La Konstitucia Tribunalo deTajlando forigis la politikajn rajtojn de la ĉefministroSomchai Wongsawat kaj aliajn 36 membrojn de laPartio de la Popola Povo (PPP) dum 5 jarojn pro fraŭdo en la lastaj balotadoj de 2007.
Grekio: Policano mortigas junulon nur 15-jaraĝan dum surstrataj protestoj de studenta kaj liberecana movado kontraŭ la leĝoj kontraŭenmigrado. Pro tio okazis tuta semajno de surstrataj violentaj agadoj inter la policanoj, kiuj faris multajn prizonulojn kaj vunditojn, kaj la junuloj kiuj atakis kaj policanojn kaj policejojn tra la tuta lando. Resto de opoziciantoj ankaŭ kritikas la dekstran registaron deKostas Karamanlis, kiu havas nur unu plian deputiton en la parlamento.
EnBelgio, la registaro estrita de laĉefministroYves Leterme oficiale demisiis, ĉar ĝi estis akuzita pro miksado de la jura povo kaj la plenuma povo, du povoj, kiuj (kune kun la leĝdona povo) en Belgio devas esti strikteapartaj. Ĝi laŭdire estus misuzinta sian povon dum la savo de la bankoFortis. La reĝoAlberto la 2-a nun aktive klopodas formi novan registaron por solvi tiun ŝtatan krizon.