Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Delemonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Delemonto
Blazono de Delemonto
Blazono de Delemonto
Delemonto
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
 
Ĝemelurboj
Belfortvd
KantonoĴuraso
DistriktoDelemonto
Koordinatoj 47° 22′ 0″ N7° 21′ 0″ O / 47.36667 °N, 7.35000 °O /47.36667; 7.35000(mapo)

Map

Areo22,03 km²
Alteco435 msuper marnivelo
Poŝtkodo2800
Komunumkodo6711
Mapo de Delemonto
Mapo de Delemonto
Situa mapo de Delemonto
Administrado
Poŝtkodo2800
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro12 682  (2018)[+]
Loĝdenso576 loĝ./km²
Geografio
Geografia situoCH1903: 593096 / 246053(mapo)47.3652777777787.3472222222222Koordinatoj:47° 22′ N,7° 21′ O;CH1903: 593096 / 246053(mapo)[+]
Alto435 m[+]
Areo22 km² (2 200 ha)[+]
Delemonto (Delemonto)
Delemonto (Delemonto)
DEC
Situa mapo de Delemonto

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoDelémont[+]
vdr

Delemonto (france Delémont [dölemõ],germane Delsberg [delsberk]) estas ekde la 1-a de januaro 1979 la ĉefurbo de la nove fonditaKantono Ĵuraso. Kun 11364 loĝantoj je la 31-a de decembro2007 ĝi estas la plej popolriĉa komunumo de la juna kantono kaj ĝia ekonomia centro. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝia loĝantaro kreskis al 10584.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Delemonto situas proksimume en la mezo interBazelo kajBielo. Tra la urbo trafluas de okcidento al oriento la riveroSorne, kiu ĉe la orienta limo de la komunumo alfluas alBirs, kiu formas la orientan komunumlimon. Al la komunumo apartenas krom la urbocentro mem la setlejojLes Rondez kajLes Vorbourgs. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 22,03 km², de kiuj 435 estas kovritaj dearbaro, 38% servas poragrikulturo, kaj 18% porsetlado.

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Delemonto limas en nordo alMettembert, en nordoriento alSoyhières, en oriento alCourroux, en sudoriento alCourrendlin, sudo alRossemaison, en sudokcidento alCourtételle, en okcidento alDevelier, kaj en nordokcidento alBourrignon.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

La popolo de Delemonto estas je 84 % franclingva, kiu estas la oficiala lingvo en la kantono. Aliaj lingvoj parolataj en Delemonto estas la itala kun 4% kaj la germana kun 3,1% de la loĝantaro.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Malgraŭ la fakto, ke la urbeto troviĝas meze en la kamparo, jam en la 18-a jarcento ĝi havis urbecan strukturon kaj malpli ol 25% de la loĝantaro laboris en laagrikultura sektoro. Hodiaŭ en Delemonto gravasmaŝinindustrio kajhorloĝindustrio.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Per la ĵurasa fervojo Delemonto estas konektita al la svisa fervojreto per la trajnlinio deSvisaj Federaciaj Fervojoj deBazelo alBielo kaj linio alPorrentruy. Ekzistas planoj, ke en estontoTGV-linio deBerno alParizo pasu tra Delemonto. La stacidomoDelemonto estas ankaŭ cel- respektive elirpunkto de pluraj bus- kajpoŝtaŭtolinioj. La urbo disponas pri alveturejo al lasvisa aŭtovojo A16.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Delemonto datiĝas el la jaro736737 kielin figo Delemonte.

Dum lamezepoko ĝis la jaro1793 Delemonto apartenis al la paroĥaro Grand-Val kaj estis ties administra centro. La paroĥaro Grand-Val siavice troviĝis sub la regado de laPrincabatejo Bazelo. Delemonto estis la somera residenco de la princabatoj. De1793 ĝis1815 Delemonto apartenis alFrancio, unue kiel parto de la departementoMont-Terrible kaj poste ek de1800 de la departementoHaut-Rhin. En la jaro1815 laViena Kongreso atribuis la regionon al lasvisaKantono Berno, kaj Corban estis atribuita al la bernadistrikto Moutier. En la jaro1975 la loĝantaro de Delemonto voĉdonis por la aliĝo al la fondotaKantono Ĵuraso. Tial la komunumo ekde la 1-a de januaro1979 apartenas al lasamnoma distrikto de la tiam fondita nova kantono, kies ĉefurbo ĝi fariĝis.[1]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:François Kohler:Delemonto enHistoria Leksikono de Svislando (2010-02-11)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Pordego de Porrentruy
    Pordego de Porrentruy
  • Urba puto
    Urba puto
  • Sinagogo de Delemonto
    Sinagogo de Delemonto
  • Alfluejo de Sorne al Birse
    Alfluejo de Sorne al Birse
v  d  r
Komunumoj de la distrikto Delemonto
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Delemonto&oldid=9004569"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp