Dekerido | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-an de februaro1963 (1963-02-04) (62-jaraĝa) en Roterdamo | |
Lingvoj | Esperantovd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto esperantisto ![]() | |
vd | Fonto:Vikidatumoj | |
Dekerido[1] aŭCor WILLEMS (kaŝnomoj porCor(nelis) van Ekelenburg) naskiĝis la4-an de februaro1963 enRoterdamo, ekde1965 lia familio translokiĝis alBelgio kaj nun li loĝas enUsono. Li estis aktiva membro de la antverpena kluboLa Verda Stelo.
Dekerido (Cor WILEMS) por la unua fojo eklernis priEsperanto en1979, kaj dum jaroj de tempo al tempo okupiĝis pri ĝi. Lia intereso neniam vere forestis, jam tiam lainterna ideo kaptis lin - sen ĝi li plejverŝajne neniam iĝusesperantisto - sed li estas aŭtodidakto.Nur en1991 li eksciis pri Esperanto-kurso, kaj tuj enskribiĝis. Kelkajn monatojn poste li efektive aktiviĝis - li nomas tion sia dua esperantiĝo - en la loka kluba vivo.Tre rapide li ekhavis pli grandan interesiĝon por laliteratura kampo. Li komencis verki, unuepoezio - laŭ li Esperanto elvokas tion - sed li konstatis ke li enprozo estas pli kapabla. Kvankam li foje tamen poeziumas, li dediĉis pli da tempo al produktado denoveletoj.
Ankaŭ en 1995 li malkovris sian veran alvokiĝon:tradukado. Oni petis al li fari tradukon de kelkaj noveletoj. Li sufiĉe adekvate plenumis tiun taskon, sed ne estis facile, li foje devis vere barakti por havi sufiĉe taŭgan rezulton. Tamen la libro aperis:La Ludanta Lumo deLeopold Vermeiren.
Kvankam li en tiu momento estis iom seniluziita pro la postuloj de tia laboro, li tamen faris novan tradukklopodon. Ĉi foje li mem elektis la aŭtoron. Jam de la meza lernejo li havis grandan admiron por Multatuli, do li rapide decidis submeti ion el lia verkaro al sia (ne)tradukkapablo.
Je sia propra surprizo li konstatis ke li ĝuis la laboron, li vere ĝuegis, havis ankoraŭ pli da admiro por la verkisto kaj konkludis ke ne pro li estis la malfacilaĵoj dum la antaŭa tradukprovo, sed la sufiĉe fuŝa lingvaĵo de la originalo.Intertempe li specialiĝis pri Multatuli, faris diversajn prelegojn pri li kaj daŭre tradukas el lia verkaro. La rezulton de ĉi tio oni povas legi sur lia retpaĝo, kiun li komencis antaŭ kelkaj monatoj.
Nune Multatuli iom ripozas - sed estu certa ke li plue pritraktos lin - ĉar li okupiĝas pri la traduko deThe Wind in the Willows (La Vento en la Salikoj) deKenneth Grahame (1859-1932) - denove propra elekto, ĉar tiu libro tiom plaĉas al li. La libro unue aperis en 1908, kaj li intencis prezenti esperantan tradukon en 2008 pro la centjariĝo de la originalo.
Intertempe li ankaŭ faris prelegojn pri aliaj temoj: propra verkado,bluso,dinosaŭroj,krokodiloj…; li komencis blogon por publikigi sian propran verkadon (ĉefe poezion).
Cor WILLEMS estas la unuakaŝnomo de Dekerido. Komence li nur uzis ĉi tiun nomon, sed kiam li komencis traduki el laverko deMultatuli li sentis la bezonon elekti alian, pli distingan kajesperantan nomon, plie ĉar li volis ankaŭ verki en la stilo de tiu gravanederlandaverkisto. Nuntempe tiu nomo estas malpli ofte uzata.
En1995 li komencis verkipoezion, sed montriĝis ke li pli kapablas en laproza kampo. En tiu jaro li komencis verki sian serion priLa Forlasita Mondo, el kiuj du ĉapitroj aperis enMonato[2] kaj[3], aliajn li prezentis en laantverpena kluboLa Verda Stelo. Ankaŭ en 1995 li malkovris sian veran alvokiĝon:tradukado. Oni petis al li fari tradukon de kelkajnoveletoj; tiuj aperis kielLa Ludanta Lumo dePaul Ticher (Leopold Vermeiren).
Intertempe lia plej grava kontribuo al la esperantaliteraturo estas la tradukado el la verkoj de Multatuli, sub lapseŭdonimo Dekerido. Ankaŭ por aliaj tradukoj kaj sia propra verko li uzas tiun nomon. Nur por tiuj verkoj de kiuj oni petas tradukon, kaj kiuj ne estis lia unua elekto, li ankoraŭ uzas la nomonCor Willems.