Oni konsideras la partion iom pli liberala, eble iom pli maldekstreca ol laRespublikanan Partion, sed la diferenco ne estas granda laŭ kriterioj de la ĉefaj tendencoj en aliaj landoj. Ĝenerale la temo de la civitanaj rajtoj pli gravas por la Demokratia Partio.
"Viva virazeno piedbatanta mortan leonon" de Thomas Nast figuras la atakojn de la demokrata gazetoCopperhead Papers kontraŭ la mortinta Sekretario de Milito Edwin M. Stanton.
La maskotbesto de la partio estasazeno. Ĝi aperis unuafoje kiel simbolo en la prezidenta kampanjo deAndrew Jackson en 1828. Malamikoj de Jackson nomis linjackass, tio estas virazeno (en alia senco azena homo), sed Jackson returnis la atakon: li metis la tre laborkapablan, fortvolan beston sur laafiŝoj. Tutlande disvastiĝis la simbolo, kiam humuristoThomas Nast uzis la demokratan azenon en siaj mokdesegnaĵoj.