Fandopunkto estastemperaturo, ĉe kiumaterialo fandiĝas (aūdegelas), t.e. ĝi transiras de lasolida al lalikvaagregostato. La fandopunkto dependas de la materialo kajpremo kaj egalas alfrostopunkto.
Kristalajsubstancoj fandiĝas post ioma ripoztempo ĉe la fandopunkta temperaturo. La kialo estas la energia diferenco inter la kristala kaj la likva statoj. Ĉar lakristalstrukturo signifas pli malaltan energetikan staton ol la fandaĵo, tiel la energia diferenco "absorbiĝas" ĉe la fandiĝo. Tial laamorfaj bazmaterialoj kiel ekzempleplastoj havas transiran temperaturon kaj neniun ripoztempon dum la fandiĝo.
Speciala situacio ekzistas poralojoj: malsame al puraj metaloj, multaj alojoj ne havas unuopan fandopunkton. Anstataŭe, ili havas fandan amplekson ene de kiu la materialo estas miksaĵo de solidaj kaj likvaj fazoj. La temperaturo je kiu fandado komenciĝas nomiĝassoliduso, kaj tiu je kiu fandado kompletiĝas nomiĝaslikvuso. Alojo kun unuopa fandopunkto nomiĝaseŭtekta miksaĵo.
LaŭFrancisko Azorínfandi estasFluidigi ion per varmo.[1] Kaj li indikasetimologion el lalatinafundere (fandi). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiajfandejo, por loko, ejo, kie oni fandas; fandisto; fandaĵo; fandiĝi.[2]