998 en Demokratia Respubliko Kongo, iuj de ili pli ol unu fojon, kaj realigis ĝis maksimumo dek kirurgiojn dum la tago en siaj 18 ĉiutagaj laborhoroj. La pacientoj alvenas al la hospitalo, kelkfoje nudaj, kaj ĝenerale kun sangado kaj perdo deurino kaj fekaĵoj.[1]
En la jaro 2018 li estis premiita per laNobel-premio pri paco kune kunNadia Murad «pro siaj penadoj por elradikigi la seksan perforton kielarmilon en militoj kaj konfliktoj armitaj».[2]
Li estas filo deevangelia pastropentekosta[3]. Li realigis siajn bazajn studojn en la Reĝa Ateneo de Bukavu kaj poste siajn sekundarajn studojn en la Mezlernejo Bwindi deBukavu, kie li akiris la diplomon enbiokemio en 1974. Post du jaroj en la Politeknika Fakultato de la Universitato de Kinŝaso, li enskribis sin en la Fakultato de Medicino de la Universitato de Buyumbura en la jaro 1976.
Li akiris la diplomon enmedicino en la jaro1983, komencante sian profesian vivon en la hospitalo de Lemera, en la sudo deBukavu, kaj en la jaro 1984 akiris stipendion de la Misio Pentekosta de Svedio por akiri fakiĝon enginekologio en laUniversitato de Angers,Francio. Li fondis la asocionEsther Solidarité France-Kivu por helpi sian regionon de origino.[4]
La 24-an de septembro de la jaro 2015 li iĝisdoktoro en medicinaj sciencoj en la Libera Universitato de Bruselo, defendintedisertacion titolitan: "Etiologio, klasifiko kaj traktado de fistuloj de genera traŭmatismo kaj malalta digestigaĵo en la oriento de la Demokratia Respubliko de Kongo".[5]
La Imperio de la silento, filmo pri milito en D.R. Kongo
La filmo “La viro kiu riparas la virinojn. La kolero de Hipokrato» malpermesita en Demokratia Respubliko Kongo - Filmo pri genekologo kiu savas seksperfotitajn virinojn en orienta Kongo, Global Voices en Esperanto, la 25-an de julio 2019.