Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Demokratiigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Demokratiigo estas la transiro al plidemokratiapolitika reĝimo. Ĝi povas esti transiro elaŭtoritatema reĝimo al plena demokratio, transiro el aŭtoritatema politika sistemo al duon-demokrata aŭ transiro el duon-aŭtoritatemapolitika sistemo al demokrata politika sistemo. La rezulto povas esti plifirmigo (kiel ĉe la ekzemplo enUnuiĝinta Reĝlando) aŭ demokratiigo povas fronti oftajn renversojn (kiel ekzemple enArgentino). Diferencaj modeloj de demokratiigo estas ofte uzataj por klarigi aliajn politikajn fenomenojn, kiaj ĉu lando iras almilito aŭ ĉu tiesekonomio kreskas aŭ ebligas pli justan kaj egalecan distribuon de la riĉo. Demokratiigo mem estas influita de variaj faktoroj, kiaj la ekonomia disvolvigo, historio, kaj civila socio. La ideala rezulto el demokratiigo estas certigi ke la popolo havu la rajton voĉdoni kaj havu decidrajton en siapolitika sistemo.

Tre ofte okazas en longa procezo al demokratiigo la malo, tio estaspuĉo ofte farita demilitistoj kiuj pro diversaj kialoj povas haltigi aŭ bremsi la aliron al tute demokratia reĝimo.

Aliajn fojojn epoko de demokratiigo estas grava etapo en la historio de multaj landoj, ekzemple enHispanio en la epoko de laHispana Transiro en la dua duono de la1970-aj jaroj aŭ en kelkajafrikaj landoj kiam malfortiĝis diversaj komunismemaj politikaj reĝimoj fine de la 20a jarcento. Evidente la evoluo ne samas en landoj kun demokratia tradicio (Germanio,ItalioAŭstrio post laDua Mondmilito) kiel en landoj kie demokratio aŭ ne estis tradicia aŭ eĉ ne necesis laŭ la moderntempaj manieroj de demokratio (balotaj kampanjoj, politikaj partioj ktp.) kiel en kelkaj arabaj aŭ afrikaj landoj, ĵus sendependiĝintaj kolonioj ktp.

Kiam falis lakomunismaj reĝimoj enOrienta Eŭropo post la epoko de laPerestrojko kaj de laRevolucioj de 1989, oni konstatis ke la demokratiigo ofte estas konektita kun la malfermo al sistemoj delibera merkato kaj ekonomio regata dekapitalismo, nome al la interesoj de la ĉefaj ekonomiaj kaj militajsuperpotencoj, nomeUsono,Eŭropa Unio,NATO ktp.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Thomas Carothers.Aiding Democracy Abroad: The Learning Curve. 1999. Washington, DC: Carnegie Endowment for International Peace.
  • Josep M. Colomer. Strategic Transitions. 2000. Baltimore, Md: The Johns Hopkins University Press.
  • Daniele Conversi. 'Demo-skepticism and genocide',Political Science Review, September 2006, Vol 4, issue 3, pp. 247–262
  • Haerpfer, Christian; Bernhagen, Patrick; Inglehart, Ronald & Welzel, Christian (2009), Democratization, Oxford: Oxford University Press, (ISBN 9780199233021) .
  • Inglehart, Ronald & Welzel, Christian (2005), Modernization, Cultural Change and Democracy: The Human Development Sequence, New York: Cambridge University Press, (ISBN 9780521846950) .
  • Muno, Wolfgang."Democratization" (2012). University Bielefeld - Center for InterAmerican Studies.
  • Frederic C. Schaffer.Democracy in Translation: Understanding Politics in an Unfamiliar Culture. 1998. Ithaca, NY: Cornell University Press.
  • Fareed Zakaria.The Future of Freedom: Illiberal Democracy at Home and Abroad. 2003. New York: W.W. Norton.
  • Christian Welzel.Freedom Rising: Human Empowerment and the Quest for Emancipation. 2013. New York: Cambridge University Press.ISBN 978-1-107-66483-8.
  • Tatu Vanhanen.Democratization: A Comparative Analysis of 170 Countries. 2003. Routledge.ISBN 0415318602


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Demokratiigo&oldid=9108588"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp