Deborah KERR, origine: Deborah Jane KERR-TRIMMER (naskiĝis la30-an de septembro1921 enHelensburgh,Skotlando, mortis la16-an de oktobro2007 enSuffolk,Anglio) estisbritaaktorino.
Deborah Kerr komencis sian karieron kieldancistino. En la jaro1939 ŝi unuafoje aperis sin kiel aktorino enteatro, kaj en1941 ŝi ricevis rolon en la filmoMajor Barbara (laŭ teatraĵo deGeorge Bernard Shaw).
El ŝiaj unuaj roloj enHollywood menciindas ekz. tiu de la juna kristanino Lygia enQuo vadis (laŭ romano deHenryk Sienkiewicz). Grandan famon ŝi akiris per la filmoFrom Here to Eternity: La longa, pasia kiso kunBurt Lancaster apud maraj ondoj estas konsiderata unu el la plej ravaj kis-scenoj en la historio de la kino.
Kune kunYul Brynner ŝi aperis en la muzikfilmoThe King and I. Granda defio por ŝi estis la rolo enSeparate Tables.
Post la filmoThe Arrangement (1969, reĝisoro:Elia Kazan) Deborah Kerr retiriĝis el la kinolaboroj. Ĝis1981 ŝi ĉefe dediĉis sin al la teatra laboro.
En ŝia filmkariero Deborah Kerr ses-foje estis nomumita por laOskaro. En1993 Oskaro honorigis ŝian dumvivan laboron.
- Major Barbara (Britio, 1941)
- Black Narcissus (Britio, 1947)
- Edward My Son (Britio, 1949)
- Quo vadis (Usono, 1951)
- From Here to Eternity (Usono, 1953)
- Julius Caesar (1953)
- The King and I (Usono, 1956)
- Heaven Knows, Mr. Allison (Usono, 1957)
- Separate Tables (Usono, 1958)
- Bonjour Tristesse (Usono, 1958)
- The Sundowners (Usono, 1960)
- The Night of the Iguana (Usono, 1964)
- Casino Royale (Britio, 1966)
- The Gipsy Moths (Usono, 1969)
- The Arrangement (Usono, 1969)
- A Song at Twilight (televida produktaĵo, 1981)
- Witness for the Prosecution (Usono, 1982)